Rudolfo de Habsburgo-Loreno (kardinalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolfo de Habsburgo-Loreno
Ĉefepiskopo de Olomouc
Portreto
Portreto
Regado 18191831
Antaŭulo Maria Thaddäus von Trautmannsdorff
Sekvanto Ferdinand Maria Chotek
Ceteraj titoloj kardinalo, arkiduko
Persona informo
Rudolf Johannes von Habsburg-Lothringen
Naskonomo Rudolf Johannes Joseph Rainier kardinalo von Habsburg-Lothringen
Naskiĝo la 8-an de januaro 1788
en Pizo,  Italio
Morto 23-a de julio 1831
en Baden bei Wien, Malsupra Aŭstrio,  Sankta Romia Imperio
Tombo Saint Wenceslas Cathedral vd
Religio Romkatolikismo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Konsekrado 1819
Familio
Dinastio Habsburgo-Loreno
Patro Leopoldo la 2-a vd
Patrino María Luisa de Borbón vd
Gefratoj Princess Maria Clementina, Duchess of Calabria • Maria Terezo Jozefino de Aŭstrio • Archduchess Maria Anna of Austria • Louis of Austria • Francisko la 1-a • Ferdinando la 3-a, Granda Duko de Toskanio • Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno • Archduke Rainer Joseph of Austria • Archduke Anton Victor of Austria • Aleksandro Leopoldo de Habsburgo-LorenoKarlo de Aŭstrio-TeŝinoJohano de Aŭstrio • Archduchess Maria Amalia of Austria (1780-1798) vd
Profesio
Okupo komponisto • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memoriga tabulo, malantaŭ kiu estas metita la koro de Rudolfo Johano.

Rudolfo de Habsburgo-Loreno, plennome Rudolf Johannes Joseph Rainier kardinalo von Habsburg-Lothringen (8-an de januaro 1788 Pizo[1], Italio23-a de julio 1831 Baden bei Wien, Malsupra Aŭstrio) estis aŭstra arkiduko kaj en la jaroj 1819 ĝis 1831 ĉefepiskopo de Olomouc.

Li naskiĝis kiel malplej aĝa filo de imperiestro Leopoldo la 2-a kaj lia edzino Maria Ludovika de Hispanio (María Luisa de Borbón). En la jaro 1819 li estis nomita ĉefepiskopo de Olomouc kaj poste kardinalo.

Li ŝatis muzikon, subtenis muzikistojn kaj eĉ mem komponis. Ludwig van Beethoven instruis lin kaj dediĉis al li plurajn komponaĵojn.

Li estas sepultita en familia kripto de Habsburgoj en kapuĉena preĝejo en Vieno. Lia koro estas metita en kripto en Katedralo de sankta Venceslao en Olomouc.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La maison ducale de Lorraine Georges Poull 1991 paĝo 267