Pohledy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pohledy
municipo
Centro kun kapelo de sankta Vito
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Pohledy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Moravio
Situo Pohledy
 - alteco 495 m s. m.
 - koordinatoj 49° 41′ 49″ N 16° 34′ 04″ O / 49.69694 °N, 16.56778 °O / 49.69694; 16.56778 (mapo)
Areo 19,91 km² (1 991 ha)
Loĝantaro 307 (2023)
Denseco 15,42 loĝ./km²
Unua skribmencio 1365
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 568 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578550
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pohledy
Retpaĝo: pohledy
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Pohledy situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 8 km norde de urbo Březová nad Svitavou. Vivas ĉi tie 307 loĝantoj (2023).

Partoj de la komunumo[redakti | redakti fonton]

Al la municipo apartenas vilaĝoj:

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de vilaĝoj Pohledy (germane Pohler) kaj Horní Hynčina (Ober Heinzendorf) estas interligita kaj ankaŭ nuntempe ili kreas unu municipon. La vilaĝoj estis onidire fonditaj okaze de germana koloniigo de episkopo Bruno el Schauenburk ĉirkaŭ la jaro 1270. Lokisto estis Henriko, vilaĝestro el Boleň apud Krakov. Pri tiu ĉi deveno de la vilaĝo Horní Hynčina atestas konservita fonda dokumento. Pri la sama deveno de la vilaĝo Pohledy estas duboj, ĉar ĝi estas pli malnova kaj situis en sinjorejo de Boreš el Rýznburk. Vilaĝo Pohledy ankaŭ ne disponas per iu fonda dokumento.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo[redakti | redakti fonton]

En centro de la vilaĝo, apud la ŝoseo, troviĝas kapelo de Sankta Vito el la unua duono de 18-a jarcento. Ĝi estas oblonga kun duoncirkla presbiterejo. Oblongaj fenestroj estas duoncirkle fermitaj. Volbo estas barela kun segmentoj.

La ekipaĵo estas nuntempa, duonpopola, sur ĉefa altaro estas bonega lignoskulptaĵo de Pieto, pacák-forma el la 18-a jarcento, origine el la kapelo en Sklené.

Antaŭ la kapelo estas ŝtona krucifikso el la jaro 1847.

Kapelo en arbaro[redakti | redakti fonton]

En arbaro proksime de ŝoseo al Křenov situas ruino de kapelo, ligna sur masonita bazamento. La ekipaĵo estis nuntempa, lignoskulptaĵo de Pieto kaj krucifikso duonpopola, baroka.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]