La plej malnovaj mencioj pri Černá estas el la 14-a jarcento, kiam la vilaĝo estis havaĵo de Albrecht el Cimburk, kiu en la jaro 1344 vendis ĝin al la monaĥejo de Opatovice. Post detruo de la klostro havigis al si la vilaĝon Diviš Bořek el Miletínek, poste posedis ĝin princoj de Minsterberg kaj pli malfrue Vilém el Pernštejn. Fine estis Černá havaĵo de la Ĉeĥa reĝa kamero.
Trans la vilaĝo fluas rivereto Rajská struha, kiu estas parto de akvomastruma sistemo de kanalo de Opatovice. Sur la rivereto funkciis muelejo el la 17-a jarcento, havaĵo de sinjoro Cepl.
Sur vilaĝplaco estas ligna kampanileto,
ŝtona krucifikso kaj
monumento al la falintoj en la 1-a mondmilito malkovrita en la jaro 1930.
Danke al du estintaj akvoplenaj sablejoj estas la vilaĝo loko taŭga por ripozo ĉefe sportado, fiŝkaptado, ĉasado kaj simile.