Chrastavec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chrastavec
germane Chrostau
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chrastavec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Bohemio
Montaro Boh.-Mor. montetaro
Situo Chrastavec
 - alteco 455 m s. m.
 - koordinatoj 49° 36′ 57″ N 16° 30′ 09″ O / 49.61583 °N, 16.50250 °O / 49.61583; 16.50250 (mapo)
Areo 5,4 km² (540 ha)
Loĝantaro 231 (2023)
Denseco 42,78 loĝ./km²
Unua skribmencio 1318
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 04
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578126
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chrastavec
Retpaĝo: chrastavec
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Chrastavec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 7 km sude de urbo Březová nad Svitavou. Municipo Chrastavec troviĝas en pentrinda valo de Bohemia-Moravia montetaro. Apartenas al ĝi domaro Půlpecen sur dekstra valo de rivero Svitava laŭlonge laŭ fervoja linio el Česká Třebová al Brno. Vivas ĉi tie 231 loĝantoj (2023).

Partoj de la komunumo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Chrastavec
  • Půlpecen

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Chrastavec estas el la jaro 1241. Tiam, dum regado de la reĝo Venceslao la 1-a, fortikaĵeto de Oldřich Chrastavský el Chrastava estis vicigita en defenda sistemo de Bohemio: la burgo Boskovice - la fortikaĵeto Chrastavec - la monaĥejo Majdalenka - la burgo Svojanov.

Memorindaĵo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En centro de la vilaĝo estas preĝejo de la Plej Sankta Triunuo. Ĝi estas baroka ununava konstruaĵo el la 18-a jarcento kun oblonga navo kaj trilatere fermita presbiterejo, sakristio en la akso kaj prisma turo antaŭ la okcidenta fronto. La fenestroj estas duoncirkle fermitaj, la vandoj interne membrigitaj per pilastroj, plafonoj estas volbitaj per plataĵoj en zonoj, la fermo per konĥo. La ekipaĵo estas pseŭdostila el la fino de 19-a jarcento. La altaro estas ornamita per statuoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo el la dua duono de 18-a jarcento.

Signifaj personoj[redakti | redakti fonton]

  • Profesoro MUD-ro Josef Janků, naskiĝinta en la jaro 1896, specialisto de oftalma kliniko en Prago. Pioniro de operacioj de katarakto. Portanto de medalo de Jan Evangelista Purkyně.
  • Sacerdoto Petr Ducháček, naskiĝinta en la jaro 1916, estis dum komunisma reĝimo maljuste kondamnita kaj malliberigata. Nur en la jaro 1966 li revenis al sia pastra misio.
  • RND-ro Hanuš Ettl, CSc. naskiĝis en la jaro 1931. Sian vivon li dediĉis al studado de algoj kaj al ilia kultivado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]