Gaŝerbrum 2
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Gaŝerbrum 2 (ankaŭ kontata kiel K4; en ĉina lingvo: 加舒尔布鲁木山, Jiāshū'ěrbùlǔmù Shān) estas kun altece de 8034 m la 13-a plej alta monto de la tero kaj apartenas al la ekskluziva grupo de la montoj pli altaj ol 8000 m.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Gaŝerbrum 2 apartenas al la Gaŝerbrum-Grupo en Karakorumo. Ĝi situas sudoriente de K2 en la lima regiono de Ĉinio kaj Pakistano.
Unua grimpo[redakti | redakti fonton]
La unua grimpo sukcesis la 7-an de julio 1956 tra la sudokcidenta kresto per tri partoprenantoj de aŭstra ekspedicio sub la gvido de Fritz Moravec. Krom li mem ankaŭ Josef Larch kaj Hans Willenpart atingis la pinton.