Bidasoa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bidasoa
rivero
Bazaj informoj
Rivera reto Bidasoa
Longeco 66 km
Fluo
Fonto apud Errazu en Navaro
- Alteco super marnivelo ĉ. 600 m
- Koordinatoj 43° 10′ 21″ N, 1° 24′ 31″ U (mapo)43.1725-1.4086111111111
Enfluejo apud Hondarribia en la Biskajan Golfon
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 43° 20′ 34″ N, 1° 46′ 24″ U (mapo)43.342658-1.773347
Geografio
Map
Bidasoa
vdr

Bidasoa (hispane Bidasoa, eŭske Bidasoa, france Bidassoa) estas marborda rivero, landlima dekkelk kilometrojn inter Francio kaj Hispanio. Bidasoa estas rivero de Eŭska Lando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bidasoa estas marborda, torenta rivero, situanta en okcidentaj Pireneoj, grandparte sur la hispana teritorio. Ĝia longeco estas 76 km.

Ĝi fontas en Erratzu en Navaro, el unuiĝo de du riveretoj Izpegi kaj Iztauz (sur la suda flanko de montpasejo de Otxondo). Ĝi fluas al la sudo sub la nomo Baztan ĝis la loko de Oronoz-Mugairi kie, alfluita de akvoj el montpasejo de Belate, ĝi ricevas la nomon Bidasoa.

Ĝia akvofluo estas navara ĝis Endarlatsa. Ekde tie, sur kelkdeko da ceteraj kilometroj antaŭ ĝia elfluejo, Bidasoa formas landlimon inter Francio kaj Hispanio (Pyrénées-Atlantiques kaj Gipusko).

Post ĝi formis golfon de Ĉingudi (Txingudiko badia) en sia lasta trairo, ĝi ĵetiĝas en la Biskajan Golfon inter Hendajo (Hendaia) (Kabo Sokoburu) kaj Fuenterrabía (Hondarribia) (Kabo Higuer).

La Insulo de la Fazanoj (KonpantziaFaisaien Uhartea) estas kunsuvereneco sub laŭvica aŭtoritato de Francio kaj Hispanio, ŝanĝiĝanta ĉiujn ses monatojn.

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

  • Zeberia
  • Ezkurra
  • Iruribieta
  • Latsa
  • Etxalar
  • Arregi
  • Onin
  • Jaizubia