Heinrich Harrer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heinrich Harrer, 1997

Heinrich HARRER (n. la 6-an de julio 1912 en la komunumo Hüttenberg, federacia lando Karintio de Aŭstrio, m. la 7-an de januaro 2006 en Friesach same en Karintio) estis aŭstra montogrimpisto, esploristo, geografo kaj verkisto. Li konatiĝis kiel unu el la unuaj grimpaj venkintoj de la malfacila norda flanko de la alpa monto Eiger kaj pro sia aŭtobiografia libro Sep jaroj en Tibeto (Sieben Jahre in Tibet). Ekde la jaro 1983 en Hüttenberg troviĝas muzeo pri li.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La patro de Heinrich estis poŝtoficisto, la patrino esti dommastrino. Post postenoŝanĝo de la patro al la urbeto Bruck an der Mur Heinrich vizitis la elementan kaj poste real-lernejon en tiu urbeto. Post plia postenoŝanĝo de la patro al la urbo Graz Heinrich finis la real-lernejon tie. Ekde la 17-a vivojaro li membris en studenta sporta klubo kaj ektrovis sian pasion, la sporton: Heinrich en la studenta klubo praktikis skiadon, montogrimpadon, atletikon, golfon, tenison kaj manpilkon. Inter la jaroj 1933 kaj 1938 li en la universitato de Graz studis geografion kaj sporton kaj samtempe membriĝis en la nazia organizaĵo SA – paŝo kiun li poste kritike nomis stulta ideologia eraro. Dum tiu tempo li por la studenta sporta klubo iĝas aŭstra ĉampiono pri golfo kaj studenta aŭstra ĉampiono de golfo.

Dum 1936 antaŭvidiĝis la partopreno de Heinrich Harrer kiel skiisto en la Vintra Olimpiko en nazia Germanio. La partopreno ne realiĝis, ĉar la aŭstra kaj svisa olimpiaj teamoj pri skiado bojkotis la Olimpikon. Jaron poste li iĝis trejnisto de la virina aŭstra nacia teamo de skiado.

La montogrimpado daŭre forte fascinis la studenton. La saman tagon, kiam li finis la lastan universitatan ekzamenon, la 9-an de julio 1938, li veturis al Grindelwald en Svislando por grimpe en teamo konkeri la nordan krutan flankon de la monto Eiger, je kiu malsukcesis antaŭ li multaj spertaj alpinistoj. De la 21-a ĝis 24-a de julio 1938 li kun tri kolegoj unuafoje grimpe konkeris tiun montogrimpistan defion. La gazetaro amplekse raportis pri tio, kaj la germana diktatoro Adolf Hitler persone akceptis lin por gratuli. Jam antaŭe Heinrich estis membriĝinta en la nazia partio de Hitler.

Samjare Heinrich edziĝis al Lotte Wegener, la filino de la dum 1930 en la glacio de Gronlando mortinta arktika esploristo Alfred Wegener.

Barato kaj Tibeto (1939–51)[redakti | redakti fonton]

Dum somero 1939 Heinrich Harrer kune kun siaj montogrimpistaj kolegoj Peter Aufschnaiter, Lutz Chicken kaj Hans Lobenhoffer partoprenis ekspedicion al la montaro Himalajo, por grimpe konkeri la monton Nanga Parbat. La ekspedicio tamen jam finiĝis dum aŭtuno 1939, kiam ties anoj iĝis militkaptitoj de la brita armeo en la barata militkaptitejo Dehra Dun. Decembre en Aŭstrio naskiĝis la sola filo de Heinrich, Rolf. Post kvar vanaj provoj, la 29-an de aprilo 1940 Heinrich Harrer sukcesis fuĝi el la militkaptitejo kun sia kolego Peter Aufschnaiter. Sekvas 21-monata fuĝa marŝo, en kiu Harrer kaj Aufschneiter pasas pli ol 50 montarajn pasejojn, neniu el ili sub la alteco de 5000 metroj, kaj piediras pli ol 2000 kilometrojn. La 15-an de januaro 1946 ili atingas Lasaon, la por eksterlandanoj malpermesata ĉefurbo de la tiumomente ankoraŭ sendependa ŝtato Tibeto, lando tute izolitan de la cetera mondo. Aufschnaiter iĝis konsilisto por la tibeta registaro pri agrikulturo kaj urboplanado, Harrer komence iĝis tradukisto kaj fotisto por la tibeta registaro. Poste li iĝis instruisto, konsilisto kaj fine ankaŭ amiko de la 14-a Dalai-Lamao, la infana reganto de Tibeto. Dum la jaro 1950 Tibeto konkeriĝis fare de la komunisma ĉina armeo. Heinrich Harrer komence plu restis en Tibeto, sed fine tamen dum 1952 li fuĝis al Barato, kaj de tie revenis al Eŭropo. Pri la fuĝo el la militkaptitejo en Barato al Tibeto kaj la postaj kvin jaroj en Lasao li verkis la libron Sep jaroj en Tibeto (germane "Sieben Jahre in Tibet", kiu dum 1997 iĝis la bazo por sukcesa kineja filmo, en kiu la aktoro Brad Pitt ludis la rolon de Heinrich Harrer.

Samkiel bildigis la kineja filmo, la geedzeco kun Lotte Wegener divorciĝas ankoraŭ dum la militkaptiteco de Heinrich en Barato. La dua geedzeco daŭris nur jaron: dum 1953, post ekspedicio de Heinrich Harrer al Amazonio, Etta Trŭa kaj Heinrich Harrer divorciĝas. Pli feliĉa estis la tria nupto – sian ĝismortan edzinon Carina li ekkonis dum 1957.

Ree en Eŭropo (1952–2006)[redakti | redakti fonton]

Dum 1952 Heinrich Harrer revenis al Eŭropo kaj de tie faris serion da etnografiaj kaj montogrimpaj ekspedicioj al mondaj regionoj for de grandaj homaj loĝlokoj. Multajn el tiuj ekspedicioj li filmigis, kaj inter la jaroj 1965 kaj 1983 la germana televida kanalo ARD li publikigas kaj komentas grandan parton de la filma materialo.

Li verkis pli ol 20 librojn. La plej konata libro iĝis la origine germanlingva aŭtobiografia romano Sep jaroj en Tibeto, kiu tradukiĝis al 53 lingvoj kaj vendiĝis en pli ol 4 milionoj da ekzempleroj. La filmigo de la romano dum la jaro 1997 fare de la reĝisoro Jean-Jacques Annaud kun la aktoro Brad Pitt en la rolo de Heinrich Harrer plu altigis lian konatecon. Samjare konatiĝis lia membriĝo en la naziaj organizaĵoj SS kaj NSDAP dum la jaro 1938, kaj aparte la germanlingvaj amaskomunikiloj tre kritike komentis tiujn ideologiajn mispaŝojn.

Heinrich Harrer dum sia tuta vivo restis amiko de la Dalai-Lamao. La 7-an de januaro 2006 li mortis en aĝo de 93 jaroj.

Espedicioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]