Včelákov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Včelákov
kampurbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Včelákov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Železné hory
Rojo Bystřička
Situo Včelákov
 - alteco 493 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 10″ N 15° 53′ 05″ O / 49.81944 °N, 15.88472 °O / 49.81944; 15.88472 (mapo)
Areo 13,55 km² (1 355 ha)
Loĝantaro 575 (2023)
Denseco 42,44 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 01 ĝis 539 57
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572462
Katastraj teritorioj 3
Partoj de kampurbo 7
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Včelákov
Retpaĝo: www.vcelakov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Včelákov estas kampurbo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de la rivereto Bystřička, ĉe orienta deklivo de montetaro kaj protektata pejzaĝa regiono Železné hory, 8 km norde de la urbo Hlinsko, 10 km oriente de la urbo Nasavrky, ĉe la ŝoseo inter Lukavice kaj Hlinsko. Vivas ĉi tie 575 loĝantoj (2023).

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Včelákov
  • Bystřice
  • Dolní Babákov
  • Hůrka
  • Příkrakov
  • Střítež
  • Vyhnánov

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis en pasinteco nomata ankaŭ Čelákov. Unue ĝi estis rememorata en la jaro 1349 kiel paroĥa vilaĝo de litomyšla episkopejo, sed origina prisetlo estis multe pli frua. Oni supozas, ke tiun ĉi teritorion uzadis jam keltoj por minado de fererco. En mezepoko oni ĉi tie minis feran kaj sulfuran ercon, kupron, plumbon kaj arĝenton. La minado estis haltigita en la duono de 18-a jarcento.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Dominanto de Včelákov estas malfruklasikisma preĝejo de Sankta Maria Magdalena, konstruita de konstruisto Hanuš en la jaroj 1844 - 1848 sur monteto super la vilaĝo, kie origine estis pli malnova sanktejo. Ĝi estas ununava kun ortangula fermo kaj prisma turo en orienta flanko kun sakristio en teretaĝo. La ekipaĵo estas klasikisma kaj empira, instalita samtempe kun la konstruo. Bonkvalitaj altaraj bildoj de Maria Magdalena, Krucumado kaj Dolorplena Virgulino Maria estas de Schmidt el la jaroj 1830 - 40, bildoj de Kalvaria vojo estas de J. Umlauf el la jaroj 1860 - 1870.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

Domo de paroĥestrejo, staranta proksime de la preĝejo, estas baroka duetaĝa konstruaĵo el la dua duono de 18-a jarcento. En fasado estas kadroj ĉirkaŭ la fenestroj, la teretaĝo estas volbita, en la dua etaĝo estas plataj plafonoj.

Statuo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas bonkvalita statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1740, ikonografie ne tradicia, ĉar la sanktulo havas en la mano kranion.

Popolkonstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la municipa komunumo estas konservita ankaŭ origina ĉarpentita arkitekturo inkluzive de akva muelejo n-ro 5 en Střítež.

Monumento[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la lernejo estas monumento omaĝe al murditaj infanoj el vilaĝeto Ležáky, kiuj tiun ĉi lernejon vizitadis.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]