Grande Armée

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Atako de la Francaj Kirasistoj ĉe la Batalo de Friedland (1807) – de Ernest Meissonier.

La Grande Armée (Franca prononco: ​[ɡʀɑ̃d aʀme]; France por Granda Armeo) estis la armeo komandita de Napoleono Bonaparte dum la Napoleonaj Militoj. El 1805 al 1809, la Grande Armée atingis serion de historiaj venkoj kiu havigis al la Franca Imperio senprecedencan aliron al povo super la Eŭropa kontinento. Amplekse agknoskita kiel unu el la plej grandaj militfortoj iam arigitaj, ĝi suferis terurajn perdojn dum la Franca invado al Rusio en 1812 kaj neniam rekuperis sian taktikan superecon post tiu kampanjo.

Ĝi estis renomita en 1805 el la armeo kiun Napoleono estis arigita en la franca marbordo de la Angla Kanalo por la proponita invado de Britio. Napoleono poste deplojis la armeon orienten por elimini la minacon de Aŭstrio kaj Rusio, kiuj estis parto de la Tria Koalicio arigita kontraŭ Francio. Ekde tiam, la nomo estis uzita por la ĉefa Franca armeo deplojita en la kampanjoj de 1805 kaj 1807, kiam ĝi akiris sian prestiĝon, kaj de 1809, 1812, kaj de 1813–14. Praktike, tamen, la termino, Grande Armée, estas uzata ne nur en franca lingvo por aludi al ĉiuj el la multnaciaj fortoj arigitaj de Napoleono ka 1-a en siaj kampanjoj de la komencoj de la 19a jarcento (vidu artikolon Napoleonaj Militoj).[1]

La unua Grande Armée konsistis el ses korpusoj sub la komando de la marŝaloj kaj veteranaj generaloj de Napoleono. Kiam li malkovris ke la armeoj de Rusio kaj Aŭstrio estis preparantaj la invadon al Francio en la fino de 1805, la Grande Armée estis tuj disponigita trans la Rejno en Suda Germanio, konduke al la venkoj de Napoleono en Ulm, Austerlitz kaj Jena.

Napoleono kiel komandanto de la Armeo.

La armeo kreskiĝis dum Napoleono etendis sian povon tra Eŭropo. Ĝi atingis sian pintan grandon de 680,000 homoj[2] je starto de la invado de Rusio en 1812. La trupoj estis komanditaj de Francaj generaloj, escepte pri la Polusaj korpusoj kaj la Aŭstria. La grandega multnacia armeo marŝis malrapide orienten, kaj la Rusoj retiriĝis laŭ ties alproksimiĝo. Post la kapto de Smolensko kaj la venko en la Batalo de Borodino, Napoleono kaj parto de la Grande Armée atingis Moskvon la 14an de Septembro 1812. Tamen, la armeo estis jam draste malpliigita pro mortoj kaj vundoj el bataloj kontraŭ la Rusoj, malsanoj (ĉefe tifo), dizerto, kaj longaj komuniklinioj. La armeo estis unu monaton en Moskvo sed estis finfine devigita formarŝi reen okcidenten. La armeanoj suferegis pro malvarmo, malsatego kaj malsanoj, kaj estis konstante ĉikanita de kozakoj kaj aliaj neregulaj Rusaj luktantoj, tiele ke la Grande Armée estis klare detruita kiel luktunta forto. Nur 120,000 homoj survivis por forlasi Rusion (eksklude la dizertulojn). El tiuj 50,000 estis Aŭstroj, Prusianoj, kaj aliaj Germanoj, 20,000 estis Poloj, kaj nur 35,000 Francoj.[3] Ĉirkaŭ 380,000 montiĝis en la kampanjo.[4]

Napoleono estris novan armeon en la Batalo de popoloj ĉe Leipzig en 1813, dum la kampanjo por la defendo de Francio en 1814 kaj en la kampanjo kiu kondukis al la Batalo de Waterloo en 1815, sed la Napoleona Franca armeo neniam rehavis la pintojn de la Grande Armée de Junio 1812.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Elting, John R.: "Swords Around a Throne", pp. 60–65. Da Capo Press, 1997
  2. Correspondance générale – Tome 12: La campagne de Russie, 1812 Par Fondation Napoléon – https://books.google.com/books/about/Correspondance_g%C3%A9n%C3%A9rale_Tome_12.html?id=toua1U8uORQC&redir_esc=y
  3. Zamoyski, p. 536
  4. Insects, Disease, and Military History: Destruction of the Grand Armée webarchive [1] 2008-08-20

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 1812: Napoleon's Fatal March on Moscow, Adam Zamoyski, ISBN 0-00-712375-2
  • Blundering to Glory: Napoleon's Military Campaigns (2nd edition) Owen Connelly. 254 pages. 1999. ISBN 0-8420-2780-7
  • Napoleon on the Art of War, Jay Luvaas. 196 pages. 1999. ISBN 0-684-85185-7
  • The Bridges That Éblé Built: The 1812 Crossing Of The Berezina, James Burbeck, War Times Journal.
  • With Napoleon in Russia, Armand-Augustin-Louis de Caulaincourt, Duc de Vicence, Grosset & Dunlap, 1959
  • Dictionary of the Napoleonic Wars, David Chandler London 1979.
  • Who Was Who in the Napoleonic Wars, Philip Haythornthwaite, London, 1998.