Distrikto Mödling
| Distrikto Mödling | |
| Mapo | |
| distrikto de Aŭstrio | |
|---|---|
| Statistikaĵoj | |
| Ŝtato | |
| Federacia lando | |
| Regiono | |
| Ĉefurbo | Mödling |
| Areo | 277,02 km² |
| Loĝantaro | 118 998 loĝantoj (en 2019) |
| Loĝdenso | 430 loĝantoj/km² |
| Horzono | UTC+1 UTC+2 (marto ĝis oktobro) |
| Retejo | Oficiala retejo |
La Distrikto MÖDLING (germane: Bezirk Mödling) troviĝas en la centra parto de la aŭstria federacia lando Malsupra Aŭstrio kaj apartenas al la historia regiono Industrieviertel [IndusTRI:firtl] (industria regiono). Distrikta ĉefurbo estas Mödling. Laŭ la stato de 2019 en la distrikto vivis 118 998 loĝantoj sur areo de 277,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 430 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Vieno, Distrikto Bruck an der Leitha, Distrikto Baden kaj Distrikto Sankt Pölten-Land.
Komunumoj en la distrikto
[redakti | redakti fonton]La distrikto konsistas el la unuopaj komunumoj Achau, Biedermannsdorf, Breitenfurt bei Wien, Brunn am Gebirge, Gaaden, Gießhübl, Gumpoldskirchen, Guntramsdorf, Hennersdorf, Hinterbrühl, Kaltenleutgeben, Laab im Walde, Laxenburg, Maria Enzersdorf, Mödling, Münchendorf, Perchtoldsdorf, Vösendorf, Wiener Neudorf kaj Wienerwald.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kastelo Franzensburg
- Shopping City Süd
Konataj distriktanoj
[redakti | redakti fonton]- Alfred Maleta, naskiĝis en 1906 en la ĉefurbo Mödling
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||
