Universitato de Graz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Emblemo de la landa universitato de Stirio en Graz

La Universitato de Graz (latine: Alma Mater Carolo-Franciscea Graecensis; germane: Karl-Franzens-Universität Graz) estas grava universitato en Graz, Aŭstrio. Kolegio de la jezuitoj fonditis en 1573 antaŭ plialtrangiĝo je universitato en 1585. En la 1773-a jaro ekposedis ĝin ŝtataj aŭtoritatoj post la skandala abolicio de la jezuitoj. Nomdoninto estis arkiduko Karlo la 2-a Francisko de Interna Aŭstrio (Duklando Stirio) kiu fondis la altlernejon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jezuita universitato[redakti | redakti fonton]

Ĉefduko Karlo la 2-a Francisko intencis fondi altkvalitan lernejon en Graz kaj tial li venigis anojn de la Societo de Jesuo al la urbo: la municipaj administrantoj, inter kiuj plejmultis protestantoj, komence kontraŭis tiun ĉi laŭdindan aferon eĉ malpermesante al urbanoj sendi siajn infanojn al tiu ĉi altlernejo. Sekve estis la unuaj studentoj ĉefe fremduloj: germanoj, kroatoj, hungaroj kaj italoj el la regiono de Trento. Promociiĝo de la kolegio je universitato fariĝis en 1585. Laŭ la statusoj jezuitaj la instruado estis senkosta kaj malferma je ĉiuj. Por studentoj malriĉaj kreitis la hejmo Ferdinandeum. Ene de malmulto da tempo la sistemo iĝis sukcesego kaj la nombro de la studentoj kreskis de 363 en 1584, je 1.100 en 1618, je 1.400 en 1749. En la jaro 1747-a malfermiĝis domo por povraj studentoj pri teologio nome Josephinum. Inter la personaro kiu responsis pri la ekfloro de la institucio dum la unuaj jaroj menciindas la jenaj: Péter Pázmány (posta kardinalo kaj primaso de Hungarlando), Wilhelm Lamormaini kaj Nicolaus von Avancini.

Publika universitato[redakti | redakti fonton]

Post ĉesigo de la ordeno de la jezuitoj en la jaro 1773 laŭ papa ordono la dukoj engaĝiĝis pri la propra kontinuigo de la universitato kiu estis trejniginta kaj trejniganta multajn bonajn studentojn. La fakultato pri jurscienco malfermiĝis en 1778. En 1782 la universitato alinomiĝis liceo kaj aldone oni malfermis fakultaton pri medicino. Restabiliĝo de la uninversitato eblis en 1827 laŭ iniciato de lia imperiestra moŝto Francisko la 1-a. La altlerneja reformo laŭ ideoj de Wilhelm von Humboldt (1848) kun liberaligado de kursoj, venigis aŭtonomion ĝis tiam malkonatan. Ĝi iĝis paroldonantoj por scienculoj de ĉiuj fakoj kaj la studentaro estis instruata laŭ modernaj (pozitivismaj) metodoj (Bildung durch Wissenschaft). Tia principo propedeŭtika restis (kun escepto de la tempo de la nazioj inter 1938 kaj 1945) ĝis la jaro 1975.

Post Anschluss tuj devis demisii multaj profesoroj, inter kiuj estis eĉ la nobelpremiituloj Otto Loewi, Victor Franz Hess kaj Erwin Schrödinger. Nova nomo altlerneja estis ekde 1941 Karl-Franzens-Reichsuniversität Graz kaj Reichsuniversität Graz ekde 1942. Post la reformoj de 1975 la universitata gvidado dividitis inter la manoj profesoroj, studentoj kaj aliaj dungitoj koncerne ĉiujn ajn demandojn. Novaj reformoj faritis en 1993.

La universitato nuntempe[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa universitato havas ses fakultatojn en plena konformeco kun § 20 (alineo 4) de la priuniversitata leĝo de 2002:

  • fakultato pri katolika teologio
  • fakultato pri jurscienco
  • fakultato pri ekonomiaj kaj sociaj studoj
  • fakultato pri artoj kaj sciencoj
  • fakultato pri natursciencoj
  • fakultato pri regionaj sciencoj kaj protektado de la medio

En 2004 la fakultato pri medicino iĝis universitato memstara. Alia memstara universitato de la ĉefurbo de Stirio estas Universitato por Muziko kaj Scena Arto je Graz. La universitatanoj rajtas kaj puŝatas partopreni internaciajn studadajn kaj esploradajn retojn ene de la Coimbra-grupo kaj la Utrecht-reto.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Personoj konataj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Walter Höflechner, Geschichte der Karl-Franzens-Universität Graz von den Anfängen bis in das Jahr 2005, Karl-Franzens-Universität Graz, 2006. ISBN 3-7011-0058-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]