Joaĥimo Murat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Joaĥimo Murat
Reĝo de Napolo
Murat2.jpg
Regado 1808 ĝis 1815
kiel "Joaĥimo la 1-a" (itale: Gioacchino I)
Ceteraj titoloj marŝalo de Francio, grandduko kaj reĝo
Persona informo
Devena nomo Joachim Murat [ĵoaŝen mura]
Naskiĝo 25-an de marto 1767 (1767-03-25)
en Labastide-Murat
Morto 13-an de oktobro 1815 (1815-10-13) (48-jara)
en Pizzo
Mortokialo pafekzekutado [#]
Tombo Pizzo [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj franca lingvo [#]
Familio
Dinastio Prince Murat [#]
Patro Pierre Murat-Jordy [#]
Patrino Jeanne Loubières [#]
Edzino Caroline Bonaparte [#]
Idoj Prince Achille Murat • Lucien Murat [#]
grandduko de Berg
Regado 1806 ĝis 1808
kiel "Joaĥimo la 1-a"
Antaŭulo Maksimiliano la 1-a Jozefo de Bavario
Sekvanto Napoléon Louis Bonaparte (1804–1831)
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Bildo pri Joachim Murat de François Gérard (1801)

Joaĥimo MURAT (naskiĝinta la 25an de marto 1767 en la komunumo Labastide-Fortuniere, nuntempe Labastide-Murat, Francujo; mortinta la 13an de oktobro 1815 en Pizzo, Kalabrujo) estis franca kavaleria oficiro, kiu ekigis karieron en la servoj al Napoleono. Li edziĝis kun Caroline Bonaparte kaj estis per tio bofrato de Napoleono. En la jaro 1804 li fariĝis Imperia Marŝalo, en 1805 franca princo (prince français). Li estis de 1806 ĝis 1808 kiel Joaĥimo la 1a grandduko de Berg, de 1808 ĝis 1815 ankaŭ kiel Joaĥimo la 1a (itale: Gioacchino I) reĝo de Napolo. Kiam en 1813 minacis la malvenko de Napoleono, li ŝanĝis la frontojn kaj iris en la tendaron de la kontraŭnapoleonaj aliancanoj. Je la tempo de la Cent-Tagoj li denove sin starigis ĉe la flankon de Napoleono. Lia provo, reakiri per albordiĝo en Italujo sian reĝlandon, fiaskis. Post tio la venkinta reĝo Ferdinando la 1a tujjuĝe pafekzekutigis lin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]