Arketipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Arketipoarĥetipo estas termino enkondukita de Karlo Jung en la psikologion. Ĝi devenis de la koncepto de instinktoj. Multaj studoj pri diversaj bestoj indikis ke instinkto estas heredita tendenco fari specifajn agojn, kiam la cirkonstancoj tion ebligas kaj necesigas. Tiaj agoj povas esti tre kompleksaj, ekzemple la konduto de abeloj kiam ili trovas kaj poste informas la abelaron pri la troviĝloko de certaj floroj.

Jung difinis arketipon kiel hereditan inklinon agi kaj formi koncepton specife homan. Ekzemplo estas la kapablo kaj inklino paroli, kio ekzistas kiel natura parto de la disvolviĝo de la homa menso. Ĉiuj infanoj nature lernas paroli, kvankam la specifaj detaloj de la lingvoparolado estas lernataj. Studoj faritaj de lingvistoj montris ke la strukturo de lingvoj estas ĉie simila, kvankam kun multegaj variantoj kaj idiosinkraziaj detaloj.

Alia ekzemplo estas la disvolviĝo de la desegnokapablo. Ĉie kaj en ĉiuj kulturoj la infanoj evoluigas sian desegnarton laŭ tre simila skemo. Ekzemple, la bildo de homo, farita de dujarulo, estas eksterordinare simila negrave en kiu kulturo loĝas la infano. La skemo de la disvolviĝo de la desegnarta kapablo sekvas tre regulan, denaskan kapablon kaj emon.

Arketipaĵo estas vortigo aŭ bildigo (aŭ specifa ago) instigita de arketipo. Estas erare supozi ke arketipo estas specifa bildo aŭ koncepto. Arketipo estas la denaska kapablo kaj inklino, kiam la cirkonstancoj instigas, vortigi aŭ bildigi (aŭ agi) laŭ simila skemo, kiu troviĝas nature en la homo.

Sigmund Freud enkondukis la koncepton, ke specifaj ideoj kaj agoj estas heredaĵoj, kiujn ĉiuj homoj reproduktas siamaniere. Jung rafinis tiun koncepton, per sia atentigo, ke la specifa karaktero de ĉie manifestiĝanta ideo aŭ ago estas kulture determinita, kvankam ĝi estas estigita sur la bazo de malkonscia instinkta heredaĵo, kiu estiĝis laŭ la normala darvina hereda scienco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]