Forces françaises libres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Parizo en 1944: enmarŝo de FFL.

La Liberaj francaj armeoj (france: Forces françaises libres, mallongigo: FFL) estis soldataro grupiĝinta en Britio post la armistico de la 22.6.1940 ĉirkaŭ generalo Charles de Gaulle. Ilia ideo estis helpi la Aliancanojn.

Komencoj malfacilaj[redakti | redakti fonton]

Komence rekrutado estis ege malfacila: la plejparto de la homoj alvenintaj en Londono post la evakuado de Dunkerque deziris reiri Franclandon. De Gaulle, al kiu permesis Winston Churchill formi propran armeon en la 7.8.1940, apogitis de kelkaj volontuloj de franca origino, de korpusoj revenintaj el Narvik, de soldatoj el la kolonioj ktp. Komence estis nur 10.000 viroj sed en 1942 la nombro estis jam de 70.000 kun stabestraro al kiu apartenis krom de Gaulle ankaŭ admiralo Muselier kaj la generaloj Legentilhomme kaj Catroux. Tiu ĉi armeo tute dependis de la brita komandantaro, kiu enkorpigis la francojn laŭ bezono.

La mararmeo (kiu fakte konsistis nur en kelkaj ŝipoj) kaj la aerarmeo (eskadroj Alsace, Lorraine, Bretagne, Île-de-France ene de Royal Air Force; eskadro Normandie-Niémen ene de la Ruĝa Armeo ekde printempo 1942) estis duarangaj dume la infanterianoj komanditaj fare de de Gaulle mem ludis gravegan rolon dumbatale.

Unuaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Leclerc en Saharo kaj Kœnig en Tripolitanio venkis sendepende: la konkero de Koufra fare de Leclerc ekde marto 1941 montris la nestabilecon de itala okupado en Norda Afriko dum Kœnig restis en Bir Hakeim oferante trionon de la soldatoj kaj la tuton de la materialo dum 16 tagoj por reteni Wehrmacht. Finfine, en majo-junio 1942, sukcese faritis la atingo de britaj trupoj.

Bazo de la futura Armeo nacia[redakti | redakti fonton]

Ekde la formiĝo de la Komitato franca de nacia liberigo (CFLN) en junio 1943 la alproksimiĝo de la afrika armeo de generalo Giraud al de Gaulle permesis kunfandiĝon: tio estis la kerno de estonta nacia armeo kun ĉ. 400.000 soldatoj el kiuj du trionoj originas el la kolonioj. FFL sekve konsistigis sin el la Dua tankdivizio (2e DB), la Unua divizio franca libera (1re DFL) kaj kelkaj taĉmentoj maraj kaj aeraj. Tiuj ĉi trupoj aperis en la bataloj en Italujo kaj en la sekvinta albordiĝo en Provenco. De Gaulle ordonis ke Leclerc ĉe la kampo de 2e DB unue enmarŝu Parizon liberigatan: tio taksitis impona signo ke FFL, venkinte multajn malfacilaĵojn, intertempe estus iĝinta serioza truparo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]