Studené

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Žamberk. Pri parto de urbo Jílové u Prahy temas artikolo Studené (Jílové u Prahy).
Studené
municipo
Studené
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Studené
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Jablonné nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Situo Studené
 - alteco 547 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 06″ N 16° 35′ 20″ O / 50.06833 °N, 16.58889 °O / 50.06833; 16.58889 (mapo)
Katastro 5,41 km² (541 ha) Studené
Loĝantaro 186 (2023)
Denseco 34,38 loĝ./km²
Unua skribmencio 1670
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 64
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580996
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Studené
Retpaĝo: www.studene.cz/obec-studene.aspx
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Studené situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, ĉe apuda ŝoseo inter Nekoř kaj Těchonín, 12 km oriente de urbo Žamberk. Vivas ĉi tie 186 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sobkovice, Těchonín, Mladkov, Pastviny kaj Nekoř.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

  • Studené
  • Bořitov

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo, origine nomata "Studenec", estis fondita en la jaro 1670. Fondis ĝin, kaj ankaŭ vilaĝojn Vlčkovice kaj Vitanov, posedanto de grandbieno Kyšperk Jetřich Vitanovský el Vlčkovice. El listo de loĝantoj videblas, ke la vilaĝo dekomence estis ĉeĥa. La loĝantoj vivtenis sin per laboro en arbaro, per produktado de lignaj aĵoj, teksado kaj per kultivado de malgrandaj kampoj, kiuj ne povis certigi manĝojn eĉ por etkampuloj mem.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869420
1880463
1890474
1900470
1910459
1921389
JaroLoĝantoj
1930331
1950244
1961229
1970213
1980187
1991153
JaroLoĝantoj
2001160
2014166
2016180
2017182
2018187
2019179
JaroLoĝantoj
2020185
2021184
2022184
2023186

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Sankta Anna en tombejo estas el la jaro 1822. Ĝi estas ununava, oblonga kun trilatera presbiterejo kaj prisma turo okcidente.

Ekipaĵo estas el la unua kvarono de 19-a jarcento. Aparte atentinda estas kalvaria vojo, malgranda analogaĵo de grandaj kalvariaj vojoj el ĉirkaŭaĵo. En sakristio estas valora malgranda bildo de Krista parencaro el la jaro 1730. Orgeno estas ankaŭ el la komenco de 19-a jarcento. Super la altaro estas granda bildo de Sankta Anna (oleopentraĵo 3,5×1,5 m).

Statuoj[redakti | redakti fonton]

Sur tombeja barilmuro estas kvar statuoj:

Apud la vojo al Celné troviĝas ŝtona kruco el la jaro 1790.

Kapeletoj[redakti | redakti fonton]

En "Dolní les" (Malsupra arbaro) estas kapeleto de Sankta Anna de kiu fluas rojo de bona akvo.

Sub kabano n-ro 7 estas kapeleto de Sankta Antonio, kiu rememoras nebruligan fulmobaton en la dometon en la jaro 1914.

En arbaro, apud la vojo al Vlčkovice, estas bildeto de Dolorplena Sankta Maria, kiu rememoras morton de lignohakisto, kiu ĉi tie kun peco da pano formanĝis araneon. Liaj kamaradoj kolektis monon por celebrado de lignohakista pilgrima meso ĉe la bildeto, ĉiujare en Dolorplena vendredo. La polgrimon ĉeestas multaj homoj kaj stratvendistoj ankoraŭ nuntempe.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Sur sudorienta deklivo de monto Studený troviĝas interesaj rokaj formaĵoj "Studenecké skály".

Turismo[redakti | redakti fonton]

El la vilaĝo gvidas blua turisma pado al Suchý vrch. En Těchonín oni povas deflankiĝi kaj viziti fuortaron Bouda kal pluaj objektoj de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. Sekvante flavan signaron oni povas veni al la valbaraĵo Pastviny. Trans la vilaĝo gvidas biciklisma traceo n-ro 4069 - "Orlické hory" kaj postulema biciklisma traceo n-ro 4074 inter Říčky-Neratov kaj Suchý vrch.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.