Manaslu
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Manaslu | |
---|---|
![]() | |
Alteco | 8 156 m |
Situo | Nepalo |
Montaro | Himalajo |
Koordinatoj | 28° 33′ N 84° 34′ O / 28.550 °N, 84.567 °O (mapo)Koordinatoj: 28° 33′ N 84° 34′ O / 28.550 °N, 84.567 °O (mapo) |
Unua grimpo | 9-an de majo 1956 fare de Toshio Imanishi, Kiishiro Kato, Minoru Higeta kaj Gyaldzen Norbu |
Plej facila montgrimpo | Altmontara ekskurso (glaĉerigitaj vojoj) |
Manaslu (nepala lingvo: मनास्लु Manāslu) estas unu el la 14 montoj pli altaj ol 8000 m.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Kun alteco de 8163 metroj s.m. Manaslu estas la oka plej alta monto de Tero. La Manaslu-grupo, al kiu ankaŭ apartenas Ngadi Chuli kun alteco de 7871 m s.m. kaj Himal Chuli kun 7893 m s.m., estas nomata ankaŭ Mansiri Himal aŭ Gurkha Himal kaj situas en la Distrikto Gorkha. Nordokcidente de Manaslu situas la Anapurna masivo kaj sudoriente Ganeŝ Himal.
Unua Grimpo[redakti | redakti fonton]
La unua grimpo sukcesis la 9-an de majo 1956 fare de japana ekspedicio konsistanta el la ŝnurkamaradaro Toshio Imanishi, Kiishiro Kato, Minoru Higeta kaj Gyaldzen Norbu tra la nordorienta flanko.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Taglibro de germana Manaslu-ekspedicio de la jaro 2007, kiun partoprenis reportero de Deutsche Welle