Napoleono Bonaparte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Napoleono la 1-a)
Saltu al: navigado, serĉo
Napoléon Bonaparte
Napoléon
Napoléon Bonaparte
Persona informo
Nomo Napoléon Bonaparte
Dato de naskiĝo 15-a de aŭgusto 1769 [#]
Loko de naskiĝo Ajaccio [#]
Dato de morto 5-a de majo 1821 [#]
Loko de morto Longwood House [#]
Okupo reganto
Aĝo je morto 51
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Napoleono Bonaparte, france Napoléon Bonaparte, (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1769 en Ajaccio, Korsiko, mortis la 5-an de majo 1821 en la brita kolonio Sankta Heleno) regis Francion de la fino de 1799, sub titolo unue de "Unua Konsulo", kaj poste Imperiestro de la Francoj de 1804 ĝis 1815 sub nomo Napoleono la 1-a.

Li konkeris aŭ tenis sub sia hegemonio la plej grandan parton de Eŭropo. Li iniciatis la dinastion Bonaparte. En la itala li nomiĝis Napoleone Buonaparte, en la korsika NabolioneNabulione.

Li estis filo de nobeloj. Li estis edukita en Francio ekde kiam li estis 9-jaraĝa. Napoleone (pliposte nomiĝos Napoléon Bonaparte) eklernis francan kiam li estis 10-jaraĝa. Li ĉiam parolis kun itala akcento. Li studis la militarton por iĝi artileria oficiro en militista lernejo de Brienne. Kiam la ŝipo de la ekspedicio de Jean-François de La Pérouse pretiĝis iri surmaren en sia esplora vojaĝo, li kandidatiĝis por partopreni, sed estis rifuzita. Se li estus akceptita, la historio estus malsama, ĉar neniu revenis viva de tiu vojaĝo...

Napoléon estis oficiro en franca armeo en la komenco de la Franca Revolucio. Napoléon unuafoje famiĝis, kiam li venkis la anglojn en Toulon. Lia dua ŝanco estis la eventoj konitaj laŭ la monato en la franca respublika kalendaro kiel Vendemiero, kiam li savis la direktoraron kanonpafante kontraŭ la reĝismanoj sur la ŝtuparo de kirko Saint-Roch. Tiel li iĝis favorita de la tiamaj mastroj de la respubliko, kaj estris la francan revolucian armeon por militiro al Italio. Liaj ĉefaj venkoj tiam estis Marengo, kaj Batalo de Lodi, kie Napoléon venkis Aŭstrion. Dum tiuj bataloj, Napoléon komandis artilerion kaj ricevis la kromnomon La Malgranda Kaporalo.

En 1798, Napoléon iris ataki Egiption, cele dehaki Brition de Hindio. Multaj sciencistoj, artistoj, historiistoj, ktp. akompanis lin, kaj komencis studi detale la civilizon de Antikva Egiptio. Dum tiu militiro estis malkovrita la estonte gravega Rozeta ŝtono.

En 1814, Napoléon malvenkis en Batalo de Leipzig, kaj la aliancitaj eŭropaj reĝaj potencoj kaptis Parizon. Napoléon abdikis kaj estis ekzilita en insulo Elba. Tamen, post pluraj monatoj, Napoléon eskapis, atingis la francan marbordon en Fréjus; li unue ŝajnis sen forto kaj aventurema, sed ju pli li antaŭeniris al Parizo des pli la armeoj lanĉitaj kontraŭ li aniĝis al li kaj la gazetoj, kiuj unue anoncis lian faron per "La sanga monstro eliris el sia karcero" iom post iom ŝanĝis siajn titolojn, kaj fine anoncis: "La imperiestro estos morgaŭ en Parizo"! Tamen la eŭropaj potencoj, tiam kongresantaj en Vieno, tute ne intencis lasi lin repreni la povon en Francio, kaj milito ree ekis. Tiam baldaŭ vidiĝis, ke kontraŭ ĉiuj la aliancitaj potencoj li ne havis ŝancon, kaj post 100 tagoj da nova regado li devis rezigni post la Batalo de Waterloo, kie li fine malvenkis kontraŭ la Duko de Wellington kaj prusa armeo. Li estis ekzilita tiam al pli aparta insulo en Atlantiko, nome Sankta Heleno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo de Napoleono[redakti | redakti fonton]

La blazono de la familio Bonaparte (antaŭ Napoleono la 1-a).
Portreto de Charles Bonaparte, la patro de Napoleono.

Napoleono Bonaparte naskiĝis en Ajaccio la 15-an de aŭgusto 1769, unu jaron post la traktato de Versailles per kiu la Ĝenova Respubliko transdonis la insulon Korsiko al Francujo. Lia baptonomo estis Napoleone di Buonaparte (akto de la 21-a de julio 1771, sed sian edzeckontrakton kun Joséphine de Beauharnais li subskribis Napoleone Buonaparte.

El nobela familio, itala-korsika, kiu jam vivis sur la insulo ekde la 16-a jarcento[1] li estis la kvara infano (dua supervivanta) de Carlo Maria Buonaparte, advokato ĉe la supera konsilio de insulo kaj de Maria Letizia Ramolino. Lian antaŭnomon, Napoleone (aŭ Nabulione laŭ la korsika skribmaniero [2]), li ricevis memore al onklo mortinta en Corte en 1767[3].

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Lia patrino poste priskribos lin kiel kuraĝega. Tion konfirmis ĉe Sankta Heleno Napoleono al Emmanuel de Las Cases. Januaro de 1779, kiam li estis naŭjaraĝa, Napoleono Bonaparte eliris el Korsiko, kaj abandonis sian lernejon de Jezuitoj[4], por eniri en lernejo de Autun. La abato Chardon, unu de liaj instruistoj, priskribis lin kiel knabo pensema, kiu ne amuziĝis interhome kaj kutime promenis sola. Ĉar tiam li scipovis paroli nur la korsikan, li lernis en tri monatoj la francan, kaj tiele li povis kaj paroladi kaj verketi eseetojn kaj versiojn, laŭ la abato Chardon[5].

Fine de majo, li estis akceptita ĉe la militista lernejo de Brienne-le-Château, estrita de la Ordeno de la Minimuloj, kie li ekvestiĝis uniformon. Li estis elstara en matematiko, sed nur mezbona en literaturo, latino kaj germana[4]. Ne aprezata de siaj kamaradoj, li alproksimiĝis vere nur al unu, nome Louis Antoine Fauvelet de Bourrienne[4].

La legendo napoleona rakontos epizodon de sia militista edukado dum kiu, en 1783[4], li estus estro de siaj kamaradoj por batalo de neĝobuloj. Tio estos poste rakontita de libroj pri Napoleono.

Militista edukado[redakti | redakti fonton]

En 1777, Charles Bonaparte, reprezentanto de la nobelaro, estis ano de la deputitaro, kiun sendis Korsiko al Versailles ĉe la reĝon Ludoviko la 16-a. Tiuokaze la guberniestro de la insulo havigis de la ministro pri milito, stipendion por ke la dua filo de Charles povu viziti militistan lernejon (lia pli aĝa frato Joseph estis destinita al eklezia kariero).[6]

La 1-an de januaro 1779, Napoleono kaj lia frato Joseph eniris provizore la lernejon de Autun. Napoleono restos tie dum tri monatoj, dum lia patro kunigis la necesajn rajtigilojn por ricevi la reĝan stipendion.[7] Kontrolis kaj akceptis la dosieron Antoine-Marie d'Hozier de Serigny [8]. Napoleono estis do akceptita en la militista lernejo de Tiron, sed pro aliaj foriroj, li fine anis la reĝan militistan lernejon de Brienne-le-Château (Aube)[8].

Napoleono eniris la sepan klason de la lernejo la 15-an de majo 1779.[9] Ĝi estis unu el la dek du lernejoj en Francujo, kiu akceptis la filojn de la malalta nobelaro. Napoleono restis tie dum kvin jaroj. Li estis taksita bona lernejano, ĉefe pri matematiko, tamen liaj samklasanoj ne tro aprezis lin, ĉefe pro lia admiro de Pascal Paoli[10].

Li jam montris emon pri la arto estri, organizis militludojn, kiujn li gvidis. Neĝbula batalo, kiujn li estrus vintre iĝis parto de lia legendo.[11].

Lia frato Joseph, post forlaso de la projekto iĝi ekleziulo, studis juron; Lucien eniris la seminarion de Aix-en-Provence kaj liaj fratinoj estis edukitaj de Sinjorino Campan.

La 17-an de oktobro 1784 Napoleono forlasis la lernejon kaj kvin tagojn poste aniĝis en Parizo al la compagnie des cadets gentilshommes (kompanio de la nobelaj kadetoj) [12].

La 24-an de februaro 1785, lia patro mortis pro stomaka kancero; lia frato Joseph iĝis la familiestro, kvankam Napoleono taksis lin tro malforteca por estri la familion.[13] Septembre, li trapasis la lernejfinan ekzamenon. Li iĝis dua leŭtenanto (42-a el 58 ĉe la artileria ekzameno) kaj iris al la de li elektita artileria regimento de la Fère, tiam en Valence.[14]

Li forlasis Parizon la 30-an de oktobro 1785. La 15-an de septembro 1786, sep jarojn kaj naŭ monatojn post sia foriro li denove estis sur Korsiko okaze de duonjara ferio. Dum la jaroj 1787 kaj 1788 li kombinis multajn ripozpermesojn, trejnadon pri artilerio kaj legadon. Ankaŭ en 1789 li ricevis ripozpermesojn.

Unuaj militagadoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Francaj revoluciaj militoj.

Komence de la franca revolucio en 1789, la leŭtenanto Bonaparte estis 19-jaraĝa. Li militservis ĉe la regimento de La Fère jam de la 15-a de junio 1788. La marŝalo Jean-Pierre du Teil respondecigis lin pri subpremo de loka ribelo la 19-an de julio 1789.

En 1791, la leŭtenanto Bonaparte respondis al malfermo de la rusa armeo por la francaj enmigrintoj ordonita de la carino Katerina la 2-a. Lia propono estis malakceptita ĉar la carino, kiu malfidis je respublikanoj, estis same malema el la vantema karaktero de la leŭtenanto kiu postulas integron en ŝia armeo kun alta rango[15].

En Parizo la juna oficiro spektis la invadon de la palaco de la Tuileries fare de la popolo la 20-an de junio 1792 kaj montrintus sian malestimon pri la malforto de Ludoviko la 16-a. Tiu ĉi subskribis kelkajn tagojn poste lian diplomon de kapitano, unu el la lastaj publikaj agadoj de la reĝo.

Ekzekuto de Ludoviko la 16-a (gravuro el la jaro 1793); tiu afero akrigis la dividon inter anoj el la Bonaparte kaj la paolistoj.

Napoleono revenis ofte al Korsiko, kie klanbataloj ankaŭ oftis, la familio Pascal Paoli subtenis la monarkion anglecstilan, dum la familio Bonaparte apogis la revolucion. Napoleono estis elektita leŭtenant-kolonelo de la Nacia Gvardio en marto de 1792, danke al 522 voĉdonoj el 492 enskribitoj[16]. Kiel dua komandanto de la bataliono Quenza-Bonaparte li faris siajn unuajn militagadojn en februaro de 1793, partoprenante estre de la artilerio ĉe la ekspedicio de La Maddalena. Spite la kompetentecon kaj la determinadon de Napoleono, la operaco estrita de Colonna Cesari, proksimulo de la Paolioj, estis malvenko. Tiu evento kaj la ekzekuto de la reĝo Ludoviko la 16-a en januaro de 1793 akrigis la dividon rilate al la paolistoj, kio okazigis ribelon de la sendependistoj.

La malkonsento inter Paoli kaj Bonaparte akriĝis eĉ plie sekve de letero de Lucien Bonaparte al la Konvencio por denonci Paoli. La familio de Napoleono, kies domo estis rabita kaj incendiita[4], devis rifuĝiĝi en alia loko, nome malgranda farmo Milleli, kaj poste, nome la 10an de junio 1793, lasi rapide la insulon por iri al la kontinenta Francio.

Elŝipiĝintaj ĉe Toulon, la familio Bonaparte instaliĝis en la regiono de Marsejlo. Napoleono Bonaparte aliĝis al la armeo taskita por finigi la federalismajn insurekciojn de la Sudo (Midi). Li aktivulis por liverado al la artileriio de materialo dum la somero de 1793. Tiam li redaktis Le Souper de Beaucaire, politika broŝuro pro-jakobena kaj kontraŭ-federalisma.

Fine de aŭgusto de 1793, kiam Marsejlo estis rekaptita de la respublikanaj jakobenoj kaj la familio Bonaparte instaliĝis tie, Toulon, enmane de la federalistoj kaj la monarkistoj, estis kaptita de trupoj kaj britaj kaj hispanaj.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sieĝo de Toulon (1793).
Bonaparte dum la Sieĝo de Toulon.

Bonaparte estis artileria kapitano kiam prezentiĝis antaŭ la generalo Carteaux taskita por estri la sieĝon de la urbo. Tiu ne atentis lin kaj ne sekvis liajn konsilojn[4]. Bonaparte akiris, laŭ mendo de la komisaroj Augustin Robespierre kaj lia samlandano Salicetti, la komandadon de la artilerio, kun rango de batalionestro. Bonaparte kontraŭis ankaŭ Louis Fréron, kiu, pro sia malbonkvalita administrado de la militaj aferoj, kontribuis al plialtigo de lia kariero. Li renkontis dum tiu sieĝo junajn oficirojn kiaj MarmontVictor kaj la tiam serĝento Junot[4] kiuj akompanos lin en lia kariero. La 23an de novembro li kaptis kun siaj soldatoj la anglan generalon Charles O'Hara[4]. Post malvenko de atako kontraŭ Toulon, Napoleono prezentis planon de atako al la generalo Dugommier, kiu prenis la estradon de la sieĝo. La aplikado de tiu plano permesis la rekapton de la urbo el la trupoj monarkismaj kaj britaj la 18an de decembro, post la kapto de la Petit Gibraltar (Ĝibraltareto)[4]. Liaj ordonoj kontribuis devigi la britan ŝiparon abandoni la golfeton de Toulon, tiele senigante la insurekciintojn de grava helpo. Li iĝis brigada generalo la 22an de decembro, post esti malakceptinta al la komisaro Augustin Robespierre la estradon de la armeo de Parizo[4].

Post tiu venko, li aliĝis al la armeo de Italio, koncentrita ĉe la regiono de Nico.

Lia amikeco kun la Jakobenoj okazigas lian areston post la falo de Robespierre la 9an Thermidor de la jaro II (27an de julio 1794), ĉe Antibes, precize ĉe la Fort Carré (Kvadrata Fortikaĵo)[4].

La 13an de Vendemiero, edziniĝo kaj armeo de Italio[redakti | redakti fonton]

A three-quarter-length depiction of Bonaparte, with black tunic and leather gloves, holding a standard and sword, turning backwards to look at his troops
Bonaparte au pont d'Arcole, pentraĵo de Antoine-Jean Gros, (ĉ. 1801), Muzeo Luvro, Parizo

Post liberigo, François Aubry, membro de la militista komitato, proponis al li estradon en la Vendée sed li malakceptis[4]. Aubry lasis lin sentaske kaj sensalajre. Sekve li vagadis tra Parizo sen fakta estreco; senmona, li iris vespermanĝi ofte ĉe Bourrienne aŭ ĉe Sinjorino Panoria Comnène, edzino de Permon, konatulino el Korsiko, kun Junot, ambaŭ intimaj ekde la sieĝo de Toulon[4]. La 13an de Vendemiero de la jaro IV, Barras taskis lin subpremadi la monarkisman insurekcion kontraŭ la Nacia Konvencio[4]. Tiam, Bonaparte havis kiel subulon junan oficiron, nome Joaĥimo Murat, lia estonta bofrato. Tiu lasta ludis gravan rolon, liverante akurate la bezonitajn kanonojn ekde Sablons al la Tuileries. La kanonado de Sankta Roĥo — kie la kugloj estis anstataŭitaj de la mitrajlo, nome pli efika — disigis la monarkismajn fortojn, kaj faris nombrajn viktimojn.

Post kelkaj tagoj, Bonaparte estis altigita al rango de divizia generalo, kaj poste al tiu de komandanto de la Interna Armeo, sukcedante al Barras kiu iĝis unu de la kvin membroj de la Direktoraro. Li instaliĝis en Parizo, ĉe la hejmo de la 271 divizio, ĉe la strato Capucines[4]

Oficiro de artilerio pro formado, li plinovigis tiuepoke la uzadon de la artilerio (kanonoj de Gribeauval) kiel movebla forto helpa al la atakoj fare de infanterio.

Napoleono dum la Batalo de Rivoli, pentraĵo de Philippoteaux

Li edziĝis la 9an de marto 1796[4] kun Joséphine de Beauharnais, amikino kaj iama amatino de Barras. Tiu edziĝo permesis al li atingi, la 2an de marto 1796, sian rangaltiĝon al ĉefgeneralo de la malgranda Armeo de Italio, taskita dekomence nur por malfermi simplan fintan fronton[4]. Li motivis siajn soldatojn kaj faris, sur la tereno kiun li rekonis en 1793-94, kampanjon kiu poste utilis en militlernejoj. Li venkis separe super kvar generaloj kaj piemontanoj kaj aŭstrianoj (el kiuj Colli, Von Beaulieu kaj Argenteau en Millesimo, Montenotte), post konkeri la Masivon l'Authion kun Masséna, kie la generaloj Brunet kaj Sérurier estis malsukcesaj, ĉe Turini-Camp d'argent, kaj subskribis la batalpaŭzon de Cherasco kun la unua reĝlando. En dua fazo, li venkis super nova armeo aŭstria sendita por helpi kaj estrita de Sebottendorf en Lodi kaj de Beaulieu en Borghetto, kio sekurigis al li la konkeron de Milano.

En tria fazo organizita ĉe la sieĝo de Mantovo, li venkis super du novaj aŭstriaj armeoj estritaj de Quasdanovich kaj Wurmser en sep bataloj, kiaj Castiglione kaj Roveredo. Finfine, la plifortigaĵoj senditaj de Alvinczy estis same venkitaj ĉe Arcole kaj ĉe Rivoli. Samtempe li organizis en Italio fratajn respublikojn laŭ la modelo de la Franca Respubliko, kaj iris kontraŭ Aŭstrio; subskribis la pactraktatojn de Leoben. Dum malpli ol unu jaro, li venkis super kvin aŭstriaj armeoj, foje unu kontraŭ du, kaj decidis per li mem la futuron de la milito, dum la francaj armeoj en Germanio (Rejno) estis venkitaj de la aŭstroj kiuj devis malfortigi siajn trupojn tie por sendi plifortaĵojn en Italion. La strato de Parizo kiu nomiĝis Chantereine iĝis ĝis nun Rue de la Victoire (strato de la venko).

Kampanjo de Egiptio[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Antoine-Jean Gros (1804), Bonaparte vizitanta la pestomalsanulojn de Jaffa
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Franca militiro al Egiptio.

Reveninte de Italio, en decembro de 1797, Bonaparte estis ricevita kiel heroo de la Direktoraro kiu organizis oficialan ceremonion por celebri la pacon de Campo-Formio. Lia populareco ĉe la francoj pliiĝis kaj la 25an de decembro de 1797, li estis elektita membro de la Institut de France en la fako de mekanikaj artoj de la klaso de fizikaj kaj matematikaj sciencoj. En feburaro de 1798, la Direktoraro studas kun Bonaparte la projekton de invado al Anglio. Napoleono inspektis la francajn marbordojn de Bulonjo, Calais kaj Dunkerque, cele al la realigo de la projekto. La 23an de februaro de 1798, la registaro abandonis la projekton de invado de Anglio laŭ la konsiloj de Bonaparte, kiu, li mem influita de Talleyrand, konvinkis tiam la Direktoraron porti la militon al Egiptio, kie li povus tranĉi la vojon al Hindio el Granda Britio. La 24an de februaro de 1798, la informo estis prezentita al Barras. La 5an de marto, maltrankvila pro populareco de Bonaparte, la Direktoraro taskis lin por ekspedicio en Egiption, cele al forigo de li. Krome, la balotasembleo de Landes elektis lin por deputito, sed tiu elekto estis senvalidita per leĝo (11a de majo 1798), kun tiu de aliaj 105 aliaj deputitoj, ĉefe jakobenoj[17].

En aprilo de 1798 oni kreis la Armeon de Oriento, sub la ordonoj de Bonaparte. Scienculoj kiu formos la Instituton de Egiptio akompanis lin. Li estis krome akompanata de la generaloj Kléber, Desaix, Murat, Lannes, Davout kaj Caffarelli. Multaj el ili estis framasonoj (la generalo Kléber kiu fondis la loĝion «Isis» en Kajro, Dominique Vivant Denon, membro de la Ordono de Sofizianoj kaj de la loĝio «La Parfaite Réunion», Gaspard Monge membro de la militista loĝio «L'Union parfaite»), kaj tiele onidiro asertas, ke Bonaparte povos estis iniciatita en la framasonismo dum tiu kampanjo de Egiptio en la loĝio «Isis», kiel sugestas ĉefe la manuskripto Le miroir de la Vérité (la verspegulo) dediĉita al ĉiuj framasonoj[18], tamen la kritikojn kontraŭ la framasonoj kiujn li faris ekde sia ekzilo en Sankta Heleno ŝajne pruvas la malon[19].

Bonaparte antaŭ la Sfinkso (1867-68), Hearst Castle, San Simeon, Kalifornio.

La 19an de majo de 1798, Bonaparte eliris el Toulon kun la kerno de la franca ŝiparo kaj evitis la persekutadon fare de la brita ŝiparo de Nelson. La francoj konkeris Malton, la 10a-11a de junio 1798, por sekurigi la postan komunikadon inter Francio kaj Egiptio. La 19an de junio 1798, post lasi roton de 3,000 homoj surloke, la ŝiparo direktis sin al Aleksandrio kien ili alvenis la 1an de julio 1798. Post mallonga rezisto, la urbo estis konkerita la sekvantan tagon.

Bonaparte lasis tri mil homojn en Aleksandrio kaj direktis sin orienten, laŭlonge de la delto de la rivero Nilo ĝis la rivero kiun li suprenirirs al Kajro. La unua vera lukto de la kampanjo de Egiptio okazis ĉe Ĉebreis la 13an de julio de 1798 kiam la mamelukoj estis venkitaj, danke al la artilerio de la Armeo de Oriento. La 21an de julio, ĉe la batalo de la Piramidoj de Gizo, Bonaparte venkis denove super la armeo de la mamelukoj. La 24an de julio, Bonaparte kaj sia armeo eniris kiel venkintoj en Kajron. La 1a kaj 2a de aŭgusto la franca ŝiparo estis preskaŭ tute detruita ĉe Abukiro fare de la ŝiparo de la admiralo Nelson. Tiele la britoj posedis la Mediteraneon kaj Bonaparte estis prizonulo de sia konkero. Post tiu malvenko, la turkoj, je la 9a de septembro, deklaris la militon al Francio. Tiam Egiptio estis parto de la Otomana Imperio, kiel majoritato de Proksima Oriento.

Napoléon et ses généraux en Égypte. (Napoleono kaj liaj generaloj en Egiptio), Jean-Léon Gérôme.

Dum li decidis fari de Egiptio veran ŝtaton kapabla vivi en aŭtarkio, Bonaparte sendis la generalon Desaix persekuti Murad Bejon ĝis la Supra Egiptio, kompletigante tiele la submeton de la lando. Pelitaj de britoj kaj turkoj, la mamelukoj kiuj survivis influis super la loĝantaro de Kajro kiu ribeliĝis la 21an de oktobro kontrŭ la francoj. Tiu ribelo estis senpie subpremita de la francaj trupoj: Trankvilo revenis kaj Bonaparte restarigis la situacion dekretante fine ĝeneralan amnestion, post senkapigi multajn, kies kapoj estis montritaj al la terurita homamaso, kaj kanonadi la Grandan Moskeon Al-Azhar.

En februaro de 1799, Bonaparte eliris al Sirio por fronti la trupojn otomanajn kiujn la sultano estis senditaj por ataki la francojn en Egiptio. La 10an de februaro de 1799, Bonaparte eliris el Kajro kun sia armeo kaj venkis super la turkoj ĉe la bataloj de El-Ariĉ kaj Gaza. La 7an de marto de 1799, la urbo Jafo estis konkerita kaj rabita de la francoj. Napoleono ordonis la ekzekutadon de ĉirkaŭ dumil kvincent turkaj prizonuloj kiuj estis aŭ mortpafitaj aŭ buĉitaj pro manko de municio[20]. Per tiu masakro, li esperis impresi siajn kontraŭulojn. Tiam la pesto aperis inter la francoj. Napoleono favoris al eŭtanazio de la mortontaj soldatoj helpe de fortaj dozoj de opio (uzita por maldolorigi), sed lia kuracisto, la barono Desgenettes, ege kontraŭis.

Loko de la batalo de Monto Tabor, laŭ mapo de Pierre Jacotin, 1826.

La 19an de marto 1799, Bonaparte eksieĝis ĉe Akko. La 13an de aprilo de 1799, la kavalerianoj de Junot venkis super la otomanaj kavalerianoj ĉe la batalo de Nazareth kaj la 16an de aprilo de 1799, Bonaparte kaj Kléber detruis la turkan armeon sendita por helpi fare de la sultano por liberigi la sieĝon de Akko dum la batalo de Monto Tabor. Kvankam ili venkis ĉe tiu batalo, la ekspedicio en Sirio estos dekonigita de la pesto kaj haltigita ĉe Akko.

Reveninta al Akko, Bonaparte klopodis, malsukcese de la 24a de aprilo al la 10a de majo de 1799, konkeri la urbon. La 17an de majo de 1799, li decidis abandoni la sieĝon kaj revenis en Egiption. La 14an de junio 1799, li alvenis al Kajro kaj, ŝanĝante la situacion, venkis super la turkoj la 25an de julio de 1799 ĉe la surtera batalo de Abukiro.

La situacio de la Direktoraro ŝajnis al li favora por puĉo, kaj Bonaparte, kiu jam havis nur malfortan surteran armeon, ĉar li estis perdinta sian ŝiparon, abandonis la estradon de la Armeo de Oriento al Jean-Baptiste Kléber.

Reveno al Parizo, situacio de Francio[redakti | redakti fonton]

Li revenis diskrete en Francion la 23an de aŭgusto de 1799 surŝipe de la fregato La Muiron, abandonante la generalon Kléber kun armeo malgrandigita kaj malsana. Li elŝipiĝis ĉe Saint-Raphaël la 9an de oktobro de 1799 post eviti mirakle la britajn ŝipojn dum la 47 tagoj de veturado. Survoje al Parizo, li estis aklamita de la popolo. Jean-Baptiste Kléber montriĝis elstara administranto kaj la 20an de marto de 1800, sukcesis venki super la turkoj ĉe la batalo de Heliopolo. Tiu venko permesis al Francio konservi Egiption, sed Kléber estis murdita, la 14an de junio de 1800 en Kajro, la saman tagon kiam Napoleono klare venkis en la batalo de Marengo en Italio, danke al la heroa atako de Desaix, kiu mortiĝis dume, nome forpasante li mem ankaŭ la saman tagon kiel Kléber.

La sukcedanto de Kléber, nome la generalo Menou, kapitulacis la 31an de aŭgusto de 1801 antaŭ la fortoj turka-britaj post esti perdinta 13,500 homojn, ĉefe viktimoj de epidemioj dum la pacnegocado. La francaj soldatoj restintaj estis repatriigitaj sur britaj ŝipoj al Francio.

Reganto de Francio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo 18a de Brumero.
Napoleono ĉirkaŭita de membroj de la Konsilio de Kvin-Centoj dum la puĉo de la 18a de Brumero, pentrita de François Bouchot.

En Egiptio, Bonaparte restis informita pri la aferoj de Eŭropo. Li eksciis ke Francio estis suferinta en 1799 serion de malvenkoj en la Milito de la Dua Koalicio.[21] La 24an de Aŭgusto 1799, li profitis avantaĝon de la portempa eliro el Britaj ŝipoj el la Francaj marbordaj havenoj kaj enŝipiĝis al Francio, spite la fakton ke li ne estis ricevinta klarajn ordonojn por tio el Parizo.[22] La armeo estis lasita zorgite de Jean Baptiste Kléber.[23]

Nekonate al Bonaparte, la Direktoraro estis sendinta al li ordonoj retiriĝi por helpi eviti eblajn invadojn de Franca tero, sed la malbonaj linioj de komunikado malhelpis la liveron de tiuj mesaĝoj.[21] Kiam li atingis Parizon en Oktobro, la situacio de Francio estis estinta plibonigita pro serio de venkoj. La Respubliko, tamen, estis finance ruinigita kaj la neefika Direktoraro estis nepopulara ene de la Franca loĝantaro.[24] La Direktoraro studis la "dizerton" de Bonaparte sed ĝi estis tro malforta por puni lin.[21]

Spite la malsukcesojn en Egiptio, Napoleono revenis bonvenigita kiel heroo. Li faris aliancon kun la Direktoro Emmanuel Joseph Sieyès, sia frato Lucien, parolanto de la Konsilio de la Kvin Centoj Roger Ducos, Direktoro Joseph Fouché, kaj Talleyrand, kaj ili elpostenigis la Direktoraron per puĉo la 9an de Novembro 1799 ("la 18an de Brumero" laŭ la revolucia kalendaro), nuligante la Konsilion de la Kvin Centoj. Napoleono iĝis "unua konsulo" por dek jaroj, kun du konsuloj nomumitaj de li mem kiu havis nur konsultajn voĉojn. Lia povo estis konfirmita de la nova "Konstitucio de la Jaro VIII", origine plenita de Sieyès por doni al Napoleono minoran rolon, sed reverkita de Napoleono, kaj akceptita per rekta popola voĉdonado (3,000,000 favore, 1,567 opozicie). La konstitucio konservis la aspekton de respubliko sed reale establis diktatorecon.[25][26]

Konsularo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Milito de la Dua Koalicio kaj Konsularo (Francio).
Bonaparte, Unua Konsulo, de Ingres. Pozi kun mano en jako estis ofte uzita en portretoj de regantoj por indiki trankvilan kaj stabilan regopovon.

Napoleono stablis politikan sistemon kiu historiisto Martyn Lyons nomigis "diktatoreco per plebiscito".[27] Priokupita pro la demokrataj fortoj liberigitaj de la Revolucio, sed nevola ignori lin entute, Napoleono turniĝis al regulaj balotaj konsultoj kun la franca popolo en sia vojo al la imperia povo.[27] Li redaktis la Konstitucion de la Jaro VIII kaj sekuris sian propran elekton kiel Unua Konsulo, ekloĝante en la Tujlerioj. La konstitucio estis aprobita en manipulia referendumo okaziĝinta la venontan Januaron, per 99.94 procento de oficiale listitoj kiel voĉdonintaj "jes".[28] La frato de Napoleono, nome Lucien, estis falsiginte la informojn por montri ke 3 milionoj da personoj estis partoprenintaj en la plebiscito; la reala nombro estis 1.5 milionoj.[27] Politikaj observantoj tiamaj supozis ke la eblaj elektantoj francaj publike voĉdonuntaj nombris ĉirkaŭ 5 milionoj da personoj, kaj tiele la reĝimo artefarite duobligis la partoprenan indicon por indiki popularan entuziasmon por la Konsularo.[27] En la unuaj kelkaj monatoj de la Konsularo, kun milito ankoraŭ timigante Eŭropon kaj la interna nestabileco ankoraŭ plage en la lando, la kapto fare de Napoleono de la povo restis ankoraŭ tre milda.

Printempe de 1800, Napoleono kaj liaj trupoj trapasis la Svisajn Alpojn en Italion, cele al surprizo kontraŭ la Aŭstriaj armeojn kiuj estis reokupintaj la duoninsulon kiam Napoleono estis ankoraŭ en Egiptio. Tio estas priskribita en Bonaparte trapasanta la Alpojn de Hippolyte Delaroche kaj en la imperia pentraĵo de Jacques-Louis David nome Napoleono trapasanta la Alpojn.[29] Post malfacila trapasado de la Alpoj, la franca armeo eniris en la ebenaĵoj de Norda Italio praktike senopozicie.[30] Kiam Franca armeo alproksimiĝis el la nordo, la Aŭstrianoj estis tro okupitaj pro alia postene en Ĝenovo, kiu estis sieĝita de grava forto. La akra rezisto de tiu Franca armeo, sub André Masséna, havigis al la norda truparo iome da tempo por finfari operaciojn sen grava interfero.[31] Post kelkaj tagoj de reciproka serĉado, la du armeoj koliziis en la Batalo de Marengo la 14an de Junio. La Generalo Melas havis avantaĝon laŭ homkvanto de ĉirkaŭ 30 000 Aŭstraj soldatoj dum Napoleono komandis ĉirkaŭ 24 000 Francajn trupojn.[32] La batalo ekis favore por la Aŭstrianoj ĉar ties komenca atako surprizis la Francojn kaj laŭgrade retirigis ilin. Melas asertis ke li estis venkinta en la batalo kaj retirigis sian stabanaron al sia stabejo ĉikaŭ la 3a horo posttagmeze, lasante siajn subulojn zorge de la persekutado de la Francoj.[33] La Francaj linioj neniam rompiĝis dum tiu taktika retiriĝo; Napoleono konstante rajdis inter la trupoj instige al la rezisto kaj la pluluktado. Vespere, kompleta divizio estre de Desaix alvenis al la batalkampo kaj ŝanĝis ties tajdon. Serio de artileriaj kaj de kavaleriaj atakoj dekonigis la Aŭstran armeon, kiu fuĝis laŭ la rivero Bormida reen al Alessandria, lasante ĉirkaŭ 14 000 perdojn.[34] La venontan tagon, la Aŭstria armeo interkonsentis abandoni Nordan Italion laŭ la Konvencio de Alessandria, kiu garantiis al ili sekuran pasadon al amika teritorio ŝanĝe de ties fortikaĵoj tra la tuta regiono.[34]

Napoleono kiel komandanto de la Armeo.

Kvakam kritikistoj indikis kelkajn taktikajn erarojn de Napoleono antaŭ la batalo, ili ankaŭ laŭdis lian aŭdacon kiam elektis riskan kampanjostrategion, invadante la Italian duoninsulon el la nordo kiam plej parto de Francaj invadoj venis okcidente, ĉe aŭ laŭlonge de la marbordo.[35] Kiel Chandler indikas, Napoleono uzis preskaŭ unu jaron por elpeli la Aŭstrianojn el Italio en sia unua kampanjo; en 1800, necesis nur unu monato por atingi la saman celon.[35] Germana strategiisto kaj batalkampa marŝalo Alfred von Schlieffen konkludis ke "Bonaparte ne nuligis sian malamikon sed eliminis lin kaj igis lin nedamaĝa" dum "[atingo] de la kampanja celo: nome la konkero de Norda Italio".[36]

La venko de Napoleono ĉe Marengo sekurigis sian politikan aŭtoritaton kaj levis sian popularecon hejme, sed ĝi ne koondukis al tuja paco. Frato de Bonaparte, nome Jozefo, estris la komplikajn negocadojn en Lunéville kaj informis ke Aŭstrio, kuraĝigita de Brita subteno, ne agknoskus la novan teritorion kiun Francio estis akirinta. Tiele Bonaparte ordonis al sia generalo Moreau frapi Aŭstrion denove. Moreau kaj la Francoj trairis Bavarion kaj venkegis ĉe Hohenlinden en Decembro 1800. Kiel rezulto, la Aŭstrianoj kapitulacis kaj subskribis la Traktaton de Lunéville en Februaro 1801. Tiu traktato konfirmis kaj etendis la dekomencajn francajn akirojn de la Traktato de Campo Formio.[37] Britio tiam restis la nura lando kiu estis ankoraŭ milite kontraŭ Francio.

Provizora paco en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Post jardeko de konstanta milito, Francio kaj Britio subskribis la artikolojn de la Traktato de Amiens en Marto 1802, kio markis la finon de la Revoluciaj Militoj. Amiens alvokis por la retiro de la Britia trupoj el ĵus konkeritaj koloniaj teritorioj same kiel por la sekuro tranĉi la ekspansiajn celojn de la Franca Respubliko.[31] Kun Eŭropo pace kaj la rekuperon de la ekonomio, la populareco de Napoleono plialtiĝis al siaj plej altaj niveloj sub la Konsularo, kaj hejme kaj eksterlande.[38] Per konstitucia referendumo dum la printempo de 1802, la Franca popolo klare aprobis konstitucion kiu faris la Konsularon permanenta, esence plialtigante Napoleonon al la posteno de diktatoro porvive.[38] Kvankam la voĉdonado de du jaroj antaŭe estis alportinta 1.5 milionojn da presonoj al la balotado, la nova referendumo estis partoprenita de 3.6 milionoj (72% el elektanteblaj voĉdonantoj).[39] Ne estis sekreta balotado en 1802 kaj malmultaj personoj deziris malferme kontraŭi la reĝimon; la konstitucio atingis aprobon per ĉirkaŭ 99% el la voĉdonado.[39] Liaj ampleksaj povoj estis deklaritaj en la nova konstitucio: Artikolo 1. La Franca popolo nomigas, kaj la Senato proklamas Napoleonon Bonaparte Unua Konsulo dumviva.[40] Post 1802, li estis ĝenerale aludita kiel Napoleono pli ol kiel Bonaparte.[41]

François Dominique Toussaint-Louverture kontraŭis la napoleonajn klopodojn reakiri la francan kolonion kiu poste estos Haitio.

Tiu mallonga paco en Eŭropo permesis al Napoleono centriĝi en la Francaj kolonioj eksterlande. Sankta-Domingo estis sukcesinta akiri altan nivelon de politika aŭtonomeco dum la Revoluciaj Militoj, kaj Toussaint Louverture instalis sin kiel de facto diktatoro ĉirkaŭ 1801. Napoleono vidis oportunon rekuperi la iaman riĉan kolonion kiam li subskribis la Traktaton de Amiens. Dum la Revolucio, la Nacia Konvencio voĉdonis por aboli sklavecon en Februaro 1794. Laŭ la terminoj de Amiens, tamen, Napoleono interkonsentis pacigi la Britiajn postulojn por ne aboli sklavecon en kolonioj kie la dekreto de 1794 neniam estis plenumita. La rezulta Leĝo de 20a de Majo 1802 neniam aplikiĝis al kolonioj kiel GvadelupoGujano, kvankam generaloj kaj aliaj oficiroj uzis la ekskuzon de la paco kiel oportuno por reinstali sklavecon en kelkaj el tiuj lokoj. La Leĝo de 20a de Majo oficiale restaŭris la sklavokomercon en la kolonioj de Karibio, ne la sklavecon mem.[42] Napoleono sendis ekspedicion estre de la generalo Charles Leclerc por rehavi kontrolon super Sankta-Domingo. Kvankam la francoj sukcesis kapti Toussaint Louverture, la ekspedicio malsukcesis kiam malsano kripligis la Francian armeon. En Majo 1803, la lastaj 8000 Francaj trupoj lasis la insulon kaj la sklavoj proklamis sendependan respublikon kiun ili nomigis Haitio en 1804.[43] Vidinte la malsukceson de siaj koloniaj klopodoj, Napoleono decidis en 1803 vendi la Teritorion Luiziano al Usono, kio tuj duobligis la grandon de la tiama Usono. La vendoprezo estis malpli ol tri centimoj por akreo, nome totalo de 15 milionoj da usonaj dolaroj.[44][45]

La paco kun Britio montriĝis nestabila kaj polemika.[46] Britio ne foriris el Malto kiel estis promesita kaj protestis kontraŭ la anekso de Piemonto fare de Napoleono kaj lia Acte de Médiation (perakto), kiu establis novan Svisan Konfederacion. Neniu el tiuj teritorioj estis kovritaj de la Traktato de Amiens, sed ili okazigis gravajn ŝtreĉojn.[47] La disputo finis per deklaro de milito fare de Britio en Majo 1803; Napoleono reagis rekunigante la invadan kampadejon ĉe Boulogne.[48]

Unua Imperio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Unua Imperio (Francio).

Dum la Konsularo, Napoleono frontis kelkajn monarkiajn kaj Jakobenajn murdoklopodojn, kiaj la Konspiro de la ponardistoj en Oktobro 1800 kaj la Konspiro de la strato Saint-Nicaise (konata ankaŭ kiel la Infera Maŝino) du monatojn poste.[49] Januare 1804, lia polico malkovris murdan konspiron kontraŭ li en kiu estis implikita Moreau kaj kiu estis klare sponsorita de la familio de la Burbonoj, iamaj regantoj de Francio. Je konsilo de Talleyrand, Napoleono ordonis la kidnapon de Louis Antoine, Duko de Enghien, kontraŭ la suvereneco de Baden. La Duko estis tuj eksekutita post sekreta militjuĝado, kvankam li ne estis implikita en la konspiro.[50] La ekzekuto de Enghien furiozigis la monarkiajn kortegojn tra tuta Eŭropo, kaj tio iĝis unu el la kontribuaj politikaj faktoroj por la eksplodo de la Napoleonaj Militoj.

Busto de Napoleono la 1-a, 1807–1809. Marmoro, el Kararo. Laŭ Antoine-Denis Chaudet. Muzeo Viktoria kaj Alberto, Londono.

Por etendi sian povon, Napoleono uzis tiujn murdoknspirojn por justigi la kreadon de imperia sistemo bazita sur la Romia modelo. Li kredis ke Burbona restaŭrado estus pli malfacila se la sukcedo ene de sia propra familio estus enmetita en la konstitucion.[51] Lanĉante alian referendumon en 1804, Napoleono estis elektita kiel Imperestro de Francoj per pli ol 99%.[39] Same kiel por la Dumviva Konsuleco du jarojn antaŭe, tiu referendumo produktis tre altan partoprenon, kun preskaŭ 3.6 milionoj da voĉdonantoj en la balotejoj.[39]

Atenta observanto de la plialtigo de Bonaparte al la absoluta povo, nome Madame de Rémusat, klarigis ke "homoj elĉerpita pro la tumultemo de la Revolucio... serĉis la dominadon de kapabla reganto" kaj ke "la homoj kredis tre sincere ke Bonaparte, ĉu kiel konsulo aŭ kiel imperiestro, plenumos sian aŭtoritaton kaj savos [ilin] el la danĝeroj de anarkio.[52]"

La kronigo de Napoleono okazis la 2an de Decembro 1804. Oni alportis du separatajn kronojn por la ceremonio: ora laŭra krono alvokanta al la Romia Imperio kaj kopio de la krono de Karlo la Granda.[53] Napoleono eniris en la ceremonion vestante la laŭran kronon kaj tenis ĝin sur sia kapo dum la tuta proceduro.[53] Por la oficiala kronigo, li mem levis la krono de Karlo la Granda super sia kapo kiel simbola gesto, sed neniam metis ĝin sur la verto ĉar li jam estis portinta la oran laŭran kronon.[53] Anstataŭe li metis la kronon sur la kapo de Josephine, kiu evento estis memorita en la oficiale akceptita pentraĵo de Jacques-Louis David.[53] Napoleono stis kronita ankaŭ kiel Reĝo de Italio, per la Fera Krono de Lombardio, ĉe la Katedralo de Milano la 26an de Majo 1805. Li kreis dekok Marŝalojn de Imperio el inter siaj pintaj generaloj por sekurigi la fidelon de la armeo.

Milito de la Tria Koalicio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Milito de la Tria Koalicio.
Colored painting depicting Napoleon receiving the surrender of the Austrian generals, with the opposing armies and the city of Ulm in the background
Napoleono kaj la Grande Armée ricevas la kapitulacon de Aŭstra Generalo Mack post la Batalo de Ulm en Oktobro 1805. La definitiva finalo de la Kampanjo de Ulm levis la nombron de la kaptitaj aŭstraj soldatoj al 60 000. Kun la Aŭstria armeo detruita, Vieno falus al la Francoj en Novembro.

Granda Britio estis rompinta la Pacon de Amiens deklarante militon kontraŭ Francio en Majo 1803.[54] En Decembro 1804, Angla-Sveda interkonsento iĝis la unua paŝo al la kreado de la Tria Koalicio. Aprile 1805, ankaŭ Britio estis subskribinta aliancon kun Rusio.[55] Aŭstrio estis venkita de Francio dufoje en la ĵusa memoro kaj volis revenĝon, kaj tiele ĝi aliĝis al la koalicio kelkajn monatojn poste.[56]

Antaŭ la formado de la Tria Koalicio, Napoleono estis ariginta invadan forton, nome Armée d'Angleterre (Armeo de Anglio), en ses kampadejoj ĉe Boulogne en Norda Francio. Li intencis uzi tiun invadan forton por frapi en Anglion. Ili neniam invadis, sed la trupoj de Napoleono ricevis zorgan kaj valoran trejnadon por estontaj militoperacojn.[57] La homoj de Boulogne formis la kernon de tio kion Napoleono poste nomigis La Grande Armée. Je starto, tiu Franca armeo havis ĉirkaŭ 200 000 homojn organizitajn en sep korpusojn, kiuj estis grandaj kampunuoj kiuj havis po 36 al 40 kanonojn kaj estis kapablaj je sendependa agado ĝis aliaj korpusoj povu veni al savado.[58] Unusola korpuso taŭge situa en forta defenda posteno povu survivi almenaŭ unu tagon sen subteno, havigante al la Grande Armée enormajn strategiajn kaj taktikajn eblojn en ĉiu kampanjo. Pinte de tiuj fortoj, Napoleono kreis kavalerian rezervon de 22 000 organizitaj en du kirasistaj divizioj, kvar rajdaj divizioj de dragonoj, unu divizion de nerajdaj dragonoj, kaj unu de malpeza kavalerio, ĉiuj subtenitaj de 24 pecoj de artilerio.[59] Ĉirkaŭ 1805, la Grande Armée estis kreskinta ĝis forto de 350 000 homoj,[59] kiuj estis bone ekipitaj, bone trejinitaj, kaj estritaj de kompetentaj oficiroj.[60]

Napoleono sciis ke la Franca ŝiparo ne povas venki super la Royal Navy en rekta batalo, kaj tiele li planis malproksimigi tiun for el la Manika Markolo pere de distraj taktikoj.[61] La ĉefa strategia ideo konsistis el la eskapo de la Franca Mararmeo el la Britaj blokadoj de Toulon kaj Brest kaj minaco de atako al Karibio. Pro tiu atako, oni esperis, ke la Britoj malfortigu sian defendon de la Okcidentaj Proksimejoj (okcidente de la Brita Insularo) pere de la sendado de ŝipoj al Karibio, kio permesus al kombinita Franc-hispana ŝiparo ekkontroli la markolon sufiĉe dumlonge por ke la Francaj armeoj trapasu ĝin kaj invadu.[61] Tamen, la plano malmuntiĝis post la Britia venko de la Batalo de Kabo Finisterre en Julio de 1805. La Franca Admiralo Villeneuve tiam retiriĝis al Cádiz anstataŭ unuiĝi al la Franca ŝiparo ĉe Brest por atako en la Manika Markolo.[62]

Ĉirkaŭ Aŭgusto 1805, Napoleono estis konstatinta ke la strategia situacio estis ŝanĝita fundamente. Frontante eblan invadon fare de siaj kontinentaj malamikoj, li decidis frapi la unuan kaj turnis la direktojn de sia armeo el la Manika Markolo al la rivero Rejno. Lia baza celo estis detrui la izolitajn Aŭstriajn armeojn en Suda Germanio antaŭ la ebla alveno de ties Rusiaj aliancanoj. La 25an de Septembro, post granda sekreto kaj arda marŝado, 200 000 Francaj trupoj ektrapasis la Rejnon en fronto de 260 km.[63][64] Aŭstria komandanto Karl Mack estis arigante la plej grandan parton de la Aŭstria armeo ĉe la fortikaĵo de Ulm en Svabio. Napoleono sendis siajn fortojn sudorienten kaj la Grande Armée plenumis prilaboritan cirklan movadon kiu flankis la Aŭstriajn okupolokojn. La Ulma Manovro komplete surprizis la Generalon Mack, kiu malfrue komprenis ke lia armeo estis tranĉokaptita. Post kelkaj minoraj bataletoj kiuj rezultis en la Batalo de Ulm, Mack fine kapitulacis post esti konstatinta ke ne estis vojo por rompi la Francan ĉirkaŭon. Kontraŭ nur 2000 perdojn de Francoj, Napoleon estis sukcesinta kapti totalon de 60,000 Aŭstriaj soldatoj pere de la rapida marŝado de sia armeo.[65] La Ulma Kampanjo estas ĝenerale konsiderata kiel strategia majstroverko kaj estis influa en la disvolvigo de la Plano Schlieffen fine de la 19a jarcento.[66] Por la Francoj, tiu spektakla venko surtere estis tamen amarigita pro la klara venko kiun la Royal Navy akiris en la Batalo de Trafalgar la 21an de Oktobro. Post Trafalgar, Britio havis totalan dominadon de la maroj dum la daŭro de la Napoleonaj Militoj.

Napoleono ĉe la Batalo de Austerlitz, de François Gérard 1805. La Batalo de Austerlitz, konata ankaŭ kiel la Batalo de la Tri Imperiestroj, estis unu el multaj venkoj de Napoleono, kie la Franca Imperio venkis super la Tria Koalicio.

Post la Ulma Kampanjo, Francaj fortoj sukcesis kapti Vienon en Novembro. La falo de Vieno havigis al la Francoj grandan milit-akiron ĉar ili kaptis 100 000 pafilojn, 500 kanonojn, kaj netuŝitajn pontojn super la Danubo.[67] Je tiu kritika situacio, kaj la caro Aleksandro la 1-a kaj la Sankta Romia Imperiestro Francisko la 2-a decidis fronti Napoleonon batale, spite la kontraŭvolojn de kelkaj el ties subuloj. Napoleono sendis sian armeon norden persekute de Aliancanoj, sed poste li ordoni al siaj fortoj retiriĝi ĉar li sentis malfortecon. Nesperante allogi la Aliancanojn en batalon, Napoleono donis indikojn dum la tagoj antaŭ la engaĝiĝo ke la Franca armeo estas en bedaŭrinda stato, eĉ abandonante la dominajn Altaĵojn Pratzen ĉe la vilaĝo Austerlitz. Ĉe la Batalo de Austerlitz, en Moravio la 2an de Decembro, li deplojis la Francan armeon sub la Altaĵojn Pratzen kaj intence malfortigis sian dekstran flankon, kuraĝigante la Aliancanojn lanĉi fortan atakon tie espere ĉirkaŭi la tutan Francan linion. Perforta marŝado el Vieno fare de Marŝalo Davout kaj de lia 3a Korpuso plenigis la malplenon lasita de Napoleono ĝuste akurate. Dume, la forta Aliancana deplojado kontraŭ la Franca dekstro malfortigis ties centron de la Altaĵoj Pratzen, kiuj estis arde atakitaj de la 4a Korpuso de Marŝalo Soult. Kun la Aliancana centro detruita, la Francoj forbalais ambaŭ malamikajn flankojn kaj devigis la Aliancanoj fuĝi ĥaose, kaptante milojn da prizonuloj en la procezo. La batalo estis ofte vidita kiel taktika majstroverko pro la preskaŭ-perfekta plenumo de kalkulita sed danĝera plano — de sama gravo kiel ĉe Cannae, nome fama venkego de Hanibalo ĉirkaŭ 2,000 jarojn antaŭe.[68]

La Aliancana katastrojo ĉe Austerlitz signife frapis la fidon de la Imperiestro Francisko en la Briti-estrita militklopodo. Francio kaj Aŭstrio interkonsentis por tuja batalpaŭzo kaj la Traktato de Pressburg (Bratislavo) tuj sekvis poste la 26an de Decembro. Tiu traktato eligis Aŭstrion el la milito kaj el la Koalicio dum plifortigis la antaŭajn traktatojn de Campo Formio kaj de Lunéville inter ambaŭ potencoj. Tiu traktato konfirmis la Aŭstriajn perdojn de tero al Francio en Italio kaj en Bavario, kaj terojn en Germanio al la Germanaj aliancanoj de Napoleono. Ĝi inkludis ankaŭ reparacion de 40 milionoj de frankoj al la venkitaj Habsburgoj kaj permesis al la fuĝintaj Rusiaj trupoj liberan pasadon tra malamikaj teritorioj kaj reen al ties hejmolokoj. Napoleono diris, "La batalo de Austerlitz estas la plej fajna el ĉiuj kiujn mi luktis".[69] Frank McLynn sugestis ke Napoleono estis tiom sukcesa ĉe Austerlitz ke li perdis kontakton kun la realo, kaj ke tio kiu estis Francia eksterlanda politiko iĝis "persona Napoleona".[70] Vincent Cronin malkonsentas, asertante ke Napoleono ne estis tiom tro ambicia por si mem, "li enkorpigis la ambiciojn de tridek milionoj da Francoj".[71]

Mezorientaj aliancoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Franc-Otomana alianco kaj Franc-Persa alianco.
La Irania sendito Mirza Mohammed Reza-Qazvini kunside kun Napoleono Bonaparte ĉe la Palaco Finckenstein, la 27an de Aprilo 1807, por subskribi la Traktaton de Finckenstein.

Napoleono plue entreprenis grandan skemon por establi Francan eston en Mezoriento por meti premon al Britio kaj Rusio, kaj eble por formi aliancon kun la Otomana Imperio.[72] Februare 1806, la Otomana Imperiestro Selimo la 3-a finfine agnoskis Napoleonon kiel Imperiestro. Li ankaŭ klinis por alianco kun Francio, nomante Francion "nia sincera kaj natura aliancano".[73] Tiu decido kondukis la Otomanan Imperion al perdo de milito kontraŭ Rusio kaj Britio. Franc-Persa alianco estis formita ankaŭ inter Napoleono kaj la Persa Imperio de Fath-Ali Ŝaho Kaĝaro. Ĝi falis en 1807, kiam Francio kaj Rusio mem formis senesperan aliancon.[72] Finfine, Napoleono ne estis farinta efektivajn aliancojn en la Mezoriento.[74]

Milito de la Kvara Koalicio kaj Tilsit[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Milito de la Kvara Koalicio.

Post Austerlitz, Napoleono establis la Rejnan Federacion en 1806. Kolekto de Germanaj ŝtatoj intencis servi kiel kusena zono inter Francio kaj Centra Eŭropo, kaj tiele la kreo de tiu Konfederacio markis la finon de la Sankta Romia Imperio kaj grave alarmis la Prusianojn. La senhonta reorganizado de Germana teritorio fare de la Francoj riskis minaci la Prusian influon en la regiono, se ne elimini ĝin entute. Militofebro en Berlino rapide altiĝis tra la somero de 1806. Je insisto de sia kortego, speciale de sia edzino la reĝino Louise, Frederiko Vilhelmo la 3-a decidis defii la Francan dominadon de Centra Eŭropo irante al la milito.[75]

Napoleono revizias la Imperian Gvardion antaŭ la Batalo de Jena.

La komencaj militmanovroj ekis en Septembro 1806. En letero al la Marŝalo Soult detalante la planon por la kampanjo, Napoleono priskribis la esencajn trajtojn de la Napoleona militmaniero kaj enkondukis la frazon le bataillon-carré ("kvadrata bataliono").[76] En la sistemo de bataillon-carré, la diversaj korpusoj de la Grande Armée marŝus unuforme kune laŭ tre proksima subtena distanco.[76] Se ajna sola korpuso estis atakita, la aliaj povus rapide eniri en agado kaj veni helpo. Napoleono invadis Prusion kun 180,000 trupoj, rapide marŝante al la dekstra bordo de la rivero Saale. Kiel en antaŭaj kampanjoj, lia fundamenta celo estis detrui unu opozicianton antaŭ plifortigoj el alia pinto povu ekvilibrigi la militon. Post cii pri la lokoj kie estis la Prusia armeo, la Francoj revenis okcidenten kaj trapasis la Saale kun nerezistebla forto. Je la ĝemelaj bataloj de Jena kaj Auerstedt, luktitaj la 14an de Oktobro, la Francoj klare venkis super la Prusianoj kaj okazigis al ili enormajn perdojn. Kun kelkaj gravaj komandantoj mortintaj aŭ senkapabligitaj, la Prusia reĝo montriĝis nekapabla efektive komandi la armeon, kiu rapide komencis disintegriĝi. En laŭdita persekutado kiu markis la "pinton de la Napoleona militmaniero", laŭ la historiisto Richard Brooks,[77] la Francoj sukcesis kapti el la malamiko 140,000 soldatojn, ĉirkaŭ 2,000 kanonojn kaj centojn da municiaj vagonoj, ĉiuj en unusola monato. La historiisto David Chandler verkis pri la Prusiaj fortoj: "Neniam la spirit-forto de ajna armeo estis pli komplete detruita".[76] Spite ties enorman malvenkon, la Prusianoj malakceptis negoci kun la Francoj ĝis la Rusoj havus oportunon eniri en la lukto.

La Traktatoj de Tilsit: Napoleono kunside kun Aleksandro la 1-a de Rusio sur flosaĵo en la mezo de la rivero Neman.

Post sia venko, Napoleono trudis la unuajn elementojn de la Kontinenta Sistemo pere de la Berlina Dekreto publikigita en Novembro 1806. La Kontinenta Sistemo, kiu malpermesis al Eŭropaj nacioj komerci kun Britio, estis amplekse malatentita tra sia regoteritorio.[78][79] En la venontaj kelkaj monatoj, Napoleono marŝis kontraŭ la antaŭenirintaj Rusiaj armeoj tra Pollando kaj venis al la sangelverŝa sakostrato de la Batalo de Eylau en Februaro 1807.[80] Post periodo de ripozo kaj plifirmigo ambaŭflanke, la milito restartis en Junio pere de la komenca lukto ĉe Heilsberg kiu montriĝis nedecida. La 14an de Junio, tamen, Napoleono finfine atingis klaran venkon super la Rusoj en la Batalo de Friedland, forbalaante la majoritaton de la Rusia armeo en tre sangelverŝa batalo. La grado de tiu malvenko konvinkis la Rusojn fari pacon kun la Francoj. La 19an de Junio, la caro Aleksandro sendis senditon por klopodi batalpaŭzon kun Napoleono. Tiu lasta certigis al la sendito ke la rivero Vistulo reprezentis la naturajn limojn inter Franca kaj Rusia influoj en Eŭropo. Sur tiu bazo, la du imperiestroj komencis porpacajn negocadojn ĉe la urbo Tilsit post kunsidi sur simbola flosilo sur la rivero Niemen. La unua afero kiun Aleksandro diris al Napoleono estis probable bone kalkulita: "Mi hatas la Anglojn triom multe kiom vi".[81]

Alexander faced pressure from his brother, Duke Constantine, to make peace with Napoleon. Given the victory he had just achieved, the French emperor offered the Russians relatively lenient terms–demanding that Russia join the Continental System, withdraw its forces from Wallachia and Moldavia, and hand over the Ionian Islands to France.Ŝablono:Sfn By contrast, Napoleon dictated very harsh peace terms for Prussia, despite the ceaseless exhortations of Queen Louise. Wiping out half of Prussian territories from the map, Napoleon created a new kingdom of 1,100 square miles called Westphalia. He then appointed his young brother Jérôme as the new monarch of this kingdom. Prussia's humiliating treatment at Tilsit caused a deep and bitter antagonism which festered as the Napoleonic era progressed. Moreover, Alexander's pretensions at friendship with Napoleon led the latter to seriously misjudge the true intentions of his Russian counterpart, who would violate numerous provisions of the treaty in the next few years. Despite these problems, the Treaties of Tilsit at last gave Napoleon a respite from war and allowed him to return to France, which he had not seen in over 300 days.Ŝablono:Sfn

Frazoj[redakti | redakti fonton]

Trakuras la mondon aludoj al frazoj ŝajne diritaj de Napoleono. Ekzemploj estas la jenaj: citaĵo el li, tipa kaj ne miriga:

"En la revolucioj estas du specoj de homoj: tiuj, kiuj ilin faras, kaj tiuj, kiuj el ili profitas."

Alia, kiu povas mirigi de tia homo (kaj des pli pensigas):

"Ĉu vi scias, kion mi plej admiras en la mondo? Tio estas la senpovo de forto fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo: sabro kaj spirito. Kun la tempo la sabro estas ĉiam finfine venkita de la spirito."
Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Napoleono Bonaparte estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean Tulard Napoléon ou le mythe du sauveur p. 40. Depuis 1616, les Bonaparte sont membres du conseil des Anciens d'Ajaccio ; ils sont aussi avocats et fréquemment alliés aŭ anciennes familles seigneuriales insulaires ; voir aussi Valynselee 1954, Le sang des Bonaparte
  2. Chuquet, La Jeunesse de Napoléon, tome 1, p. 66. En fait, la vraie graphie corse est « Napulione », car dans la phonétique de cette langue, on doit prononcer "b" la consonne p, quand elle est précédée d'une voyelle.
  3. Kiel skribita sur mortoakto de Lapulion cf. J. Godechot en Mistler Napoléon 1. Naissance d'un empire p. 29
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 4,13 4,14 4,15 4,16 Octave Aubry, Napoléon, 1961, 391 p.
  5. Géographia magazine, janvier 1963, numero 136, p. 12
  6. J. Tulard, L. Garros Itinéraire de Napoléon p.13
  7. André Castelot, Bonaparte, p. 30
  8. 8,0 8,1 J.Tulard, L.Garros Itinéraire…, p. 15
  9. J.Tulard, L.Garros Itinéraire…p.16
  10. Mémoires de Bourrienne tome premier p. 33 selon Jacques Godechot les témoignages sur le séjour de Brienne sont contradictoires et sujets à caution (sous la direction de Jean Mistler, 1969) Napoléon : tome 1. Naissance d'un empire chapitre 1 p.35
  11. Longtemps attribué à Bourrienne, en fait, selon J. Tulard et L. Garros, Ibid., p. 17, cet épisode provient d'une brochure anglaise traduite sous le titre de Quelques notions sur les premières années de Bonaparte parue en l'an VI et reprise dans les Mémoires de Bourrienne sur Napoléon (1829), tome premier, p. 25.
  12. J. Tulard, L. Garros Itinéraire… p.21
  13. Jean Massin, Almanach du Premier Empire p.3
  14. J. Tulard, Napoléon ou le mythe du sauveur, p. 41
  15. Roberto Barrazutti, en Guerre et Histoire n° 14, paĝo 112
  16. Programo « Les dossiers de l'histoire » de Henri Guillemin elsendita la 13/01/1968 per la RTF. Videbla ĉe nome retejo de la arkivoj de la RTS
  17. Michel Massie, Sieyès et Roger Ducos se sont-ils partagé devant Bonaparte le trésor du Directoire ?, Annales historiques de la Révolution française, numero 257 julio-septembre 1984, p. 404-417.
  18. Le miroir de la Vérité, arkivoj de la BNF, Tolbiac H11830
  19. Roger Dachez, Histoire de la franc-maçonnerie française, PUF, 2003, p. 81.
  20. Ĵurnalisma dosiero «Bonaparte et l'Égypte» ĉe Institut du monde arabe.
  21. 21,0 21,1 21,2 Connelly 2006, p.57
  22. Roberts 2001, p.xx
  23. Dwyer 2008, p. 444
  24. Dwyer 2008, p. 455
  25. François Furet, The French Revolution, 1770–1814 (1996), p. 212
  26. Georges Lefebvre, Napoleon from 18 Brumaire to Tilsit 1799–1807 (1969), pp. 60–68
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 Lyons 1994, p. 111
  28. Lefebvre, Napoleon from 18 Brumaire to Tilsit 1799–1807 (1969), pp. 71–92
  29. Chandler 2002, p. 51.
  30. Chandler 1966, pp. 279–81.
  31. 31,0 31,1 McLynn 1998, p. 235
  32. Chandler 1966, p. 292
  33. Chandler 1966, p. 293
  34. 34,0 34,1 Chandler 1966, p. 296
  35. 35,0 35,1 Chandler 1966, paĝoj 298–304
  36. Chandler 1966, p. 301
  37. Schom 1997, p. 302
  38. 38,0 38,1 Lyons 1994, paĝoj 111–4
  39. 39,0 39,1 39,2 39,3 Lyons 1994, p. 113
  40. Edwards 1999, p.55
  41. McLynn 1998, p. 290
  42. Roberts, Andrew. Napoleon: A Life. Penguin Group, 2014, p. 301
  43. Roberts, Andrew. Napoleon: A Life. Penguin Group, 2014, p. 303
  44. Roberts, Andrew. Napoleon: A Life. Penguin Group, 2014, Introduction.
  45. Connelly 2006, p.70
  46. R.B. Mowat, The Diplomacy of Napoleon (1924) is a survey online; por ĵusa diplomatia historio, vidu Paul W. Schroeder, The Transformation of European Politics 1763–1848 (Oxford U.P. 1996) pp 177–560
  47. McLynn 1998, p. 265
  48. Roberts 2001, p.xx
  49. McLynn 1998, p. 243
  50. McLynn 1998, p. 296
  51. McLynn 1998, p. 297
  52. De Rémusat, Claire Elisabeth, Memoirs of Madame De Rémusat, 1802-1808 Volume 1, HardPress Publishing, 2012, 542 p., (ISBN 978-1290517478).
  53. 53,0 53,1 53,2 53,3 Roberts, Andrew. Napoleon: A Life. Penguin Group, 2014, p. 355.
  54. Paul W. Schroeder, The Transformation of European Politics 1763–1848 (1996) pp 231–86
  55. Chandler 1966, p. 328. Dume, Francaj teritoriaj rearanĝoj en Germanio okazis sen Rusia konsultado kaj la aneksado fare de Napoleono en la Pada valo pli kaj pli malfaciligis la rilatojn inter ambaŭ.
  56. Chandler 1966, p. 331
  57. Chandler 1966, p. 323
  58. Chandler 1966, p. 332
  59. 59,0 59,1 Chandler 1966, p. 333
  60. Michael J. Hughes, Forging Napoleon's Grande Armée: Motivation, Military Culture, and Masculinity in the French Army, 1800–1808 (NYU Press, 2012).
  61. 61,0 61,1 McLynn 1998, p. 321
  62. McLynn 1998, p. 332
  63. Richard Brooks (eldonisto), Atlas of World Military History. p. 108
  64. Andrew Uffindell, Great Generals of the Napoleonic Wars. p. 15
  65. Richard Brooks (eldonisto), Atlas of World Military History. p. 156.
  66. Richard Brooks (eldonisto), Atlas of World Military History. p. 156. "It is a historical cliché to compare the Schlieffen Plan with Hannibal's tactical envelopment at Cannae (216 BC); Schlieffen owed more to Napoleon's strategic maneuver on Ulm (1805)".
  67. David G. Chandler, The Campaigns of Napoleon. p. 407
  68. Adrian Gilbert. (2000) The Encyclopedia of Warfare: From Earliest Time to the Present Day. Taylor & Francis. ISBN 978-1-57958-216-6.
  69. Schom 1997, p.414
  70. McLynn 1998, p. 350
  71. Cronin 1994, p.344
  72. 72,0 72,1 Watson 2003, pp.13–14
  73. Karsh 2001, p.12
  74. Sicker 2001, p. 99.
  75. Michael V. Leggiere. (2015) Napoleon and Berlin: The Franco-Prussian War in North Germany, 1813.
  76. 76,0 76,1 76,2 Chandler 1966, p. 467–68
  77. Brooks 2000, p. 110
  78. McLynn 1998, p. 497
  79. Jacques Godechot et al. Napoleonic Era in Europe (1971) pp 126–39
  80. McLynn 1998, p. 370
  81. August Fournier. (1911) Napoleon I.: A Biography.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chandler, David (2002). Napoleon. Leo Cooper. ISBN 0-85052-750-3.
  • Connelly, Owen (2006). Blundering to Glory: Napoleon's Military Campaigns. Rowman & Littlefield. ISBN 0-7425-5318-3.
  • Cronin, Vincent (1994). Napoleon. HarperCollins. ISBN 0-00-637521-9.
  • Dwyer, Philip (2008). Napoleon: The Path to Power. Yale University Press. ASIN B00280LN5G.
  • Lyons, Martyn (1994). Napoleon Bonaparte and the Legacy of the French Revolution. St. Martin's Press.
  • McLynn, Frank (1998). Napoleon. Pimlico. ISBN 0-7126-6247-2. ASIN 0712662472.
  • Roberts, Andrew (2014). Napoleon: A Life. Penguin Group. ISBN 978-0-670-02532-9.
  • Schom, Alan (1997). Napoleon Bonaparte. HarperCollins. ISBN 978-0-06-017214-5.
  • Sicker, Martin (2001). The Islamic World in Decline: From the Treaty of Karlowitz to the Disintegration of the Ottoman Empire. Greenwood. [1] Alirita la 19an de Aŭgusto 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.