René Cassin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri René Cassin. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Cassin.
René Cassin
Nobel-premiito
Persona informo
Naskonomo Samuel René Cassin
Naskiĝo 5-an de oktobro 1887 (1887-10-05)
en Bajono
Morto 20-an de februaro 1976 (1976-02-20) (88-jaraĝa)
en 13-a arondismento de Parizo
Tombo Panteono de Parizo vd
Religio judismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Masséna • Faculté de droit d'Aix-en-Provence • Universitato de ParizoUniversitato de Provenco • universitato Paul Cézanne Aix-Marseille III vd
Partio Radical-Socialist and Radical Republican Party vd
Subskribo René Cassin
Familio
Parencoj Honel Meiss vd
Profesio
Okupo juristodiplomatopolitikisto vd
Verkado
Verkoj Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de René Cassin en Forbach, Francujo

René Samuel CASSIN ([ʁə'ne ka'sɛ̃:] ; naskiĝis la 5-an de oktobro 1887 en Bajono, mortis la 20-an de februaro 1976 en Parizo) estis franca juristo, diplomato kaj politikisto.

Li kreis en 1947 la Institut français des sciences administratives (Francan instituton pri administraciaj sciencoj). Li estis la precipa redaktoro de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en 1948, kaj gajninto de la Nobel-premio pri paco en 1968.

Junaĝo, studoj kaj instruado[redakti | redakti fonton]

Je la 5-a de oktobro 1887, li naskiĝis en la franca urbo de Bajono, el juda familio de komercistoj, kiu originis de Forbach. Post studoj de juro en Aix-en-Provence] kaj Parizo, li licenciiĝis en 1908, kaj doktoriĝis pri juraj, ekonomikaj kaj politikaj sciencoj en 1914. Dum la Unua Mondmilito, kiel soldato Cassin estis vundita, kaj iĝis kripla. Li ricevis la Krucon de milito 1914-1918, tiam li promociis la fondon de l'Union Fédérale des victimes et anciens combattants de guerre (Federala Unio de eksaj batalantoj kaj milito-viktimoj). Li fariĝis profesoro ĉe la universitato de Lille de 1920 ĝis 1929, kaj sekve li plu instruis en la pariza universitato Sorbono, ĝis la fino de sia vivo.

Membro de la Ligo de Nacioj[redakti | redakti fonton]

Delegito por sia lando en la Ligo de Nacioj en 1924, sed en 1938 li rifuzis daŭrigi sian mandaton en Ĝenevo post publika esprimo de sia malakcepto de la Munkena interkonsento, kiu metis finon al la konflikto de Sudetoj.

Ekde 1940, kun la generalo Charles de Gaulle li estis unu el la proparolantoj de la France Libre (Libera Francujo), dum la ekzilo en Londono pro la nazia okupado de Francujo.

Socialaj kaj politikaj agoj[redakti | redakti fonton]

Poste li estis nomumita delegita por sia lando al la permanenta konferenco de kuniĝinta ministroj pri edukado. Dank'al sia privilegia pozicio, la elektita centra oficejo por UNESKO estis la urbo de Parizo en 1945. Kiel pasia humanisto li defendis homajn rajtojn. CCJO René Cassin estas juda organizaĵo pri homaj rajtoj fondita en 1946 kun konsultaj rilatoj kun internaciaj organizaĵoj[1]. Li estis unu el la ĉefaj inspirintoj kaj redaktoroj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Li estis ankaŭ aktivulo en la Komisiono pri Homaj Rajtoj en la Unuiĝintaj Nacioj (komisiono, de kiu li estis prezidanto en 1955 kaj 1956) kaj en la Permanenta Kortumo de Internacia Justeco de Hago.

Prezidanto de provizora Konstitucia Konsilio de Francio en 1958, li oficiale proklamis la generalon Charles de Gaulle Prezidento de la Respubliko.

En 1959, li estis nomumitaj vicprezidanto de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (kun sidejo en Strasburgo) ĝis 1965, kaj poste ties prezidanto de 1965 ĝis 1968.

En 1968, dudek jaroj post la Universala deklaracio de homaj rajtoj, li gajnis la Nobel-premion pri paco: Pro tuta vivo dediĉita al paco, justeco kaj homaj rajtoj, kaj pro lia laboro kiel redaktoro de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Dum la sama jaro, li ricevis la Premion pri Homaj Rajtoj el la Unuiĝintaj Nacioj, premio rekompencanta homojn aŭ organizaĵojn, kiuj faris gravajn kontribuojn al "la promocio kaj protekto de homaj rajtoj kaj de fundamentaj liberecoj."[2]. La sekvantan jaron li partoprenis al la kreado de la Institut international des Droits de l'Homme (Internacia Instituto pri Homaj Rajtoj), kiun li prezidantis ĝis 1976.

Cassin mortis en Parizo la 20-an de februaro 1976, kaj liaj cindroj estis translokitaj al la Panteono de Parizo.

Franca instituto pri administraciaj sciencoj[redakti | redakti fonton]

En 1947, René Cassin kreis la Institut français des sciences administratives (Francan instituton pri administraciaj sciencoj), kiu estas agnoskita kiel asocio de publika utileco, kaj kiu aliĝis al la Institut international des sciences administratives (Internacia instituto pri administraciaj sciencoj) jam ekzistanta ekde 1930. Li estis la unua prezidanto de sia franca instituto. Sub lia prezidanteco estis organizitaj multnombraj simpozioj, kiuj konsekvence disvolvis la pripensadon de la doktrino pri administracia juro.

Omaĝoj[redakti | redakti fonton]

René Cassin ricevis la medalon de granda kruco de Honora Legio.

Per lia nomo René Cassin nomiĝas multaj lernejoj en Francujo, kaj liceoj sed ne nur en Francujo ankaŭ en Fianarantsoa (signifa: kie oni lernas bone), Jerusalemo kaj Oslo. La Profesia internacia universitato René Cassin de Liono, kreita dum 2003, estis oficiale baptita laŭ tia nomo en 2005.

Multaj francaj vojoj, stratoj kaj placoj nomiĝas omaĝe al li, same kiel kelkaj monumentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]