Pendoponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pendoponto estas ponto el metalaj aŭ betonaj kolonoj, de kiuj pendas fortegaj kabloj, pasintece ankaŭ ĉenoj, je kiuj fiksiĝis la horizontala parto de la ponto.

Uzoj de pendopontoj[redakti | redakti fonton]

Pendopontoj plejparte utiliĝas por la gvido de stratoj super larĝaj kaj parte centre aparte profundaj akvosurfacoj, kiuj ofte estas ŝipe frekventataj: Pendaj pontoj bezonas nur malmultajn kolonojn, en plej simpla kazo nur po unu kolonoparon ambaŭflanke de la ponto, tial ke profunda centra akvospaco superpontiĝas, sen ke la multaj kolonoj de aliaj pontotipoj unuflanke kostas multan materialon, konstruotempon kaj monon kaj aliflanke ĝenas la ŝipan trafikon. Fervojaj linioj malofte uzas pendopontojn, ĉar tiu pontotipo tendencas je minimumaj svingiĝoj kaj misformiĝoj, kio ne ĝenas la stratan trafikon de aŭtoj, kamionoj kaj motorcikloj, sed jes ja la relojn de fervojo, kiuj devas poziciiĝi tre ekzakte.

Konstruiĝo[redakti | redakti fonton]

Konstruopartoj de pendoponto

La horizontala parto de la ponto, sur kiu poste troviĝas la trafika vojo, per fortegaj kabloj el metaloj aŭ miksitaj materialoj ligiĝas al pluraj altaj kolonoj aŭ interlligitaj paroj de altaj kolonoj. La kabloj kaj sekve ankaŭ la suproj de la kolonoj do tre tiriĝas. Tiu tira forto subenpremas la pintrojn de la kolonoj, kaj tiu premo gvidiĝas al la fortikaj kolonaj fundamentoj.

Oni ne devas konfuzi pendoponton kun staja pontopendanta ponto.

Akashi-Kaikyo-ponto, Japanio

Evoluo de la konstrumaniero de pendopontoj[redakti | redakti fonton]

La konstrumaniero de la modernaj pendopontoj evoluis dum la 19-a jarcento. La unua tiuspeca ponro, kiu en Usono finkonstruiĝis dum la jaro 1801, havis interkolonan distancon de 21 metroj kaj pendis je ĉenoj. La pontoj de tiu komenca stilo ricevis la nomon "ĉenopontoj". La germana inĝeniero John Roeblings post sia elmigro al Usono pluevoluigis la konstruomekanismojn kaj ebligis la superpontadon de pli grandaj interspacoj. Tiaspecaj pendopontoj revoluciigis la pontokonstruadon en norda Ameriko kaj poste ankaŭ en Eŭropo. Roebling energie subtenis la utiligon de metalaj kabloj anstataŭ de ĉenoj.

Nuntempe ekzistas multaj tiaspecaj pendopontoj. El la du sekvaj listoj la unua montras la aktuale plej longajn pendopontojn de la mondo, kaj la dua la plej longajn pontojn de sia propra epoko:

La nuntempe plej longaj pendopontoj de la mondo[redakti | redakti fonton]

ponta nomo interkolona distanco ŝtato pretiĝo
ponto Akashi-Kaikyō 1991 m Japanio 1998
Granda Belto-ponto 1624 m Danio 1998
ponto Runyang 1490 m Ĉinio 2005
ponto Humber 1410 m Britio 1981
ponto Jangyn 1385 m Ĉinio 1997
ponto Tsing-Ma 1377 m Honkongo, Ĉinio 1997
Verrazano-Narrows-ponto 1298 m Usono 1964
Golden-Gate-ponto 1280 m Usono 1937
Högakusten-ponto 1210 m Svedio 1997
Mackinac-ponto 1158 m Usono 1957

La plej longaj pendopontoj de siaj epokoj[redakti | redakti fonton]

ponta nomo interkolona distanco ŝtato jaroj rimarkoj
Union Bridge 137 m Britio 1820–1826    plej aĝa, hodiaŭa daŭre funkcianta pendoponto
Menai-ponto 176 m Britio 1826–1834
Zähringen-ponto 271 m Svislando 1834–1849 dum 1924 anstataŭigis per arka ponto
Wheeling-pendoponto 308 m Usono 1849–1851
Lewiston-Queenston-ponto 316 m Usono, Kanado 1851–1864 detruiĝis kaj poste anstataŭigis per arka ponto
John A. Roebling-pendoponto    322 m Usono 1866–1869
Niagara Clifton-ponto 384 m Usono, Kanada 1869–1883 1899 ersetzt
Brooklyn-ponto 486 m Usono 1883–1903
Williamsburg-ponto 488 m Usono 1903–1924
Ursomonta ponto
(Bear Mountain Bridge)
497 m Usono 1924–1926 unua pendoponto kun asfalta pavimo
Benjamin-Franklin-ponto 533 m Usono 1924–1926
Ambasadora ponto 564 m Usono, Kanado 1929–1931
George-Washington-ponto 1067 m Usono 1931–1937
Golden-Gate-ponto 1280 m Usono 1937–1964
Verrazano-Narrows-ponto 1298 m Usono 1964–1981
ponto Humber 1410 m Britio 1981–1998
ponto Akashi-Kaikyō 1991 m Japanio ekde 1998

Planataj pendopontoj[redakti | redakti fonton]

Aparte en ekonomia pli malfortaj regionoj planoj pri grandaj pendopontoj finance malfacile realigeblas. Tial ĝis nedifinita estonteco prokrastigis ekzemple la projekto de granda ponto inter Italio kaj Sicilio, kiu havu distancon de 3000 metroj inter la du ĉefaj kolonoj, aŭ la la ponto Bicentenario de Chiloé en Ĉilio. Krome ekzemple ekzistas planoj konstrui pontegon super la markolo de Ĝibraltaro inter Hispanio kaj norda Afriko - tia ponto devus havi signife pli grandan distancon inter la du ĉefaj kolonoj kaj ankoraŭ kostus multege pli da mono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]