Montogrimpado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montogrimpado
...kio nun...?
...kio nun...?
speco de sporto
mountain sport • outdoor recreation • recreational mountaineering • grimpado
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
[[:Kategorio:]]
vdr
Montogrimpa teamo ĉe la pinto de la monto Großvenediger en la Alpoj

La termino montogrimpado ne klare difinatas kaj en vasta senco ampleksas perpiedan moviĝon en altaj montaroj de la simpla monta migrado tra grimpado de krutaj montaj deklivoj ĝis la montogrimpado de la plej altaj mondaj montoj de pli ol 7000-metra alteco en forte ekipitaj teamoj kaj en medio de pro la alteco reduktita kvanto de oksigeno. Ankaŭ grimpado de glaĉeroj aŭ grimpadoj-migradoj, en kiuj parte uziĝas grimpaj botoj, parte skioj, apartenas al la temo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale temas pri la transado de grandaj altecodiferencoj en senvoja montara pejzaĝo, sed ankaŭ sur mallarĝaj padoj aŭ ŝtuparetoj. Montogrimpado necesigas specialajn kapablojn kaj ekipaĵon (inter alie grimpoŝnuro) por certigi sekurecon malgraŭ la renkontitaj danĝeroj. En malvasta senco tio diferencigas ĝin de simpla monta migrado kiu ne bezonas sekurigilojn, sed ja ankaŭ singardemon kaj trejnitecon.

Montrogrimpado en granda alteco aŭ en regionoj foraj de homaj loĝlokoj nomatas "ekspedicia montogrimpado". Ĝenerale la nomo montogrimpisto por homo, kiu profesie difinas sin tiel, aŭ "montogrimpanto" por tiu, kiu ne faras tion, aplikiĝas nur al homoj rekte ligitaj al montogrimpado: homoj kiel ĉasistoj aŭ montaj sanitaristoj, kiujn sia profesio gvidas en altajn montarojn, ĝenerale ne uzas tiun nomon. Ĉar la unuaj teamoj de montogrimpistoj aktivis en la Alpoj, foje ankaŭ uzatas la alternativa nomo alpisto por montogrimpisto kaj alpismo (respektive neformale kaj tendence evitinde la neologismo alpinismo, influite de ekzakte sama vorto en la itala) por montogrimpado. Teamo de montogrimpistoj ŝnure kunligita nomatas ŝnurkamaradaro.

Naskiĝo[redakti | redakti fonton]

Kiel naskotagon de la montogrimpado oni konsideras la 26-an de aprilo 1337. Dum tiu tago la itala poeto Francesco Petrarca grimpis la monton Mont Ventoux en suda Francio. En literatura raporto li priskribis siajn impresojn.

montogrimpistoj ekvojas de la montopinto Aiguille du Midi en la masivo Blanka Monto

Famaj montogrimpistoj[redakti | redakti fonton]

Konataj montogrimpistoj akiris sian famon ĉiam pro apartaj grimpaj rekordoj, kiel ekzemple la unuafoja grimpo de antaŭe "nevenkita" montopinto.

  • Jacques Balmat kaj Michel-Gabriel Paccard unuafoje grimpis la Blankan Monton en la Alpoj la 8-an de aŭgusto 1786
  • Edward Whymper dum 1865 famiĝis pro la unuafoje grimpo de la monto Materhorno
  • Heinrich Harrer kaj Anderl Heckmair konatiĝis (kune kun Fritz Kasparek kaj Ludwig Vörg) dum 1938 pro la unuafoja grimpo de la kruta norda parto de la monto Eiger. Heinrich Harrer post 1938 ekis al ekspedicio al la Himalajo, kiu tre malfaciliĝis pro la Dua Mondmilito, kaj pli poste ankaŭ unuafoje grimpis la Carstensz-piramido en Novgvineo (pri liaj spertoj en la Himalajo rakontas la kineja filmo Sep jaroj en Tibeto, kie la rolon de la montogrimpisto plenumas Brad Pitt).
  • Edmund Hillary dum 1953 kune kun Tenzing Norgay unuafoje grimpis la pinton de la Mount Everest.
  • Hermann Buhl estis inter la tutmonde plej bonaj grimpistoj de la 1950-aj jaroj kaj kiel unua grimpis du himalajajn montojn pli altajn ol 8000 metroj.
  • Walter Bonatti dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj konatiĝis per malfacilaj rokaj grimpadoj en la okcidento de la Alpoj, interalie per sola paso de malfacila krutaĵo de la pinto Aiguille du Dru, parto de la masivo Blanka Monto.
  • Reinhold Messner, unu el la tutmonde plej konataj montogrimpistoj, dum la 1960-aj jaroj konatiĝis per kuraĝaj grimpadoj en nur en la Alpoj; inter la jaroj 1970 kaj 1986 li sukcesis pri la grimpo de ĉiuj 14 montoj de la mondo pli altaj ol 8000 metroj, kiuj ĉiuj troviĝas en la montaroj Himalajo kaj Karakorumo.

Asocioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]