Carl Czerny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Carl Czerny, litografio de Joseph Kriehuber, 1833

Carl CZERNY (n. 21-an de februaro 1791 en Vieno; m. 15-an de julio 1857 samloke) estis aŭstra komponisto, pianisto kaj fama pianopedagogo.

Czerny ricevis instruon komence de sia patro, renoma pianovirtuozo, kaj jam en la aĝo de dek jaroj estis brila pianisto, pro kio li fariĝis lernanto de Ludwig van Beethoven. Li plustudis ĉe Muzio Clementi kaj Johann Nepomuk Hummel samkiel Antonio Salieri, tamen nur relative malofte prezentis koncertojn.

Czerny estis instruisto de Franz Liszt kaj Sigismund Thalberg. Li verkis pli ol 1000 komponaĵojn; kelkaj el liaj studaĵokolektoj, ekz. „Schule der Geläufigkeit" kaj „Schule der Fingerfertigkeit", ĝis nuntempe estas uzataj en la instruo. Li estis unu el la unuaj komponistoj, kiuj elektis la nomon Etüde kiel titolo. Grava estis ankaŭ lia ampleksa instrulibro Op. 500 („Kompleta teoria-praktika piano-instrulibro, ekde la komenco progresanta ĝis plej alta grado"), aperinta ĉ. 1838. Czerny apartenis al la plej gravaj membroj de la viena muzikistaro siatempa. Liszt poste dediĉis al li siajn 12 Études d’exécution transcendante.

Krom la studaĵokolektoj de Czerny liaj restaj verkoj, inter ili multaj simfonioj kaj pianokonĉertoj, eklezia muziko kaj ĉambromuziko, por longa tempo eniris forgeson kaj nur fine de la 20-a jarcento spertis pli fortan atenton. Lia komponstilo sin apogas sur la viena klasikismo, sed foje aŭdigas influojn el la romantisma muziko. Czerny mortis kiel bonhavulo. Lia honortombo troviĝas sur la viena centra tombejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo

Notoj kaj sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

Aranĝoj[redakti | redakti fonton]