Provinco Ilerdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Provinco de Ilerdo, Katalunio, Hispanio

Ilerdo (katalune: Lleida (oficiale), hispane: Lérida) estas provinco de nordorienta Hispanio, en la okcidenta parto de la aŭtonoma komunumo Katalunio. Limas kun la provincoj de Ĝirono, Barcelono, Taragono, Zaragozo kaj Huesko kaj la landoj de Francio kaj Andoro. La ĉefurbo estas Ilerdo.

El la loĝantaro de 414.015 (2007), ĉirkaŭ 30% loĝas en la ĉefurbo, Ilerdo. Aliaj urboj en provinco de Ilerdo estas La Seu d'Urgell (sidejo de la ĉefepiskopo kiu estas kunprinco de Andoro), Mollerussa, Cervera, Tàrrega, Balaguer. Estas 231 municipoj en Ilerdo.

En ĉi tiu provinco estas la Valo de Arano, speciala komarko kun pli da aŭtonomeco kaj kiu havas la aranan, dialekto de la okcitana, kiel ĝia oficiala lingvo.

La Nacia Parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici troviĝas en ĉi tiu provinco.

La provinco ĝuas viglan frukto-kulturan industrion, kiu enhavas pirojn kaj persikojn.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas karakteran katalunan dialekton populare nomatan lleidatà , kun lo , los uzataj kiel la vira definita artikolo anstataŭ el , els . La loka dialekto, konvene nomata nordokcidenta kataluna estas parto de la okcidenta kataluna grupo, kaj tial, kunhavas trajtojn kun la valencia (kies dialektoj ankaŭ estas parto de tio grupo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]