Municipo Vlčí Habřina situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de rivero Elbo, ĉe flanka ŝoseo n-ro 323 liganta vilaĝojn Břehy kaj Rohovládova Bělá, 7 km nordoriente de urbo Přelouč kaj 10 km okcidente de urbo Lázně Bohdaneč. En la vilaĝo estas industria produktado de pastbuloj, pli ĝuste de famaj ĉeĥaj "knedlikoj" por restoracioj kaj hejmoj en vasta ĉirkaŭaĵo. Vivas ĉi tie 328 loĝantoj (2022).
Nomo de la vilaĝo en traduko signifas "Lupa karpenarbaro" kaj ekestis pro tio, ke en arbaro proksima al la vilaĝo oni metis tenatojn por kaptadi lupojn. Ĉar en regiono ĉirkaŭ Pardubice estis riĉaj ĉasejoj, estis intereso de grandbieno Pardubice neniigi damaĝbestojn, kompreneble je la unua loko lupojn. La arbaro estis havaĵo de grandbieno kaj la kaptiloj povis esti senprobleme metataj. Ankoraŭ nunteme estas en arbaro proksime de Vlčí Habřina videblaj profundaj lupolfosaĵoj.
La lasta lupo en proksima senjorejo de Častolovice estis mortpafita en la jaro 1840 kaj ĝia pezo estis 56 kg.