Étel (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Rivero de Étel
rivero
La urbo Étel, rande de la rio de Étel
Lando  Francio
Regiono Bretonio
Koordinatoj 47° 38′ 39″ N 03° 12′ 47″ U / 47.64417 °N, 3.21306 °U / 47.64417; -3.21306 (mapo)
Longo 35,1 km (22 mi)
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Morbihan
Situo enkadre de Morbihan
Situo enkadre de Morbihan
Vikimedia Komunejo: Etel river

La rivero de Ételria d'Étel franclingve (bretonlingve Stêr an Intel) estas mallonga marborda rivero de Morbihan (Francio), kiu fluas en rio, tio signifas ke ties profunda valo estas invadata per la alflua tajdo. Ĝi konsistigas golfeton dissemitan per insuletoj, kies riverbuŝo situas en Atlantiko je la nivelo de Étel kaj de Plouhinec.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la rivero de Étel

Irfluo[redakti | redakti fonton]

La rivero de Étel fontas apud la vilaĝo Penhoët, oriente de la komunumo Languidic, en departemento Morbihan, je ĉirkaŭ 100 m-a alteco. Sub la nomo Rion, la rivereto direktiĝas unue okcidenten, ĝis la sudo de Languidic, kaj poste oblikve iras suden ; tiam ĝi nomiĝas rivero de Pont-Roc'h.

Je la nivelo de Nostang, la rivero plilarĝiĝas iom post iom kaj la tajdinfluo komence sentiĝas. Iom post atingo de la rivero de Landévant kaj la ŝanelo de Ster en Istrec en Locoal, la rivero de Étel komenciĝas kaj forte plilarĝiĝas. La rivero estas transpasata inter Belz kaj Plouhinec per la ponto Lorois kaj elfluas en Atlantikon post la urbo Étel. Ĝia alfluejo estas karakterizata per la barilo de Étel, sablobenko je moviĝa pozicio.

Entute, la rivero de Étel estas longa je 35,1 km[1], kaj kovras 22 kv.m. kaj eniras interne de la tero ĝis 15 km.


Insuloj[redakti | redakti fonton]

Insulo de Saint-Cado en la rivero de Étel kun ĝia romanika kapelo de la 11-a jc

Je la nivelo de sia rio, la rivero de Étel estas dissemita per insuloj kaj insuletoj. La ĉefaj estas :

Hidrologio[redakti | redakti fonton]

La barilo de Étel

La rivero de Étel havas flankrivereton, la rivero de Sac'h (ankaŭ skribita « Sach »), ĝuste norde de Étel.

Pro la aparte grandaj akvovolumenoj, kiujn movas la tajdoj, la rio estas la sidejo de fortegaj tajdofluoj.

Alflue el la rio troviĝas la barilo de Étel, submara sablobenko kreita per la kruciĝo de fluoj kun moviĝa pozicio. Tiu barilo malfaciligas la marnavigadon. Ĝi estas je la origino de la dramo de Étel, kiu okazis en la 3-a de oktobro 1958, kaj kaŭzis la morton de naŭ personoj okaze de ekspedicio organizita de Alain Bombard por provi novan tipon de savfloso. Ondo estigita per la barilo renversis la floson de Bombard. La savboato Vice-Amiral Schwerer II, kiu alrapidis por helpi, ankaŭ renversiĝis. Kvar personoj el la flosanoj pereis kaj kvin el la savantoj, el kiuj Émile Daniel, posedanto-mastro de la savboato[2]. En 2008, memoriga ekspozicio pri la kvindeka datreveno de tiu dramo okazis en la muzeo de la Tinusŝipoj de Étel[3].

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La bredado de ostroj komenciĝis en la 1890-aj jaroj kun la alveno de la fervojo. Unue temis pri plataj ostroj, poste ekde la fino de la 1940-aj jaroj, komenciĝis la bredado de la kavaj ostroj portugaldevenaj. La japana kava ostro estis enkondukita en 1970, post la epizootio de 1970[4].

Nun estas 75 entreprenoj de konkokulturo en la rio, plej multaj familiaj, kiuj produktas proksimume 3 000 tunojn da ostroj ĉiujare.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Granita kelta kruco en Saint-Cado.

Megalita ensemblo vasta je 3 000 kv.m. estis malkovrita en 2006 sur le loko de Kerdruelland en Belz, rande de la rivero, de skipo de Inrap (Institut national de recherches archéologiques préventives)[5].

La kapelo Saint-Cado de Belz, de la 11-a jc situas sur la indulo de Saint-Cado.

Nur unu ponto transpasas la rion de Étel, temas pri pendoponto nomata « Pont-Lorois » situanta en la suda parto, ĝi ligas la vilaĝojn Kergo kaj Kergouric (komunumo de Plouhinec). La vojo sur tiu ponto est la departementa vojo D781.

Tiu ponto anstataŭis alina, kiu estis detruita per ŝtormo en 1895.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj sandre; $2
  2. plaquette de l'exposition Mersavado : Barilo de Étel 1958, la drama eksperimento organizita de la muzeo de la tinusŝipoj de Étel en 2008. Alirdato: 4-a aprilo 2011.
  3. Prezento de la ekspozicio Arkivigite je 2011-05-19 per la retarkivo Wayback Machine sur le retpaĝejo de la Tinusŝipoj. Alirdato: 4-an de aprilo 2011.
  4. france Raporto sur la Kultura heredaĵo de Étel[rompita ligilo] sur la oficiala retpaĝejo de Regiona Konsilio de Bretonio
  5. Videa raporto pri la megalitaj vicoj de Belz-Kerdruellan sur la retpaĝejo de Inrap

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Movbilde[redakti | redakti fonton]

  • La Barre (Étel, 1958), televida elsendaĵo de 52' de Jean-François Pahun (elsendita en 2008), format HDCAM, kunproduktado de Sundeck Films (56370 Locmiquélic) kaj France 3 Ouest