Ludwig van Beethoven

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ludwig van Beethoven
Pentranta Ludwig van Beethoven (1820) de Joseph Karl Stieler
Pentranta Ludwig van Beethoven (1820)
de Joseph Karl Stieler
Bazaj informoj
Naskiĝo 17-a de decembro 1770
Bonn, Germanio
Deveno Nederlando, Germanio
Morto 26-a de marto 1827
Vieno, Aŭstrio
Ĝenroj klasika muziko, klasika epoko
Profesio komponisto
Retejo www.beethoven.ws
Signifa instrumento
piano
violono
v  d  r
Information icon.svg
Hammerklavier

Ludwig van BEETHOVEN ([LUDviĥ fan BE:Tho:fn], en Esperanto ankaŭ nomata Ludoviko BETOVENO[1]) (naskiĝis la 17-an de decembro 1770, mortis la 26-an de marto 1827), estis germana komponisto de klasika muziko, la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la klasika kaj romantika epokoj. Li estas vaste rigardata kiel unu el la plej grandaj komponistoj. Lia reputacio inspiris, kaj en kelkaj okazoj timigis, komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantojn, kiuj venis post li.

Muzika stilo kaj novigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Beethoven estas rigardata kiel transira aganto inter la klasika kaj romantika epokoj de eŭropa muzika historio. Rilate al muzika formo, li konstruis sur la principoj de sonata formo kaj motiva disvolvado, kiujn li heredis de Haydn kaj Mozart, sed multe ilin etendis, verkante pli longajn kaj ambiciajn movimentojn. La verkado de la meza periodo de Beethoven estas honorata pro sia ofte heroeca esprimomaniero, kaj la verkoj de lia Malfrua periodo pro sia intelekta profundeco.

Personaj kredoj kaj ties muzika influo[redakti | redakti fonton]

Beethoven tre ŝatis la idealojn de la klerismo kaj de la kreskanta romantikismo en Eŭropo. Li unue dediĉis sian trian simfonion, la Eroica (itale: "heroa"), al Napoleono, kredante ke la generalo daŭrigos la demokratiajn kaj respublikajn idealojn de la Franca Revolucio, sed en 1804 elstrekis la dediĉon post la evidentiĝo de la imperiismaj ambicioj de Napoleono, ĝin anstataŭigante per "al la memoro de granda homo". La kvara movimento de lia Naŭa simfonio prezentas ellaboritan ĥoran enmuzikigon de la ŝillera odo An die Freude ("Al la ĝojo"), optimisma himno, kiu batalas por la gefrateco de homaro.

Pri la religiaj kredoj de Beethoven kaj ilia influo al lia verkado ekzistas diversaj opinioj inter sciencistoj.

Beethoven kiel fikcia rolo[redakti | redakti fonton]

La troigita grandeco de la personeco de Beethoven instigis multajn aŭtorojn kaj filmistojn enmeti lin en verkojn de fikciigita biografio. Por detaloj, vidu Beethoven kiel fikcia rolo.

Beethoven la romantikisto?[redakti | redakti fonton]

Daŭras la disputo ĉu Beethoven estis romantikisma komponisto. Ĉar kaj la signifo de la vorto "romantikisto" kaj la difino de la periodo "romantikismo" varias laŭ fako, la demando, ĉu Beethoven apartenas al tiu movado aŭ periodo, devas esti rigardata en kunteksto.

Se ni konsideras la romantikisman movadon kiel estetikan epokon en la literaturo kaj ĝenerale en la artoj, Beethoven sidas sendube en la unua duono, kune kun literaturaj romantikistoj kiel la germanaj poetoj Goethe kaj Schiller (el kies tekstoj kaj li kaj la multe pli evidente romantika Franz Schubert ĉerpis por kantoj), kaj la angla poeto Shelley. Ankaŭ samtempuloj (ekz. Spohr kaj E. T. A. Hoffmann) nomis lin romantikisto. Li estas ofte rigardata kiel la komponisto de la unua kantociklo, kaj estis influita de romantikaj popolidiomoj, ekz. en sia uzo de la verkaro de Robert Burns. Li enmuzikigis dekojn da tiaj melodioj kaj poemoj (kaj aranĝis popolmelodiojn) por voĉo, piano, kaj violono.

Pli granda debato pri enordigo de Beethoven regas en muzikologio, kie romantikismo datiĝas pli malfrue.

Laŭ kelkaj spertuloj Beethoven ne estas romantikisto kaj la kontraŭa aserto nura mito.

Aliaj vidas lin kiel transiran figuron aŭ kiel rektan antaŭiranton de romantikismo; laŭ aliaj li estas pratipa, aŭ eĉ arketipa, romantikisma komponisto, kiun merite ĉirkaŭas mito de heroa genio kaj individueco. La sciencistaro jam kelkajn fojojn relokis la markilon de romantikismo, kaj tio restas temo de intensa debatado, precipe ĉar Beethoven estas rigardata kiel sema figuro.

Kiu konsideras klerismon kiel la fundamenton de modernismo, nepre Beethovenon konsideras kiel klasikiston. Kiu, kontraste al tio, konsideras romantikisman sentemon kiel ŝlosilon por kompreno de la posta estetiko (inkluzive de la nuntempa), estos certa, ke Beethoven estis romantikisto. Inter tiuj du ekstremoj estas, kompreneble, nenombreblaj variaĵoj.

Ĉe aŭskulto de la muziko de Beethoven, plia scienca analizo estas ebla: estas certe evoluo en stilo de la plej fruaj komponaĵoj de Beethoven ĝis liaj pli malfruaj verkoj. Oni povas rigardi la junan Beethoven peni konformiĝi al la estetikaj modeloj de siaj samtempuloj: li volas verki muzikon, kiu estas akceptebla en la liatempa societo. Poste en lia agmaniero estas multe pli da emo rompi tradiciojn, ekz. en la aldono de ĥoro al simfonio, kvankam la simfonio ĝis tiam estis pure instrumenta ĝenro. Tio signifas, ke la demando ne plu estas, ĉu Beethoven estis klasikisto aŭ estis romantikisto, sed: kie estas la pivota momento, kiu turnis Beethoven de precipa klasikismo al precipa romantikismo? Pri tio ĉi denove la plej multaj sciencistoj ŝajne samopinias: la prezento de la 5-a kaj 6-a simfonioj en unuopa koncerto en 1808 estas verŝajne kiel eble plej proksima al tiu pivota punkto: en la 5-a simfonio li lasis mallongan batantan motivegan temon kuri tra ĉiuj movimentoj de la komponaĵo (nepenseblaĵo ĝis tiam). Poste la 6-a estis la unua ekzemplo de simfonio komponita kiel "priskriba muziko" (kio en romantikismo fariĝis la normo), kaj ĝi rompis la tradician aranĝon de simfonio en kvar movimentojn. Post tio Beethoven ankoraŭ verkis sian tre "klasikan" 8-an simfonion, kaj kelkajn nesuspektinde sonantajn ĉambrajn muzikaĵojn por la angla merkato — sed antaŭ la fino de la unua jardeko de la 19-a jarcento Beethoven la romantikisto jam sendube dominis.

Sondosieroj[redakti | redakti fonton]

(aŭdio)
Verko 47, movimento 1 (informo)
Violona Sonato N-ro 9 en A maĵora "Kreutzer", 1-a movimento
Verko 47, movimento 2 (informo)
Violona Sonato N-ro 9 en A maĵora "Kreutzer", 2-a movimento
Verko 47, movimento 3 (informo)
Violona Sonato N-ro 9 en A maĵora "Kreutzer", 3-a movimento
Concierto 4, movimento 1 (informo)
Piana Konĉerto N-ro 4 en G maĵora, 1-a movimento
Concierto 4, movimento 2 (informo)
Piana Konĉerto N-ro 4 en G maĵora, 2-a movimento
Verko 111, movimento 1 (informo)
Piana Sonato N-ro 32 en C minora, movimento 1
Verko 111, movimento 2 (informo)
Piana Sonato N-ro 32 en C minora, 2-a movimento
Verko 62 (informo)
Uverturo - Coriolan
Symphonie 5, movimento 1 (informo)
5-a Simfonio, 1-a movimento
Symphonie 5, movimento 2 (informo)
5-a Simfonio, 2-a movimento
Symphonie 5, movimento 3 (informo)
5-a Simfonio, 3-a movimento
Symphonie 5, movimento 4 (informo)
5-a Simfonio, 4-a movimento


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Esperante:

  • "Al la ĝojo" Traduko de la finala ĥoro el la simfonio n-ro 9, opus 125
  • "Al la ĝojo" Partituro kaj teksto de la finalo de la 9a simfonio.

Angle:

Senpagaj partituroj de Ludwig van Beethoven en la International Music Score Library Project

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV 2005.