Alain BOMBARD (naskiĝis la 27-an de oktobro1924 en Parizo, mortis la 19-an de julio2005) estis franca biologo, kuracisto, fama vojaĝisto kaj politikisto. En la jaro 1952 li faris eksperimenton pri elvivado kaj transnavigis la Atlantikan Oceanon de Kanariaj Insuloj ĝis Barbadoso en unupersona enblovebla gum-boato kun velo dum 65 tagoj, havante preskaŭ neniom da manĝaĵoj kaj trinkebla akvo. Li havis memfaritan fiŝkaptilon kaj manĝis la fiŝon, kiun li kaptis dum sia vojaĝo. Krome, li kaptis planktonon per la reto, kiun li produktis el kuracista bandaĵo.
„ Viktimoj de famaj ŝipkatastrofoj, kiuj mortis antaŭtempe, mi nun scias: estis ne maro, kiu mortigis vin, estis nek malsato, nek soifo! Ŝanceliĝante sur la ondoj dum morna meva krio vi mortis pro timo ”
— Alain BOMBARD, en 1952 post sia sukcesa eksperimento.