Shopping City Süd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shopping City Süd

arkitektura strukturo • vendejaro
Lando: Aŭstrio
Regiono: Malsupra Aŭstrio
Urbo: Vösendorf
Distrikto: Distrikto Mödling
Urboparto:
Geografia situo 48° 6′ 30″ N, 16° 19′ 1″ O (mapo)48.10833333333316.316944444444Koordinatoj: 48° 6′ 30″ N, 16° 19′ 1″ O (mapo)
Shopping City Süd (Malsupra Aŭstrio)
Shopping City Süd (Malsupra Aŭstrio)
DEC
Shopping City Süd
Shopping City Süd

Map

Adreso: Shopping City Süd 2334 Vösendorf
Malfermita en: 1976
Vendejoj: 330
Areo: 192 500 m²
Etaĝoj: 2
Parkumejo: 10 000
Malfermaj horoj: 09:00-18:00
Retejo: www.scs.at
Komunejo: Shopping City Süd
vdr

Shopping City Süd estas la aĉetcentro, situanta en la urbo Vösendorf (Distrikto Mödling, Malsupra Aŭstrio, Aŭstrio), sude de Vieno. Ĝi estas la plej granda butikaro en Aŭstrio kaj, laŭ iuj taksoj, ankaŭ en Eŭropo[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La aĉetcentro estis malfermita la 22-an de septembro 1976. Ĝi inkluzivas la unuan IKEA-vendejon en Aŭstrio, alkonstruitan en 1977 sub la nomo IKEA Vösendorf. La butikaro estis plene rekonstruita kaj renovigita en 2012.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo estas duetaĝa kaj krom butikoj enhavas ankaŭ plurajn restoraciojn. IKEA okupas apartan blokon. Funkcias kinejo. Haveblas parkumejo por 10 000 aŭtoj. La aĉetcentro fermiĝas je la 6-a vespere[1].

Transporto[redakti | redakti fonton]

Shopping City Süd estas atingebla per malpeza trajno, veturanta laŭ Badner Bahn ĝis stacio Vösendorf SCS, kiu situas cent metrojn for de la aĉetcentro[1]. Krome oni povas veturi per aŭto laŭ Suda Ŝoseo (A2) aŭ Wiener Neustädter Straße (B17).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Stanislavo Belov (2018-06-07) Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-03-08.