Herman Grimm
Herman Grimm | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Herman Friedrich Grimm | |||||
Naskiĝo | 6-an de januaro 1828 en Kaselo | ||||
Morto | 16-an de junio 1901 (73-jaraĝa) en Berlino | ||||
Tombo | Alter St.-Matthäus-Kirchhof Berlin (en) vd | ||||
Religio | budhismo vd | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Wilhelm Grimm vd | ||||
Gefratoj | Auguste Grimm (en) vd | ||||
Edz(in)o | Gisela von Arnim (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | arthistoriisto eseisto universitata instruisto verkisto literaturhistoriisto vd | ||||
Aktiva en | Berlino vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Herman GRIMM (naskiĝinta la 6-an de januaro 1828 en Kaselo, mortinta la 16-an de junio 1901 en Berlino) estis germana verkisto, arthistoriisto kaj filologo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de la antikvecfakulo Wilhelm Karl Grimm li studis en Berlino kaj Bonn jursciencon, sed baldaŭ pli okupigis sin pri filologio kaj historio. Li setlis en Berlino, kie li nomumitis en 1872 profesoro pri arthistorio ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino en 1884 Sekreta konsilisto registara.
Kiel verkisto li unue aperis per la dramo »Armin« (Leipzig 1851). Krome li aperigis la poeziaĵon »Traum und Erwachen« (Berin 1854), la tragedion »Demetrius« (Leipzig 1854), »Novellen« (Berlin 1856) kaj la romanon »Unüberwindliche Mächte« (1867). En la verko »Essays« (Hannover 1859), en »Neu Essays« (1865), »Zehn ausgewählte Essays zur Einführung in das Studium der modernen Kunst« (1871), »Fünfzehn Essays«, kaj en »Fragmente« (Berlin 1900) li liveris serion da elstaraj kaj spritozaj observoj pri personoj kaj temoj literaturaj kaj artoj. Jen lia ĉefverko »Leben Michelangelos« (Hannover 1860–63), kiu ne nur estas arthistoria monografio impona sed samtempe bildo intersa pri la politikaj kaj socialaj cirkonstancoj sub kiuj la verkisto vivis.
Ekde 1865 li eldonis la de li sole redaktitan gazeton »Über Künstler und Kunstwerke« kiu tamen ne postvivis la trian volumon de 1867. Kontraŭ kritiko, kiu venis post la eldono de la Vasari-verko »Leben Raphaels« (Berlin 1872) li skribis »Zur Abwehr gegen Herrn Professor A. Springers Raphael-Studien« (1373). El prelegoj de ĉe la berlina universitato naskiĝis la verko »Goethe« (Berlin 1877). Siajn interesajn prihomerajn studojn li unuigis en la libro »Homer« (Berlin 1890–95). Multon instigan li ofertis per la verko »Beiträge zur deutschen Kulturgeschichte« (1897).
Graveco
[redakti | redakti fonton]La plej interesaj faktoroj ĉe Grimm estis ties bunta intereso-gamo, ties juĝado saĝa kaj ties tre individua kaj kolora stilo. Kiel verkisto li estis nur duavica - mankas simple poeta forto, kvankam laŭdindas nobla karaktero montrata ekz. ĉe »Unüberwindliche Mächte«. Lia edzino estis Gisela von Arnim, filino de Bettina von Arnim.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, S. 342-343, kio legeblas tie ĉi interrete.