Arana valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Valo de Arano)
Valo de Arano
Escut de la Vall d'Aran.svg

Vitoj en Artés
Lando Hispanio
Provinco Ilerdo
Ĉefurbo Vieljo
Municipoj 9
Areo 633,6 km²
Loĝantaro
Loĝdenso
10 295 loĝ.  (2008)
16,25 loĝ./km²
Retpaĝaro Oficiala retejo
vdr

La Valo de Arano (en la arana lingvo, Val d'Aran, kiu estas ĝia oficiala nomo), ankaŭ konata simple kiel Arano, estas regiono kataluna lokita en la Pireneoj centraj (provinco de Lleida, Hispanio). Ĝi limas norde kun Francio (departemento de Haute-Garonne), al la sudokcidento kun la provinco aragona de Huesca (Ribagorza), sude kun la kataluna regiono de Alta Ribagorza kaj oriente kun tiu de Pallars Sobirá. Ĝi havas 10.295 loĝantojn (censo 2009) kaj ĝia ĉefurbo estas la urbo de Vielha.

En ĉi tiu regiono kunvivas tri kunoficialaj lingvoj: la arana (dialekto de la okcitana, kaj regiona lingvo de la valo), la kataluna kaj la kastilia.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La regiono prenas la nomon de la valo en kiu ĝi sin trovas. La nomo Val d'Aran estas arana. La plej diskonigita teorio estas ke Val d'Aran estas pleonasmo, pro tio ke ĝi signifus Valon de la Valo (val signifas valon en arana kaj Aran, de la malnova eŭska lingvo haran, ankaŭ signifas valon), pro tio ke la eŭska lingvo estis parolata en pireneaj vilaĝoj de la provinco de Ilerdo ĝis la 12a - 13a jarcentoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Arano estas la sola regiono de Katalunio kiu apartenas en granda parto al baseno atlantika. La rivero Garono, kiu naskiĝas en la valo kaj trairas ĝin, enfluas en la Atlantika oceano post trairo de la tuta Gaskonio. La valo ankaŭ havas malgrandan parton de baseno mediteranea, pro tio ke la rivero Noguera Pallaresa naskiĝas je cento de metroj de la Garono, sed komencas la kurson en kontraŭa direkto.

30% de la teritorio troviĝas super 2000 metroj de alteco.

Administra organizado[redakti | redakti fonton]

Komunumoj de la regiono de la Valo de Arán.

La valo estas formita de 33 vilaĝoj, kolektitaj en naŭ komunumoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio arana baziĝis tradicie en la brutobredado kaj la arbara ekspluatado. Tamen, nuntempe estas la turismo (tiel en vintro kiel en somero) la motoro de la ekonomio de la Valo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Lingvaj uzoj en la Valo de Arán[1]
Kastilia (hispana) Arana Kataluna Aliaj
Gepatra lingvo 37,3% 22,4% 14,6% 7,6%
En la hejmo (nur) 35,3% 25,8% 13,0% s/d
En la hejmo (kun aliaj lingvoj) 50,7% 40,3% 24,6% 3,8%
En la laboro (nur) 30,8% 9,2% 7,9% s/d
En la laboro (kun aliaj lingvoj) 63,1% 34,6% 43,9% 1,8%

La Valo de Arano estas la sola loko kie varianto de la okcitana, la Arana lingvo), parolata ankaŭ en la sudo de Francio, estas oficiala lingvo. La arana estas kunoficiala (kune kun la kastilia kaj la kataluna) en la tuta aŭtonoma komunumo de Katalunio laŭ ties Statuto de Aŭtonomeco, kvankam ĝi nur estas parolita en ĉi tiu valo. Ĝis 2006 la arana estis oficiala nur en la Valo de Arano.

Kiel patrina lingvo la kastilia estas la lingvo kiu iom post iom gajnis terenon en la lastaj jaroj.[1][2]. La kastilia estas ankaŭ la plej parolata lingvo fare de la loka loĝantaro en la hejmo kaj en la laboro, kvankam grava procento uzas la aranan kaj, en plej malgranda mezuro, la katalunan.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


 
Komarkoj de Katalunio
Flago de Katalunio
Komarkoj de Sud-Katalunio
Alt Camp | Alt Empordà | Alt Penedès | Alt Urgell | Alta Ribagorça | Anoia | Bages | Baix Camp | Baix Ebre | Baix Empordà | Baix Llobregat | Baix Penedès | Barcelonès | Berguedà | Baixa Cerdanya | Conca de Barberà | Garraf | Garrigues | Garrotxa | Gironès | Maresme | Montsià | Noguera | Osona | Pallars Jussà | Pallars Sobirà | Pla de l'Estany | Pla d'Urgell | Priorat | Ribera d'Ebre | Ripollès | Segarra | Segrià | La Selva | Solsonès | Tarragonès | Terra Alta | Urgell | Val d'Aran | Vallès Occidental | Vallès Oriental

Komarkoj de Nord-Katalunio
Alta Cerdanya | Capcir | Conflent | Fenolleda | Rosselló | Vallespir