Saltu al enhavo

Reinhold Messner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reinhold Messner
Persona informo
Naskonomo Reinhold Andreas Messner
Naskiĝo 17-an de septembro 1944 (1944-09-17) (81-jaraĝa)
en Brixen, Operational Zone of the Alpine Foothills,  Itala Sociala Respubliko
Lingvoj itala germana
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Reinhold Messner
Familio
Patro Josef Messner (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Maria Messner (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Günther Messner (mul) Traduki, Hubert Messner (en) Traduki, Helmut Messner (en) Traduki, Siegfried Messner (en) Traduki, Erich Messner (en) Traduki, Waltraud Kastlunger (en) Traduki, Hansjörg Messner (en) Traduki kaj Werner Messner (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Diane Schumacher (mul) Traduki (2021)
Sabine Stehle (en) Traduki (20092019)
Uschi Demeter (en) Traduki (19721977) Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Nena Holguin (en) Traduki (dekjaro de 1980)
Sabine Stehle (en) Traduki (dekjaro de 19802009) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Magdalena Messner (en) Traduki
 ( Sabine Stehle (en) Traduki)
Anna Juditha Messner (en) Traduki
 ( Sabine Stehle (en) Traduki)
Simon Messner (en) Traduki
 ( Sabine Stehle (en) Traduki)
Làyla Messner (en) Traduki
 ( Nena Holguin (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esploristo
filmreĝisoro
verkisto de nefikcio
sportisto
montgrimpanto
politikisto
verkisto
ĉefkameraisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://reinhold-messner.de/
vdr
Reinhold Messner en 2012

Reinhold Andreas MESSNER (naskiĝis la 4-an de januaro 1944 en Brixen-Bressanone, Italio) estas montgrimpisto, esploristo kaj verkisto el Sudtirolo (Italio). Interalie li estas la unua homo, kiu grimpis la 14 montoj pli altaj ol 8000 m, sen enboteligita oksigeno.

En 1970 Messner partoprenis al germana ekspedicio kiu intencis grimpi la 8125 metrojn altan Nanga Parbat (Pakistano). Kune kun lia frato Günther li sukcesis atingi la pinton laŭ la flanko "Rupal", kiu kun 4500 metroj estas la plej granda monda vertikala muro. En malfeliĉa kaj danĝera descendo sur la alia flanko de la monto ("Diamir") lia frato mortis sub glaĉer-lavango. Tiu incidento kiu ŝokis la montgrimpistan mondon.

En 1978, Messner kaj la aŭstra Peter Habeler estis la unuaj, kiuj grimpis Evereston sen enboteligita oksigeno. En 1980 Messner ripetis sole la supreniron, iĝante la unua homo kiu atingis tiun celon.

1989/1990 li transiris piede Antarkton sen ekstera helpo. Elstaras ankaŭ lia rolo kiel verkisto kaj preleganto . Inter 1999 kaj 2004 li estis membro de la Eŭropa Parlamento por la Itala Federacio de la Verduloj. Nuntempe li estas tre okupata en diversaj entreprenoj rilataj al montgrimpado. Interalie li kondukas la kvar muzeojn de Messner Mountain Museum (Messner Monta Muzeo).

Grimpadoj de Messner de la montoj pli altaj ol 8000 m post 1970

[redakti | redakti fonton]

Reinhold Messner estis la unua homo kiu grimpis sur ĉiuj pintoj super 8000 m sen enboteligita oksigeno. Ek de 1970 li faris la sekvajn grimpadojn sur pintoj super 8000 m:

Pozicio de la pintoj super 8000 m
jaro monto (altitudo en metroj)
1970Nanga Parbat (8125)
1972Manaslu (8163)
1975Hidden Peak (Gaŝerbrum 1) (8080)
1978Mount Everest (8848), Nanga Parbat (8125)
1979K2 (8611)
1980Mount Everest (8848)
1981Shishapangma (8027)
1982Kangchenjunga (8586), Gaŝerbrum 2 (8034), Broad Peak (8051)
1983Ĉo Oju (8188)
1984Hidden Peak (Gaŝerbrum 1) (8080), Gaŝerbrum 2 (8034)
1985Annapurna (8091), Dhaulagiri (8167)
1986Makalu (8485), Lhotse (8516)