Louis Gabriel Suchet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Portreto de Louis Gabriel Suchet fare de Delpech en 1830.

Louis Gabriel SUCHET (Liono, 2-a de marto de 1770Marsejlo, 3-a de januaro de 1826) estis franca militisto kaj politikisto, marŝalo de la Unua Imperio, duko de la Albufera kaj pajro de Francio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1791 li eniris en la Nacia Gvardio de Francio kaj la venontan jaron li eniris en la armeo, unue kiel kapitano de volontuloj en Ardèche. Kun rango de komandanto li partoprenis en la sieĝo de Toulon (1793).

Destinita poste en Italion, li partoprenis en kelkaj bataloj; estis vundita en tiuj de Urca kaj Neumark. En 1799 li estis ascendita al divizia generalo pro sia lukto en la batalo de Novi kaj partoprenis en la defendo de Ĝenovo, ĉe Masséna.

Poste li distingiĝis en la bataloj de Austerlitz kaj de Jena; akiris la titolon de grafo en 1808. Samjare li estis sendita al Hispanio, ĉe ordonoj de la marŝalo Mortier kun la 5a Armeo, kun kiu li intervenis en la sieĝo de Zaragozo. En aprilo de 1809, li estis nomumita komandanta generalo de la armeo de Aragono, per kiu, post suferi malgrandan malvenkon en Alcañiz, venkegis super la generalo Joaquín Blake en la bataloj de María kaj Belchite. En 1810 li konkeris Ilerdon kaj Mequinenza, kaj en 1811 Tortosa kaj Taragono. La konkero de tiu laste menciita urbo havigis al li esti nomumita fare de Napoleono marŝalo de Francio. En aŭgusto de 1811, estante en Aragono, ricevis ordonojn okupi Valencion. survoje al Valencio li sieĝis Sagunton kaj la 26an de oktobro li batalis kontraŭ la generalo Blake, kiun li venkis en la batalo de Sagunto. Suchet ricevis gravan vundon ĉe la ŝultro dum la batalo. En 1812 eniris en Valencio kaj ricevis la titolon de duko de la Albufera.

Kiam Jozefo la 1-a retiriĝis el Madrido post la batalo de Arapiles, ankaŭ Suchet abandonis Valencion kaj revenis al Aragono, kie li restis atende de ŝanĝoj. Antaŭ la tuja malvenko de la napoleona armeo en la Iberia Duoninsulo post la batalo de Vitoria, Suchet retiriĝis al Katalunio, kaj liaj trupoj estis la lastaj francaj trupoj kiuj abandonis Hispanion.

Trovinte sin sur la Pireneoj, li ricevis la novaĵon de la abdiko de la imperiestro. Li proponis siajn servojn al Ludoviko la 18-a (Francio), kiu havigis al li la titolon de komandanto de la ordeno de Sankta Ludoviko. Sed kiam Napoleono revenis dum la Cent-Tagoj, li revenis al ties flanko, kaj ekhavis la estrecon de la armeo de la Alpoj.

Dum la Resurtronigo li estis elpostenigita el sia titolo de pajro de Francio, kaj ne plu havis gravan estrecon, kvankam li rekuperis la titolon de pajro en 1819. Li retiriĝis el la publika vivo kaj malproksimiĝis el Parizo: Mortiĝis en la kastelo de Montredon, ĉe Marsejlo, la 3an de januaro de 1826. Li estis entombigita en la Tombejo Père-Lachaise (divizio 39).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]