Sonato por piano n-ro 23 (Beethoven)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sonato por piano n-ro 23 en F-minoro de Ludwig van Beethoven, konata kiel Appassionata (pasia), estas konsiderata unu el tri grandaj sonatoj de sia meza periodo (la aliaj estas la Sonato "Waldstein" Op. 53 kaj la Sonato Les adieux Op. 81a). Ĝi estis komponita en Döbling, nome vilaĝo proksima al Vieno en 1804, dediĉita al la grafo Franz von Brunswick kaj publikita de la Bureau des Arts et d'Industrie.

Ĝi daŭras proksimume 23 minutojn.

Movimentoj[redakti | redakti fonton]

La Appassionata konsistas el tri movimentoj:

  • Allegro Assai.
  • Andante con moto-attacca.
  • Allegro, ma non troppo-presto.