Garono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo

Garonne [garon], okcitanlingve Garona [garuno], estas unu el la plej grandaj riveroj de Francio : 647 km.

Ĝi situas en la sudokcidenta parto de la lando. Ĝia fonto situas en la hispana parto de la montaro Pireneoj, kaj ĝi finiĝas en la atlantika oceano apud Bordozo. Eta montara torento je ĝia komenco, ĝia fina parto (elfluejo) estas tre larĝa : preskaŭ 10 km. Ĝi trafluas grandajn urbojn kiel Tuluzo, Agen, aŭ Bordozo.

La Apudgarona Kanalo aŭ pli koncize Garona Kanalo - france Canal de Garonne, antaŭe nomita Canal Latéral de la Garonne, do "flanka kanalo de la Garono" - estas kanalo en Francio, konstruita en la 19-a jarcento. Ĝi konektas la urbon Tuluzo al la komunumo Castets-en-Dorthe, 45 kilometrojn sude de Bordozo.