Sky Bridge 721

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sky Bridge 721
ponto
Ponto Sky Bridge 721
Oficiala nomo: Sky Bridge 721
Kromnomo: Ĉiela ponto 721
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Municipo Velká Morava
Historia regiono Moravio
Montaro Králický Sněžník
Transporto piedirantoj
Transpontigas Mlýnský potok
Situo Sky Bridge 721
 - koordinatoj 50° 08′ 56″ N 16° 50′ 13″ O / 50.14889 °N, 16.83694 °O / 50.14889; 16.83694 (mapo)
Longo 721 m
Larĝo 1,2 m
Malfermo 2022
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Tipo de ponto Pendoponto
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sky Bridge 721
Retpaĝo: eshop.dolnimorava.cz/shopping/eshop
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Sky Bridge 721 (tradukata kiel Ĉiela ponto 721[1]) estas pendoponto en masivo de Králický Sněžník en parto Velká Morava de municipo Dolní Morava en distrikto Ústí nad Orlicí en Regiono Pardubice en Ĉeĥio. Ĝi kondukas de kabano Slaměnka en Velká Morava en selo sub montopinto de Slamník trans valo Mlýnské údolí kun Mlýnský potok al montodorso de Chlum. La ponto estas en trafiko ekde la 13-a de majo 2022, nome unudirekte kiel allogaĵo por enirpaĝo en centoj da kronoj por persono kaj surbaze de rezervado laŭ kapacito laŭ tempoperiodoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La longo de la ponto estas 721 m. En la tempo de sia malfermo en majo de 2022 ĝi estis indikata kiel la plej longa pendoponto en la mondo aŭ kiel la plej longa pendoponto por piedirantoj. Antaŭan rekordon en la longeco de pendoponto por piedirantoj (516 m) tenis ponto Arouca 516 en Portugalio.

La alteco de la ponto super la fundo de la valo estas 95 metroj, supermara alteco 1110–1116 metroj[2] aŭ 1125–1135 metroj.[3] La larĝeco de trotuaro sur la ponto estas 1,2 metroj.

La ponton kreas 6 ĉefaj portantaj ŝnuregoj kun tira forto po 360 tunoj kaj 60 ventaj ŝnuregoj de diversa diametro. La ponton kreas 1030 kubaj metroj da betono, la ŝnuregoj kun suma maso 158 tunoj kaj 20 tunoj helpaj konstrukcioj. La ĉefa ŝnurego havas diametron pli ol 7 centimetroj.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]