Jean Lannes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jean Lannes
Jean lannes.jpg
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1769 (1769-04-10)
en Lectoure
Morto 31-an de majo 1809 (1809-05-31) (40-jara)
en Kaiserebersdorf
Mortokialo gangreno
Tombo Panteono de Parizo
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Jeannet Lannes
Patrino Cécile Fouraignan
Edz(in)o Louise Antoinette Lannes, Duchess of Montebello
Infanoj Louis Napoléon Lannes • Alfred Lannes de Montebello • Gustave Olivier Lannes de Montebello
Okupo
Okupo oficiromilitisto
Information icon.svg
vdr

Jean LANNES (naskiĝinta la 11-an de aprilo 1769 en Lectoure, mortinta la 31-an de majo 1809 en Vieno-Kaisersebersdorf) estis lertega franca marŝalo sub Napoleono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de servisto ĉevaleja estis tinkturisto antaŭ aniĝo sia en 1792 en la rango de serĝento je la franca armeo. En 1796 kaj 1797 li gajnis grandajn meritojn en Italujo pro hereoca maltimemo kaj nomumitis brigadogeneralo. En 1798 li sekvis Napoleonon en Egiption. Ĉe la okazoj de la puĉo de la 18a de Brumero Lannes donis fundamentan helpon al Napoleono. En 1800 li videblis denove en Italujo kie li venkis en la Milito de la Dua Koalicio ĉe Montebello (en la 9-a de junio).

En 1801 li nomumitis fare de la franca tirano ministro plenpotenca en Lisbono kaj en 1804 marŝalo kaj duko de Montebello. Dum la kampanjoj kontraŭ Aŭstrio kaj Ruslando (1885) Lannes preparis kontraŭ la rusoj en la 16.10.1805 la bataladon apud Hollabrunn. Ankaŭ en Slavkov u Brna li plifaciligis la venkon estante sur la pinto de la maldekstra alo. En 1806 li komandis en la Batalo de Jena–Auerstedt la centron kaj venkis en la 26.12. la rusojn ĉe Pultusk. Tie li grave vunditis.

En majo 1807 Lannes transprenis la komandon de la rezerva korpuso kaj partoprenis la malamikaĵojn ĉe Lidzbark Warmiński kaj Pravdinsk dum la Milito de la Kvara Koalicio. En 1808 li iris kun la imperiestro franca al Hispanujo kie li superis en la 22.11. generalon Francisco Javier Castaños okaze de la Batalo de Tudela. Tuj poste li gvidis la famekonatan sieĝon de Zaragozo. En la Batalo de Aspern-Essling li komandis la centre antaŭmarŝontajn soldaton. Kiam li trairis en la dua batalotago, t.e. en la 22.5., la liniojn por kuraĝigi la armeanojn kanona kuglo fortiris de li ambaŭ gambojn. Li mortis en Vieno pro tia mutilado. Kadavron lian oni tranportis al Strasburgo kaj la entombigo okazis en 1810 en la Panteono de Parizo. Pli malfrue la korpo de la mortinto venis sur la Tombejon Père-Lachaise.

En sia naskiĝurbo li ricevis monumentan statuon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 182 (tie ĉi interrete)