Alfred Maleta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Maleta
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1906 (1906-01-15)
en Mödling
Morto 16-an de januaro 1990 (1990-01-16) (84-jaraĝa)
en Salcburgo
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Graz
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Alfred Maleta (naskiĝinta la 15-an de januaro 1906 en Mödling, mortinta la 16-an de januaro 1990 en Salcburgo) estis aŭstra juristo, politikisto kaj komercisto.

Antaŭmilita kariero kaj internigo[redakti | redakti fonton]

En 1934 li iĝis unua sekretario de la Porlaborista Ĉambro de Supra Aŭstrio. Dum la Dua Mondmilito li estis malliberigite en la koncentrejoj de Dachau kaj Flossenbürg (de 1938-1941). Poste li militservis.

Postmilita kariero[redakti | redakti fonton]

Post la granda buĉado de la popoloj li kunfondis la kristdemokratan partion ÖVP. De 1951 ĝis 1960 li estis ties unua sekretario kaj de 1960-1971 la vicprezidanto.

En la parlamento de Aŭstrio li deĵoris de 1945 ĝis 1975 en la sekvantaj funkcioj:

  • 1953-62: estro de la parlamenta klubo
  • 1961-62: Tria prezidanto
  • 1962-70: Unua prezidanto
  • 1970-75: Dua prezidanto

Li ege favoris la t.n. grandan koalicion inter ÖVP kaj SPÖ. Li estis aktiva membro de la Kolorportanta Studenta Klubaro Österreichischer Cartellverband.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Entscheidung für morgen. Christliche Demokratie im Herzen Europas’’, 1968.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]