Aragonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aragonio
Regiono
FlagoBlazono
historia lando • reĝlandosuverena ŝtatoadministra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio
- koordinatoj41° 39′ 0″ N, 0° 54′ 0″ U (mapo)41.65-0.90000000000001Koordinatoj: 41° 39′ 0″ N, 0° 54′ 0″ U (mapo)


Aragonio (Tero)
Aragonio (Tero)

Aragonio (Aragono)
Aragonio (Aragono)
DEC

Map
Aragonio
Vikimedia Komunejo:  Kingdom of Aragon [+]
vdr

Aragonio kun sufikso -io estas nomo uzata por la regiono de nordoriento de Hispanio, nome Aragono, kiam ĝi estas pli malpli politike sendependa aŭ aŭtonoma.

Aragono estis sendependa reĝlando dum la mezepoko, en la procezo de Rekonkero de la arabe okupita teritorio fare de la kristanoj. Ĝi poste unuiĝis kun la teritorioj de la kataluna rekonkero, por formi la Kronlandon de Aragono, kiu inkludis la nunajn regionojn de Aragono, Katalunio, Valencio kaj Balearoj. Ĝi poste unuiĝis kun Kastilio por formi la hispanan reĝlandon. Tamen, Aragono plu konservis parton de aŭtonomio, ĝis la alveno de la Burbona dinastio, komence de la 18-a jarcento. Post la nova administra organizado de Hispanio, Aragono denove havas aŭtonoman registaron kaj Parlamenton (Aragonaj Kortezoj).

Ĝenerale tiu situacio de sendependeco aŭ aŭtonomio okazis:

La aŭtonoma Aragonio en 1936 (ruĝe), flave la militfronto, blue la faŝisma zono.
  • Dum la Hispana Revolucio (1936) kio okazis samtempe kun la Hispana Enlanda Milito, kiam oni organizis eksperimentan kolektivan ekonomian sistemon sub kontrolo de anarkiismaj sektoroj, kio daŭris pli precize ekde julio 1936 ĝis aŭgusto 1937, kiam tiu sistemo estis nuligita de la trupoj sub kontrolo de komunistoj.
  • En la demokratia epoko de la lasta kvarono de la 20-a jarcento oni starigis sistemon de aŭtonomaj komunumoj, per kiu la iamaj regionoj ekprenis parton de decidpovon, tiele Aragono iĝis denove decidpova politika sistemo nomebla Aragonio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Alardo Prats, "Fronto k postfronto de Aragonio", Oficejo pri la Eksterlanda Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono, 1938. Elhispanigis Pario.
  • Julián Casanova, "Anarquismo y revolución en la Sociedad Aragonesa Rural (1936-1938)", Siglo XXI, Madrid, 1985.