Antonio Salieri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antonio Salieri en aĝo de 65 jaroj

Antonio SALIERI, en Aŭstrio dum sia vivo ankaŭ Anton SALIERI, (* 18-an de aŭgusto 1750 en Legnago, Italio; † 7-an de majo 1825 en Vieno) estis itala-aŭstra komponisto de klasika muziko, orkestrodiriganto kaj muzika pedagogo.

Dum sia vivo Antonio Salieri estis aprezata komponisto, sed post la morto li dum multaj jardekoj konsideriĝis malpli talenta konkuranto de Wolfgang Amadeus Mozart, kiu ĵaluze enviis la sukcesegan kolegon Mozart. Pro tiu malfavora juĝo oni tre longe konsideris la muzikon de Salieri seninspira kaj ne pli atente studis ĝin. Tio ŝanĝiĝis nur komence de la 21-a jarcento: Ekzemple dum la jaro 2003 kolekto de arioj de Antonio Salieri, kantata de la itala mezosopranino Cecilia Bartoli, estis sukcesege vendata kaj en Germanio ricevis renoman premion pri klasika muziko. La sopranino Diana Damrau dum 2007 eldonis albumon sub la nomo Arie di bravura, en kiu krom iuj verkoj de Mozart kaj Vincenzo Righini ĉefe aŭdeblas arioj de Salieri – ankaŭ ĝi sukcese vendatas. Kaj ankaŭ sur la scenejoj de operejoj la operoj de Salieri spertas repopulariĝon, post kiam Friedrich Wanek kaj Josef Heinzelmann dum 1973 surscenigis la salieri-operon Prima la musica e poi le parole (unue la muziko kaj poste la vortoj) – post unuaj prezentoj en Dubrovnik sekvis centoj da surscenigoj tutmonde. Dum 1975 sekvis remalkovro de la opero Falstaff ossia Le tre burle en Verono (dum 1995 ankaŭ en la opera festivalo de Schwetzingen, Germanio), dum 1988 Tarare en la festivalo de Schwetzingen kaj en Karlsruhe (dum 1991 ankaŭ en Strasburgo), dum 1989 Axur, Re d'Ormus en Siena, 1990 Les Danaïdes en Ravenna, dum 1994 Catilina en Darmstadt, dum 1998 Cublai, gran Kan de' Tartari en la Mozart-festivalo Würzburg, dum 2004 Il Ricco d'un giorno en Legnago, la naskiĝurbo de la komponisto, kaj L'Europa riconosciuta en la Teatro alla Scala de Milano kaj en Vieno, dum 2005 La Grotta di Trofonio en Lausanne kaj Vieno, kaj dum 2006 La Cifra en Kolonjo (nur premieroj).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antonio Salieri estis filo de bonstata komercista familio. La frato Francesco instruis lin pri kantado kaj ludado de violono kaj klaviceno. Ludi orgenon li lernis ĉe la katedrala orgenisto de Legnago, Giuseppe Simoni. La gepatroj frue mortis, kaj sekve Antonio Salieri translokiĝis al Padovo, pli poste al Venecio, kie li pluinstruiĝis en la teorio de akompana baso kaj en kantado. Dum la jaro 1766 li ricevis inviton lerni komponadon de klasika muziko en Vieno. Li ekmuzikis en la ĉambraj koncertoj de la imperiestro Jozefo la 2-a, kaj tie konatiĝis kun la poeto Pietro Metastasio, kiu instruis lin pri arta deklamado de poemoj, kaj kun la sukcesa komponisto Christoph Willibald Gluck, kiu dum la tuta posta vivo restis amiko kaj subtenanto de Antonio Salieri. Por la resto de sia vivo Salieri restis en Vieno; dum oktobro 1774 li tie edziĝis, kaj inter la jaroj 1777 kaj 1790 naskiĝis ok infanoj.

Ekde la jaro 1774 Antonio Salieri estis oficiala imperiestra komponisto kaj orkestrodiriganto en la itallingva operejo de Vieno. Post kiam tiu operejo du jarojn pli poste fermiĝis, favore al germanlingva operejo subtenata de la imperiestro, Antonio Salieri uzis tiun momenton por plurjara vojaĝo al Italio: tie liaj operoj je granda sukceso konatiĝis en Milano (kie premieris lia opero L'Europa riconosciuta en la malfermo de la operejo Teatro alla Scala), Venecio (kie premieris la opero La Scuola de' gelosi), Romo kaj Napolo. Dum la jaro 1780 li revenis al Vieno, kaj dum la sekva jaro prezentis germanlingvan operon (Der Rauchfangkehrer), dum ĝenerale li plu preferis verki operojn en la itala kaj foje escepte franca lingvoj. Plia vojaĝo kondukis lin dum 1982 al Munkeno, kie je granda sukceso sursceniĝis lia opero Semiramis. Kiam dum la jaro 1783 remalfermiĝis la itallingva operejo de Vieno, Antonio Salieri reprenis sian postenon de orkestrodiriganto en tiu operejo. Lia laboro en Vieno nur interrompiĝis per du triumfe sukcesaj vojaĝoj al Parizo – dum 1784, kiam tie sursceniĝis la opero Les Danaïdes. Kaj dum 1786 kaj 1787, kiam prezentiĝis la opero Tarare. Post la reveno al Vieno kaj la eksterordinara sukceso de la sekva opero Axur, Re d'Ormus, Antonio Salieri dum 1788 nomumiĝis diriganto de la imperiestra kortuma orkestro, kaj tenis tiun postenon ĝis la jaro 1824. Pro la signifa laboro, kiun alportis tiu posteno, la produktado de operoj tre reduktiĝis. Tamen je granda sukceso premieris la operoj Palmira, Regina di Persia (1795) kaj Falstaff ossia Le tre burle (1799), kaj la lasta opero de Saliero dum la jaro 1804 estis la germanlingva verko Die Neger, kies sukceso estis limigita. Dum la postaj jaroj li, krom la dirigista laboro, komponis preskaŭ ekskluzive nur eklezian muzikon. Krom tiuj agadoj Antonio Salieri alprenis tutan faskon da pliaj postenoj: Inter la jaroj 1788 kaj 1795 li estis prezidanto, poste vicprezidanto, de la asocio Tonkünstler-Societät ("son-artista societo"), kies koncertojn li dirigis ĝis la jaro 1818. Ekde la jaro 1817 li estis ĉefgvidanto de la Viena Lernejo pri Kantado, kaj dum 1823 estis inter la fondantoj de la Konservatorio de la Societo de la Muzikamikoj ("Gesellschaft der Musikfreunde"). Resume li meritige engaĝiĝis por la flegado de klasika muziko en Vieno.

Ĝis la 70-a vivojaro Antonio Salieri estis preskaŭ seninterrompe tre sana, sed ekde la jaro 1821 kontinue perdis korpajn kaj intelektajn fortojn. Dum oktobro 1823 paraliziĝis ambaŭ kruroj, kaj malgraŭ longa hospitala traktado mortis la 7-an de majo 1825 en sia privata loĝejo.

Lia verkaro de komponitaj operoj, pliaj orkestraj verkoj kaj de eklezia muziko estis altnivela kaj daŭre havas muzikhistorian signifon. Ofte li kunlaboris kun aliaj sukcesaj komponistoj. Ekzemple li ludis klavicenon en la premiero de la opero Die Schöpfung ("Genezo") de Joseph Haydn, aŭ dum 1813 iniciatis la oratorion Das jüngste Gericht de Louis Spohr. Antonio Salieri estis instruisto inter alie de Ludwig van Beethoven, Carl Czerny, Johann Nepomuk Hummel, Franz Liszt, Giacomo Meyerbeer, Ignaz Moscheles, Franz Schubert, Simon Sechter, Franz Xaver Süßmayr, Joseph Weigl, Peter von Winter kaj ankaŭ Franz Xaver Wolfgang Mozart, la plej juna filo de Wolfgang Amadeus Mozart. Pluraj elstaraj operaj gekantistoj estis liaj disĉiploj.

Postmorta malrenomiĝo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Antonio Salieri dum la jaro 1825 densiĝis kaj disvastiĝis onidiroj pri profunda malamikeco de li kaj la genie sukcesega komponisto Wolfgang Amadeus Mozart. Dum la jaro 1831 Aleksandr Puŝkin verkis dramon Mozart i Saljeri pri tiu temo, kaj preskaŭ 70 jarojn poste, dum 1898, Nikolaj Rimskij-Korsakov verkis muzikon por la dramo, kiu disvastigis la akuzon, ke Salieri estus provinta per veneno mortigi Mozarton. Dum la 20-a jarcento teatraĵo de Peter Shaffer kaj ties filma adapto ("Amadeus") de Milos Forman plu kultivis la akuzon. Aldone al la akuzo pri murdo, Antonio Salieri aparte en la teatraĵo kaj filmo el la 20-a jarcento mise prezentiĝis kiel nur mezbona komponisto, intriganto kaj maljuna, cinika malkristano, kiu ĵaluze enviegis la sukceson de la juna sukcesulo Mozart, kvankam vere Salieri estis nur 6 jarojn pli aĝa ol Mozart kaj vivis 34 jarojn pli longe.

la "Teatro Salieri" en lia naskiĝurbo Legnago

Fakte tamen la verkaro de Antonio Salieri sendube pruvas lian elstaran muzikistan talenton, kaj citaĵoj de multaj samepokuloj atestas lian amikemon. Krome la profunda kristanisma kredo de Salieri ne estas pridubata de liaj biografoj kaj de aliaj seriozaj muzikhistoriistoj.

Disĉiploj de Antonio Salieri inter alie estis[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]