Unkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unktounktado estas sakramento de katolikismo, anglikanismo, kaj ortodoksismo kiu donas gracon kaj pardonon por pekoj, normale ĵus antaŭ morto; alinomatas sanktoleado aŭ lastaj ritoj (kiam kune kun konfeso kaj komunio).

La nomo "lastaj ritoj" ne estas tute ĝusta, ĉar la rito ne ĉiam estas farinda ĵus antaŭ morto, oni povas fari ĝin por ĉiu grava malsanulo. The pastro ŝmiras (unktas) la kapon de la malsanulo per iu guto de benita oleo. Farante la riton, oni pli malpli esperas, ke Dio sanigos la malsanulon, aŭ per la graco de la sakramento, aŭ per la bona laboro de kuracistoj kaj naturaj rimedoj.

Tiu rito estas rekomendita en la Biblio, en Jakobo 5:14-15, kiu ankaŭ priskribas la riton:

"Ĉu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili preĝu super li, ŝmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro; kaj la preĝo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li."

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]