Segre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Segre
Segre apud Ilerdo
Segre apud Ilerdo
Segre apud Ilerdo
fluanta akvejorivero
Bazaj informoj
Situo Okcitanio/Francio, Katalunio, Aragonio/Hispanio
Longeco 265 km
Akvokolekta areo 22 400 km²
Averaĝa trafluo 100,20 m³/s
Fluo
Fonto ĉe Llo en Pyrénées-Orientales
- Alteco super marnivelo 2 843 m
- Koordinatoj 42° 24′ 9″ N, 2° 6′ 30″ O (mapo)42.40252.1084
Enfluejo ĉe Mequinenza en Ebron
- Koordinatoj 41° 21′ 49″ N, 0° 18′ 10″ O (mapo)41.3636560.30264399999999
Geografio
Trairataj urboj Llívia, Puigcerdà, La Seu d’Urgel, Ilerdo, Mequinenza
Map
Segre
vdr

La Segre (katalune Segre, hispane Río Segre, france Sègre, latine Sĭcŏris flumen) estas rivero en Francio kaj Katalunio (Hispanio), kiu fluas en la riveron Ebro. Ĝi havas longecon de 265 km.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia fonto situas en la regiona naturparko Pyrénées Catalanes sur la teritorio de la komunumo Llo, en la departemento Pyrénées-Orientales. Poste kelkaj montaraj rojoj enfluas en ĝin. Post la eksklavo Llívia ĝi trapasas la limon al Hispanio ĉe Puigcerdà kaj plu fluas okcidenten ĝis La Seu d’Urgel, kie ĝin enfluas Valira.

Areo de baseno de Segre kaj Ebro

La rivero Segre plu fluas en Katalunio en sudokcidenta direkto ĝis iom antaŭ sia enfluo en la Ebron, apud la urbeto Mequinenza.

La plej granda urbo apud la rivero estas Ilerdo, ĉefurbo de la samnoma provinco.