Bettina von Arnim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bettina von Arnim
Bettina von Arnim.jpg
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1785 (1785-04-04)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 20-an de januaro 1859 (1859-01-20) (73-jara)
en Berlino
Lingvoj germana lingvo [#]
Familio
Patro Peter Anton Brentano [#]
Patrino Maximiliane Brentano [#]
Gefratoj Ludovika Katharina Maria Bordes • Sophie Brentano • Gunda von Savigny • Clemens Brentano • Christian Brentano • Georg Brentano • Franz Brentano [#]
Edz(in)o Achim von Arnim [#]
Idoj Gisela von Arnim • Maximiliane von Oriola [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Bettina von ARNIM [betina fon anim], origine: Elisabeth Catharina Ludovica Magdalene BRENTANO (naskiĝis la 4-an de aprilo 1785 en Frankfurt am Main, mortis la 20-an de januaro 1859 en Berlino) estis germana verkistino.

Ŝi estis la fratino de Clemens Brentano kaj la edzino de Achim von Arnim. Kiel tiutempe multaj tre talentaj virinoj ŝi daŭre staris en la ombro de sia edzo. Nur post ties morto en la jaro 1831 ŝi, kiu ankaŭ estis patrino de sep idoj, regule verkis kaj publikigis, ofte verkojn kun politika/socikritika enhavo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bettina pasigis la junulecon parte en monakinejo, parte ĉe parencoj en Offenbach kaj Marburg, parte en Frankfurto. Jam kiel junulino ŝi estis iom stranga kaj havis malsanan emon je naturo kune kun la monakino von Günderode. Poste ŝi amikiĝis kun la patrino de Goeto kaj ekamis Goeton mem, kiun li unue renkontis en 1807. Antaŭe ŝi jam estis havinta leterinterŝanĝon kun li. La inklinon la poeto toleris sed ne respondis.

Post la edziniĝo (1811) ŝi vivis - post rompiĝo kompleta kun Goeto - parte en Berlino parte en Wiepersdorf, bieno de sia edzo apud Jüterbog. Nur post ties morto li ekverkistinis. En tiu ĉi rolo ŝi havis intereson grandan je la socialpolitikaĵoj tiutempaj. En Berlino ŝi arde dediĉis sin al la zorgado pri malriĉuloj kaj malsanuloj. Ankaŭ la revolucian jaron 1848 ŝi partoprenis vigle. Tiu ĉi engaĝiĝo malhelpis ŝin ĉe diversaj klasoj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj verkoj estas geniaj improvizaĵoj, verkitaj en flora kaj elanoza stilo kiu ofte estas malhela kaj malklare balbutanta. Tio ekz. troviĝas ĉe la konata libro »Goethes Briefwechsel mit einem Kinde« (Berlin 1835), kiu enhavas ja veron sed ankaŭ multe da elpensitaj ornamoj. Ankaŭ la libro »Die Günderode« (Grünberg 1840) estas tia miksaĵo inter memoroj kaj fantazio. Poste aperis »Dies Buch gehört dem König« (Berlin 1843), kie provatas solvo de socialaj mizeroj. »Klemens Brentanos Frühlingskranz« (Charlottenburg 1844) estas dediĉita je la memoro de ŝia frato; menciindas krome »Ilius Pamphilius und die Ambrosia« (Berlin 1848), nova literinterŝanĝprodukto nomita »Briefwechsel« (kun amrilatrakontado pri la juna poeto Phil. Nathusius) kaj la obskura verko  »Gespräche mit Dämonen. Des Königsbuchs zweiter Teil« (1852).

Plano kiu okupis ŝin ĝis la lastaj tagoj de ŝia vivo estas la starigo de granda Goeto-monumento por kiu ŝi mem estis farinta la dezajnon. Sed nur parto (Goethe und Psyche) realigitis de Steinhäuser. Ŝia plej juna filino Gisela von Arnim, edzino de la arthistoriisto kaj poeto Herman Grimm ankaŭ verkistinis. Ŝiaj dramoj »Dramatische Werke« aperis en kvar volumoj en Bonn kaj Berlino inter 1857–75.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 1. Leipzig 1905, S. 798-799, kio legeblas tie ĉi interrete.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Briefwechsel mit einem Kinde (1835, korespondaĵoj kun Goethe)
  • Die Günderode (1840)
  • Dies Buch gehört dem König (1843)
  • Clemens Brentanos Frühlingskranz (1844)
  • An die aufgelöste Preussische Nationalversammlung (1849)