Loka Fervojo de Vieno al Baden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wien–Baden
Trajno konsistanta el du "100"-tipaj vagonoj en la viena finhaltejo
Trajno konsistanta el du "100"-tipaj vagonoj en la viena finhaltejo
Trajno konsistanta el du "100"-tipaj vagonoj en la viena finhaltejo
Linia numero:515
Linia longeco:27,2 km
Ŝpuro: 1435 mm (Normala ŝpuro)
Kurenta sistemo: Oper–Schedifkaplatz: 650 V=
Schedifkaplatz–Inzersdorf: 750 V=
Inzersdorf–Baden: 850 V =
Maksimuma kliniĝo: Oper-Schedifkaplatz: 50 ‰
Schedifkaplatz–Baden: 22,9 
Maksimuma rapideco: Oper-Schedifkaplatz: 60 km/h
Schedifkaplatz–Baden: 80 km/h
Dureleco: Wien–Baden Leesdorf Frachtenbahnhof
Wien Oper
Wien Karlsplatz
   
Wien Resselgasse
   
Wien Paulanergasse
   
Wien Mayerhofgasse
   
Wien Johann-Strauß-Gasse
   
   
Wien Laurenzgasse
   
Wien Kliebergasse
   
Wien Matzleinsdorfer Platz
   
Wien Eichenstraße
   
   
Wien Wolfganggasse
   
Wien Dörfelstraße
   
Wien Philadelphiabrücke
   
deiro de la tramlinio 62 al Lainz
   
0,0 Wien Schedifkaplatz
   
infrastruktura limo inter Wiener Linien kaj WLB
2,6 Wien Wienerbergstraße (ĝis 1995)
   
trako al la metrolinio U6
haltejo
3,6 Wien Schöpfwerk
4,2 Neu Steinhof (ĝis 1930)
haltejo
4,3 Wien Gutheil-Schoder-Gasse
stacidomo
5,2 Wien Inzersdorf Personenbahnhof
5,9 Wien Inzersdorf Frachtenbahnhof
haltejo
6,6 Wien Neu Erlaa
   
limo inter Vieno kaj Malsupra Aŭstrujo
haltejo
7,2 Wien Schönbrunner Allee
stacidomo
8,4 Vösendorf-Siebenhirten
9,7 Union (ĝis 1931)
haltejo
10,0 Vösendorf-SCS
trako al IKEA
11,3 Krottenbach (ĝis 1931)
A/D: Überleitstelle, CH: Spurwechsel
11,4 transtrakiĝejo Vösendorf
haltejo
11,7 Maria Enzersdorf-Südstadt
stacidomo
12,7 Wiener Neudorf
12,9 Neudorf (ĝis 1895)
13,1 Wiener Neudorf Mitte (ĝis 1931)
13,7 Mödling-Laxenburgerbahn (ĝis 1909)
haltejo
13,8 Griesfeld
14,2 eksa deiro al la Laxenburga fervojo
A/D: Überleitstelle, CH: Spurwechsel
14,5 transtrakiĝejo Griesfeld
14,7 Herzfelder (ĝis 1931)
14,9 Biziste (ĝis 1909)
   
15,1 trako al la Industria Centro de Suda Malsupra Aŭstrujo
haltejo
15,3 Neu Guntramsdorf
16,4 Guntramsdorf (ĝis 1907)
stacidomo
17,2 Guntramsdorf Lokalbahn
haltejo
18,4 Eigenheimsiedlung
A/D: Überleitstelle, CH: Spurwechsel
18,7 transtrakiĝejo Eigenheimsiedlung
haltejo
19,8 Möllersdorf
stacidomo
21,4 Traiskirchen Lokalbahn
22,0 Wienersdorf (ĝis 1931)
   
22,4 de Traiskirchen Aspangbahn
haltejo
23,4 Tribuswinkel-Josefsthal
haltejo
24,1 Pfaffstätten Rennplatz
haltejo
24,7 Baden Melkergründe
24,9 Baden Leesdorf Frachtenbahnhof
25,1 Baden Veranstaltungshalle
haltejo
25,5 Baden Leesdorf
stacidomo
26,4 Baden Viadukt
26,7 Baden Wassergasse (ĝis 1944)
stacidomo – liniofino
27,2 Baden Josefsplatz

La Loka Fervojo de Vieno al Baden (germanlingve Lokalbahn Wien-Baden), nomata ankaŭ Viena Loka Fervojo (Wiener Lokalbahn) aŭ Badena fervojo (Badner Bahn) estas loka fervojo de Vieno al la pli suda malsupr-aŭstruja urbo Baden.

Dum en Vieno kaj Baden ĝi trafikas laŭ la leĝoj koncernantaj tramojn, en Vieno uzante ankaŭ la normalan tramreton, sur la interurba segmento inter tiuj urboj ĝi formas parton de la kutima plenfervoja sistemo inkluzive de plenfervoja signala sistemo.

Ĝin funkciigas la entrepreno Wiener Lokalbahnen AG (WLB); pro ĝia partopreno en la Verkehrsverbund Ost-Region eblas uzi por ĝi la samajn biletojn kiel por preskaŭ ĉiuj aliaj publikaj transportiloj en la regiono de Vieno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Viena Loka Fervojo ne estis origine planita kiel konekto de Vieno al Baden, sed ekestis el du partoj komenciĝantaj en Vieno kaj Baden respektive.

En Baden malfermiĝis en 1873 ĉevala tramlinio de Leesdorf preter la stacio de la Aŭstruja Suda Fervojo al Rauhenstein, okcidente de la urbocentro. La unua segmento de la Viena parto estis malfermita de Neue Wiener Tramway-Gesellschaft la 29an de septembro 1886; ĝi estis vapora tramo de Vieno-Gaudenzdorf al Wiener Neudorf destinita ĉefe por transportado de brikoj.[1]

La entrepreno Neue Wiener Tramway-Gesellschaft decidis la 8an de aŭgusto 1887 transmeti la lokan fervojon de Vieno al Wiener Neudorf al nova propra entrepreno nomata Actien-Gesellschaft der Wiener Lokalbahnen (Akcikompanio de la Vienaj Lokaj Fervojoj; de 1939 skribata Aktiengesellschaft der Wiener Lokalbahnen).[1]

La Badena tramlinio, de kiu parto formas hodiaŭ segmenton de la Badena Fervojo, estis elektrigita la 16an de julio 1894. La vapora tramo de Vieno al Wiener Neudorf estis etendita suden al Guntramsdorf la 26an de januaro 1895. En 1897 la Actiengesellschaft der Wiener Lokalbahnen aĉetis la tramreton de Baden.[1]

La 11an de majo 1899 ankaŭ la Badena parto estis etendita al Guntramsdorf, sed ĉar la Viena parto estis ankoraŭ ne elektrigita, la pasaĝeroj devis ŝanĝi la trajnon en Guntramsdorf. La 30an de aprilo 1907 la elektrigo de la segmento norde de Guntramsdorf estis finita, kaj de la 1a de majo estis do traira elektra trafiko sur la tuta fervojo.[1]

Proksime de la viena finhaltejo: lokfervojaj kaj tramaj trajnoj en 1925

En 1905 la operacia entrepreno de la tramtransporto en Vieno estis permesinta al WLB uzi la tramtrakojn ĝis la operejo.[1]

En 1911, la WLB funkciigis kortsalonan vagonon destinitan por vojaĝoj de la imperiestro de la tiama aŭstruj-hungaruja monarĥio. Dum la unua mondmilito, sur la "elektra fervojo de Vieno al Baden" estis plimultiĝo de pasaĝeroj, interalie pro la dumtempa nefunkciado de la paralela Aŭstruja Suda Fervojo, sed la frajta trafiko malplimultiĝis. Post la milito, pro manko de karbo devis malpliiĝi la trafiko.[1]

Dum la dua mondmilito, la Badena fervojo estis en la tuta Aŭstrujo la plej forte milite difektita loka fervojo kaj nur en 1947 denove estis plena operacio. La konstruado de la tunelo sub la suda Viena Zono kaj la alikonstruo de la returniĝa maŝo ĉe la operejo en 1969 iomete ŝanĝis la kondukon ene de Vieno.[1]

Konduko[redakti | redakti fonton]

Trama segmento en Vieno[redakti | redakti fonton]

Ĝi komenciĝas en la haltejo Wien Oper ĉe la Viena Ŝtata Operejo kaj la Viena Ringstrato. La returniĝa maŝo troviĝas ĉe la metrostacio Karlsplatz, kie haltas tri metrolinioj (U1, U2 kaj U4). Plu ĝi kondukas sur la trakoj de la tramlinioj 62 kaj 1 laŭ la strato Wiedner Hauptstraße kaj post kelkaj stacioj eniras en tunelon. Sub la Wiedner Hauptstraße troviĝas la subtera tramstacio Laurenzgasse, post kiu la tunelo kurbiĝas suden al la Viena Zono atingante ĝin ĉe la stacio Kliebergasse.

Pliaj subteraj stacioj estas Matzleinsdorfer Platz kun S-Bahn-konekto, kaj Eichenstraße. Elirinte el la tunelo, la trajnoj deiras de la tramlinio 62 por atingi la stacion Wolfganggasse apud la samnoma remizo. La lastaj tri stacioj en la trameca segmento, Dörfelstraße, Philadelphiabrücke kaj Schedifkaplatz, el kiuj la unuaj du estas denove dividataj kun la tramlinio 62, troviĝas ĉe diversaj eniroj de la fervoja stacio Wien Meidling, kie haltas ne nur la S-Bahn kaj la metrolinio U6, sed ankaŭ longdistancaj trajnoj.

Interurba segmento[redakti | redakti fonton]

La interurba segmento inter la stacioj Inzersdorf Personenbahnhof kaj Neu Erlaa

Poste komenciĝas la plenfervoja segmento, tie ĉi paralela al la Pottendorfa linio kun konekta trako al ĝi, kaj en la unuaj metroj ankaŭ al la metrolinio U6, al kiu same ekzistas konekta trako. Sur la segmento paralela al la Pottendorfa linio estas du haltejoj, Schöpfwerk kaj Gutheil-Schoder-Gasse, kaj poste sekvas la stacioj Inzersdorf Personenbahnhof (kun apuda remizo) kaj Neu Erlaa, antaŭ ol la fervojo komencas paraleli la straton Triester Straße (B17) kaj eliras Vienon.

Frajta trajno en Guntramsdorf

Jam en Malsupra Aŭstrujo, sed ankoraŭ en la tarifa zono de Vieno, troviĝas la stacioj Schönbrunner Allee kaj Vösendorf-Siebenhirten. Post ili troviĝas la stacio Vösendorf-Shopping City Süd ĉe la Shopping City Süd, la plej granda vendejaro en Aŭstrujo. Nun la Badena fervojo plu sekvas la B17, en Guntramsdorf tamen kurbiĝante al la vilaĝocentro por post tiu vilaĝo reparaleli al la B17. Sur sia vojo tra Guntramsdorf ĝi tramece trairas la strateton Feldgasse, sed malgraŭ tio leĝe estas plena fervojo - do sur tiu segmento ankaŭ trafikas frajtaj trajnoj.

En Traiskirchen la Loka Fervojo de Vieno al Baden komencas ne plu sekvi la B17 (sed iras pli okcidenten por atingi Baden). En tiu urbo estas ankaŭ konekto al la Aspanga fervojo kaj do al la resta fervoja reto.

Trama segmento en Baden[redakti | redakti fonton]

Ĉe la stacio Leesdorf, la dua en Baden, troviĝanta proksime de la tria WLB-remizo, ĝi denove ektrafikas kiel tramo (tamen tie plejparte unutraka). Sekvas ankoraŭ nur la stacioj Baden Viadukt kun eblo transiri al la Aŭstruja Suda Fervojo kaj la fina stacio Baden Josefsplatz.

Pasaĝera trafiko[redakti | redakti fonton]

Tipo "100" (maldekstre) apud tipo "400" (dekstre) en la suda fina stacio Baden Josefsplatz

Nuntempe (2012) funkcias sur la Badena Fervojo du tipoj de vagonoj: la tipo "100" kun ŝtupoj ĉe la eniro, kaj la pli moderna malaltplanka tipo "400". Ili estas interligeblaj unu al la alia kaj trajnoj ofte konsistas el unu vagono de ĉiu tipo.

En 2012 dum la plejparto de la tago la intertempo de pasaĝeraj trajnoj estas 15 minutoj, kun aldonaj trajnoj inter Vieno kaj Wiener Neudorf dum horoj kun plej multa trafiko, tiel ke tie estiĝas intertempo de 7,5 minutoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 (1973) Hundert Jahre Badner Bahn. Vieno: Verlag Josef Otto Slezak. ISBN 3900134197.
  2. Fahrplan Badner Bahn. Arkivita el la originalo je 2012-10-27. Alirita 2012-10-26.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]