Ferdinand Georg Waldmüller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Memportreto de 1828

Ferdinand Georg WALDMÜLLER (naskiĝinta la 15-an de januaro 1793 en Vieno, mortinta la 23-an de aŭgusto 1865 en Hinterbrühl / Distrikto Mödling) estis aŭstra pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam 14-jara li forlasis la gepatran domon por ekstudenti - kontraŭ la volo de la patrino - ĉe la Viena Akademio. Tie ĉi li studis kaj mem plukleriĝis per privataj kontaktoj. En 1814 li edzinigis la kantistinon Katharina Weidner. Ŝin li akompanis al Baden bei Wien, Brunno kaj Prago kiel teatra dekoracipentristo kaj portretisto. En 1817 li revenis Vienon kie li perlaboris kiel portretpentristo, pli poste ankaŭ pri pejzaĝpentristo.

Li faris studvojaĝojn en Italujon kaj al Parizo kaj estis pli poste pro naturstudoj ofte en Salzkammergut. Waldmüller en la kuro de la tempo akiris virtuozecon en la respeguligo kaj reprodukto de la realeco ("Die Mutter des Hauptmanns von Stierle-Holzmeister", 1819; "Selbstbildnis", 1828). Li anstataŭigis ekde 1830 la francan-glatan manieron per pli malferma penikmanipulado. En 1830 li dungitis ĉe la viena Akademio kiel Unua gvardanto de la portreta kolekto; kiel profesoro li docentis pri "elementoj de pentro-arto".

La kulmino de la portreta arto estis antaŭ ĉio en la 1830-aj jaroj ("Familienbild Dr. Eltz", 1835), antaŭ kiam li koncentriĝis pri aĵpentraĵo. Tamen ĉiam dominis ankaŭ pejzaĝoj kaj ĝenropentrado. Waldmüller altigis la ĝenroarton per elementoj de historia bildfarado kaj sakralaj aludoj je pli alta dimensio ne evitante socialkritikajn tonojn. Samtempe li enkorpigis teknikojn de nederlandaj artaĵoj kaj profitis de la multo da iamaj vojaĝoj en Italujon ĉe problemoj pri lumo kaj spaco. Kun akra reprodukto de sunlumo/ombro kaj kvazaŭ dramaj aranĝoj la waldmüller-aĵoj iĝis vere klasikaj. ("Der Notverkauf", "Fronleichnamsmorgen", ambaŭ 1857; "Die Klostersuppe", 1858). En la malfruaj verkoj gravas buntaj kaj atmosferaj akĉentoj ("Vorfrühling im Wienerwald", 1861). Samtempuloj ne malŝparis kun kritiko pri lia ege etosdonanta kaj realisma prezentado.

En la jaroj 1846 kaj 1857 Waldmüller publikigis du skribitaĵojn kritikante la vienan akademion, ĝiajn instrumetodojn kaj la staton de la kolektoj de la akademia galerio. Pro tio li retirigitis kontraŭvole en 1857 kun duonigita salajro. Pri financaj probemoj li aŭkcie vendis ĉiujn pentraĵojn. Ne antaŭ 1864 la imperiestro mem graciplene repagigis la normalan salajron. Rehabilitiĝo tamen neniam okazis.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Bildo titolita Post la instruado, 1841

Internacian furoron Waldmüller havis en 1856 en Londono. Estante tre varieca kaj forme malfermita artisto li kreis fundamentojn gravajn por la plua evoluo de la aŭstra artosceno. Tamen li ĉiam restis en la kadro de la tradicioj de la Malnova viena skolo kaj iel reĵetis la ideojn de impresionismo. Ĝis 1851 li paralele donis multajn privatajn horojn al pentremuloj.

Waldmüller estis sendube la plej grava pentristo de Bidermajro en sia lando. Liaj ege realismaj, kritikaj sed ankaŭ humurplenaj bildoj iĝis modelaj por tuta artistogeneracio. Socialkritika sinteno en temoj prifarmistaj treege bone senteblas. Malgraŭ cenzuro dum la revolucia jaro 1848 li daŭrigis la akuzon pri povreco kaj sortobato en multaj bildoj.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Mutter des Hauptmanns von Stierle-Holzmeister, 1819
  • Der Taglöhner mit seinem Sohn, 1823
  • Selbstbildnis, 1828)
  • Elisabeth Waldmüller, die Mutter, 1830
  • Praterlandschaft. Eine Aupartie, um 1830
  • Familienbild Dr. Eltz, 1835
  • Julia Comtesse Apraxin. 1835
  • Lachender Bauernbursche, 1840
  • Der Notverkauf", 1857
  • Fronleichnamsmorgen, 1857
  • Die Klostersuppe", 1858
  • Vorfrühling im Wienerwald", 1861

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Das Bedürfnis eines zweckmäßigeren Unterrichtes, 1846
  • Vorschläge zur Reform der Oesterreichisch-kaiserlichen Akademie der bildenden Kunst, 1849
  • Andeutungen zur Belebung der vaterländischen bildenden Kunst, 1857

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • B. Grimschitz, F. G. Waldmüller, 1957
  • M. Buchsbaum, F. G. Waldmüller, 1976
  • K. A. Schröder, F. G. Waldmüller, Ausstellungskatalog, Wien 1990
  • R. Feuchtmüller, F. G. Waldmüller, 1793-1865. Leben - Schriften - Werke, 1996

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]