Arana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arana
Aranés
Occitan dialects
gaskona lingvo
Parolata en Valo Arano, Katalunio, (Hispanio)
Parolantoj 5 087
Denaskaj parolantoj 2.765
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Okcitana lingvo
Gaskona lingvo
Aranvala lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Hispanio
Reguligita de Conselh Generau d'Aran
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 oci
  Glottolog aran1260
Angla nomo Aranese
Franca nomo aranais
Vikipedio
vdr

La aranvala lingvo (okcitane: aranés) estas subdialekto de la okcitana lingvo, de la grupo gaskona. Ĝi estas leĝe agnoskita kiel la ĉefa lingvo de Valo Arano, en la Kataluna Aŭtonoma Komunumo. Ĝi estas oficiala lingvo en la tuta Kataluna Aŭtonoma Komunumo, kune kun la kataluna kaj la hispana, ekde la validiĝo de la nova Statuto de Aŭtonomio de Katalunio en 2006 (kvankam jam de antaŭ 1979 ĝi estas oficiala lingvo de la valo). Ĝi estas la pera lingvo de instruado en la lernejoj de la valo ekde 1984.

90% de de la arananoj ĝin komprenas kaj 65% povas ĝin paroli. Tamen, ĝi suferas klaran situacion de minoritatigo en rilato al la hispana.

Uzado de la okcitana en Bossòst (Valo Arano). La uzado de dera anstataŭe hispana de la aŭ kataluna dela kaj culturau anstataŭe cultural estas meze de karakteristikoj de la aranvala lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]