Mequinenza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mequinenza

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50170 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 279  (2020) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 22′ N, 0° 18′ O (mapo)41.3741666666670.30250000000001Koordinatoj: 41° 22′ N, 0° 18′ O (mapo) [+]
Alto 75 m [+]
Areo 307,449798 km² (3 074 4.9 798 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Mequinenza
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Mequinenza [+]
Information icon.svg
vdr

Mequinenza (Mequinensa en la kataluna) estas komunumo kaj loĝloko de Hispanio, en la Provinco Zaragozo, aŭtonoma komunumo Aragono, Hispanio. La komunumo apartenas al la regiono de la Malsupra Cinca, situa sur la ekstrema oriento de la provinco, lime kun tiuj de Huesca kaj Lleida, en la kunfluejo de la riveroj Ebro, Cinca kaj Segre.

La komunumo situas en la nomita Strio de Aragono, zono kie oni parolas la katalunan lingvon. Mequinenza situas inter la diglagoj de Mequinenza kaj Ribaroja. Tie estas loko por remado kaj kajakado-kanuado konsiderita unu el la plej bonaj el Eŭropo pro sia bonega alireblo, stabila akvo kaj siaj sportaj instalaĵoj je la bordoj de la diglago.

La Festoj de Sanktaj Blas kaj Águeda okazas en la monato de februaro, kun okazigo de konkurso de maskovestoj de metiista ellaboro deklarita Festo de Turisma Intereso de Aragono.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La nomo devenas de Miknasa, berbera tribo, kiu konstruis defendan setlejon en la kastelo de Mequinenza en la 8a jarcento. Ĝi estis latinliterumita kiel Miquinencia kaj aperas alimaniere en dokumentado ĝis la 19-a jarcento, alternante la formojn Mquinensa, Miquinença, Mequinença, Mequinensa aŭ Mequinenza.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikva tempo[redakti | redakti fonton]

Oni devas elstarigi la gravecon kiun iuj aŭtoroj donis al la situacio en ĉi tiu zono de la iberia urbo Oktogesa, kiu ludis gravan rolon en la disvolviĝo de la batalo de Ilerda. La ĉeesto de fragmentoj de ceramika “sigillata” ornamita en diversaj spacoj povas indiki romian okupadon. Julio Cezaro en sia verko "De Bello Civili” faras referencon al la loko Oktogesa kiun iuj historiistoj lokigas en Mequinenza.

La loknomo Mequinenza devenas de la berbera tribo Banú Miknasa al kiu oni atribuas ties fondon inter la jaroj 714 kaj 719. Dum la rekonkero, Alfonso la 1-a fr Aragono okupis ĝin en 1133 (kvankam la almoravidoj konkeris ĝin iom poste) kaj estis definitive konkerita de Ramón Berenguer la 4-a en 1149. Mequinenza pasis al la regadoj de la nobela familio Monkada, senjoroj de la baronlando Aitona. Ne estos ĝis 1149 kiam Mequinenza pasos definitive al kristanaj manoj post la konkero fare de Ramón Berenguer la 4-a. Iuj dokumentoj identigas, ke ĉi tiu fakto okazis la 24an de oktobro 1149. De tiam, la loĝloko (kaj probable la defendaj fortikaĵoj lokitaj kaj konstruitaj de la islamaj loĝantoj) apartenis al la reĝo. En 1153, okazos la donaco de 1/5 de la teroj lokitaj en la bordo de Ebro de Mequinenza ĝis Benifallet al Templanoj, sed estas probable ke la Kastelo, la vilaĝo, la ĉirkaŭaj teroj kaj la mueliloj de Mequinenza restis ankoraŭ sub la reĝa dependeco aŭ de Guillem Ramón de Moncada.

En 1410, post la morto sen idaro de Marteno la Homo kaj dum la kvereloj por sukcedo kiuj enfluis en la Devontigon de Kaspon, la partianoj de la grafo Jaime de Urgel en la reĝlando de Aragono organizis sian propran parlamenton en la loĝloko, en opozicio al tiu de Alcañiz, estrita de la fideluloj al Fernando de Trastámara. Ankaŭ diversaj militoj kiel la Kataluna Enlanda Milito (1462-1472), la Milito de Secesio (1640-1652) kaj la Milito de Sukcedo (1705-1714) detruis kaj la loĝlokon kaj la kastelon.

Nuntempa kaj Moderna aĝo[redakti | redakti fonton]

Inter la 15a jarcento kaj 16a jarcentoj, okazas epoko de mizero kaj malsato kun pluraj ribeloj por la markita diferencigo kiu rezultis en la socia forigo de taglaboristoj kaj malgrandaj kamparanoj. Ĉi tiu ekonomia kaj socia situacio okazigis la aperon de la banditismo. La elpelo de la baptitaj maŭroj en 1610 implicis la eliron for de Mequinenza de ĉirkaŭ 265 personoj (78 viroj, 100 virinoj, 35 junuloj, 27 junulinoj kaj ĉirkaŭ 25 infanoj) kun destino norde de Afriko. Ties konsekvenco estis ke la industrio kaj la agrikulturo suferis gravan regreson. Diversaj burĝonoj de pesto malpliigs la loĝantaron en 1648 kaj speciale inter 1651 kaj 1652 dokumentata kun speciala akreco en Caspe, kaj plago de akridoj faliĝis sur la kampoj en 1687. En la jaro 1697 Frato Miguel de Salas skribis la libron Vivo de Sankta Agatoklia, virga kaj martiro, mastrino de Mequinenza.

Denove sub la regado de la Burbonoj la strategia kastelo de Mequinenza kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj transformiĝis kaj kondiĉiĝis denove por adapti sin al la novaj formoj de milito kun artilerio kaj dotita infanterio de fusiloj. La duko de Orleano ordonis pligrandigi kaj fortigi la firmigon de la paralela vojo al la Ebro kiu kunligis Mequinenza kaj Tortosa. Post la preno de Mequinenza, filipistoj kaj partianoj de la ĉefduko konkeris la diversan pozicion, konantaj la strategian gravecon de la loko.

En la komenco de la 19a jarcento, la ekonomia situacio de Mequinenza ne estis variinta substance kaj la agrikulturo daŭre estis la ĉefa ekonomia fonto. Ĝi sekvis uzante la teknikojn de mudeharaj irigacio kaj granda norio lokita en Ebro. La produktado de olivoleo rondaba la 500 aroboj, kvankam ĝi verŝajne pliiĝis per la plantado de olivarboj, kiu okazis de 1790. En 1802, Karlo la 4-a donis la konsenton por la konstruo en Mequinenza de nova paroka preĝejo, projektita de la arkitekto José de Yarza en renesanca stilo. La verkoj komenciĝis en la sekva jaro kaj daŭriĝis ĝis 1808. En tiu momento, la loĝantaro havis la parokan preĝejon de Nia Sinjorino de la Anĝeloj, la ermitejon de la sanktaj Kosmaso kaj Damiano kaj la ermitejon de Sankta Agatoklia.

La Milito de la Hispana Sendependeco kaj la Sieĝo de Mequinenza[redakti | redakti fonton]

Dum la Milito de la Hispana Sendependeco, en la Napoleonaj Militoj okazis la sieĝo de Mequinenza komencita la 15an de majo 1810. Malgraŭ enkalkuli nur kun kastelo kun malmultaj defendoj, la loĝantaro kaj la kastelo estis lokitaj en strategia punkto por la napoleona armeo por certigi la navigacion de Ebro kaj uzi la loĝlokon kiel bazo de provizado kaj transporto de postaj militaj operacioj. La unua atako sur la loĝloko iris al meze de marto post la konkero de Fraga, kvankam la defendantoj de la loĝloko je la komando de la kolonelo Manuel Karbo malakceptis la atakon.

Malsukcesinta ĉi tiu provo kapitulaci la lokon per paca vojo, la francoj elektis denove por la milita vojo. La atakantoj havis ĉirkaŭ 5000 homojn, kvar kompaniojn de inĝenieroj kaj du de artilerio kun 14 pecoj. La hispana defendo de la loko, estrita de la kolonelo Karbo, havis entute 1200 homojn. La tago 8a je la 10a horo de la mateno, la hispana garnizono, post proponi grandan reziston retiriĝis kaj fine montris la blankan flagon. La garnizono akiras la honoron defili antaŭ la divizio de la generalo Musnier kaj deponis siajn armilojn fronte al la glaciso de la kastelo de Mequinenza. La hispanaj trupoj en tiu momento estis 500 soldatoj de diversaj devenoj. En la interno de la kastelo de Mequinenza la francoj trovis grandan armilaron.

Muzeoj de Mequinenza[redakti | redakti fonton]

Muzeoj de Mequinenza estas tri muzeaj spacoj trovitaj en Mequinenza. Ili konsistas el la Muzeo de la Mino, la Muzeo de la Historio de Mequinenza kaj la Muzeo de la Prahistoria Pasinteco. Ilia celo estas diskonigi la minindustrian kaj historian heredaĵon de la urbo, kaj precipe de la Malnova Urbo Mequinenza, kiu malaperis sub la rivero Ebro post la konstruado de la akvorezervejo Ribarroja. Ĝia loko estas en la Lerneja Grupo María Quintana konstruita en 1927.La Muzeoj de Mequinenza formas parton de la Ibera Reto de Geominado-Spacoj ekde 2017, de la asocio de literaturaj spacoj Espais Escrits kaj ekde 2020 de la Monda Reto de Akvaj Muzeoj de UNESKO.

Aiguabarreig Ebro-Segre-Cinca[redakti | redakti fonton]

Aera vido de Mequinenza en la kuniĝejo de la riveroj Ebro (maldekstra) kaj Segre kaj Cinca (dekstra).

En la suda zono de la Malsupra Cinko situas Mequinenza kaj la kunfluejo de la riveroj Cinca, Segre kaj Ebro, nome la Aiguabarreig kun granda natura riĉeco kaj granda vario de ekosistemoj kiuj gamas de la mediteraneaj stepoj al arbaroj de riverbordo, igante ĉi tiun spacon biologia paradizo. Ĉi tiu spaco ricevas la nomon de la vorto de kataluna origino kiu nomumas la lokon en kiu du aŭ pli kurantaj akvejoj kuniĝas kaj formas unu solan. En la Aiguabarreig situas centoj da metroj da larĝo de akvo, multnombraj riveraj insuloj kaj ĉeriveraj arbaroj, grandaj amasoj de kareksoj, strandoj de rulŝtonetoj kaj profundejoj. Estas kunfluejo de la flaŭro stepa kun tiu de la arida zono de Monegros kaj de la mediteranea flaŭro kiu supreniras laŭ la valo de Ebro. Danke al ĉi tiuj karakterizaĵoj kunvivas specioj de medioj plene kontraŭaj. La birdoj estas la plej multnombra grupo kaj gamas de kolonioj de ardeedoj al ĉiu tipo de rabobirdoj kaj birdoj propraj de dezertaj medioj. Ankaŭ povas esti rampuloj, amfibioj kaj mamuloj, elstarante speciale vespertoj, cervoj, kapreoloj, lutroj kaj la ĉeesto pli kaj pli abunda de sovaĝaj kaproj.

Gemeliĝo[redakti | redakti fonton]

Vizito de la komitato de ĝemeliĝo de Bressuire al Mequinenza.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]