Dolní Morava
Dolní Morava | |||
germane: Niedermohrau | |||
municipo | |||
Limpasejo Jodlów (PL) - Horní Morava (CZ)
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Dolní Morava | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Králíky | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Moravio, Sudetio | ||
Montaro | Králický Sněžník | ||
Naturmemorindaĵo | Králický Sněžník | ||
Konstruaĵo | K S-5 "U Potoka" fuorto | ||
Rivero | Moravo | ||
Situo | Dolní Morava | ||
- alteco | 615 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 07′ 00″ N 16° 43′ 00″ O / 50.11667 °N, 16.71667 °O (mapo) | ||
Areo | 36,60 km² (3 660 ha) | ||
Loĝantaro | 304 (01.01.2012) | ||
Denseco | 8,31 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 561 69 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580163 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.obecdolnimorava.cz | |||
![]() |
Vilaĝo Dolní Morava situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, inter Orlické hory (Orlica montaro) kaj Jeseníky (Jesenikoj) sur montobazo de Masivo de Králický Sněžník. La vilaĝo estas konata montara skicentro. Sub verto de la monto Králický Sněžník fontas rivero Moravo kaj fluas trans vilaĝo Dolní Morava en direkto nordo - sudo kaj dividas ĝin je historia bohemia kaj moravia partoj.
Al la komunumo apartenas vilaĝoj:
- Dolní Morava
- Horní Morava
- Velká Morava
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua historia mencio pri fonto de la rivero Moravo kaj prisetlado de la loko devenas el la jaro 1325, kiam estas menciataj vilaĝoj "Stubenseuifen" a "Spieglitz". En la jaro 1688 konstruis vilaĝoj Malá Morava, Velká Morava kaj Vojtíškov ŝtonan preĝejon en Malá Morava. Nur en la jaro 1725 estis tie kapelano kaj de la jaro 1843 paroĥestro. Nur en la jaro 1802, kiam estis konstruita nova preĝejo kaj paroĥestrejo en Velká Morava, ĝi estis deigita de Malá Morava kaj havis sian propran paroĥestron.
Memorindaĵo[redakti | redakti fonton]
Preĝejo[redakti | redakti fonton]
Preĝejo de Sankta Alojzo estis konstruita en la jaro 1801 en empira stilo. Ĝi staras en altitudo de 633 m s.m. La paroĥestreja domo estis finkonstruita en la jaro 1802. Bildo sur la ĉefaltaro estas verko de lieĥtenŝtejna pentristo Jan Dalinger el la jaro 1840.
Antaŭ la jaro 1802 onidire estis en Velká Morava nur ligna kapelo ĉe la bieno n-ro 26. Statuoj de sanktuloj, kiuj estas sur vando de la bieno n-ro 32 devenas el tiu ĉi malnova kapelo.
Fuorto[redakti | redakti fonton]
Sur monteto en rando de vilaĝparto Dolní Morava estas fuorto K S-5, kiu estis parto de linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruitaj inter jaroj 1935 – 1938. Nuntempe en ĝi estas malgranda muzeo kun ekspozicio pri historio de fortikaĵoj.
Turismo kaj sporto[redakti | redakti fonton]
En katastra regiono de la vilaĝo estas densa reto de signitaj turismaj padoj kaj trans la vilaĝo ankaŭ iras biciklisma turisma traceo nomata "Cyklotrasa Orlické hory". En la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo troviĝas kelkaj skidescendejoj kun skiistaj trenliftoj. Estas ĉi tie eĉ la plej kruta nigra descendejo en Ĉeĥio.
Super la vilaĝo, sur limo kun Pollando troviĝas monto Klepý aŭ Klepač, pole Trójmorski Wierch (1145 m), kiu estas unika per tio, ke li apartenas al tri maraj basenoj. Akvo el okcidentaj (polaj) deklivoj fluas en riveron Nysa Kłodzka, kiu ĉi tie fontas, kaj per ĝi en Baltan maron, akvo el sudaj deklivoj fluas en Lipkovský rivereton kaj pere de ĝi en Tichá Orlice, Elbon kaj Nordan Maron kaj akvo el orientaj deklivoj fluas en riveron Morava, Danubon kaj en Nigran maron.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
|