Dašice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dašice
germane Daschitz
urbo
Placo en Dašice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dašice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Rivero Loučná
Situo Dašice
 - alteco 227 m s. m.
 - koordinatoj 50° 01′ 48″ N 15° 54′ 47″ O / 50.03000 °N, 15.91306 °O / 50.03000; 15.91306 (mapo)
Areo 17,72 km² (1 772 ha)
Loĝantaro 2 439 (2023)
Denseco 137,64 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1318
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02 ĝis 533 03
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 574899
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 6
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dašice
Retpaĝo: www.dasice.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Fontano sur urboplaco en Dašice
Preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria

Dašice estas urbo situanta en Ĉeĥio, en regiono Pardubice, 10 kilometroj oriente de urbo Pardubice. Vivas ĉi tie 2 439 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Moravany, Lány u Dašic, Časy, Pardubice, Sezemice, Dolní Roveň, Dolní Ředice kaj Kostěnice.

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

  • Dašice
  • Malolánské
  • Pod Dubem
  • Prachovice
  • Velkolánské
  • Zminný

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 316
18802 630
18902 620
19002 635
19102 696
19212 571
JaroLoĝantoj
19302 817
19502 277
19612 156
19701 961
19801 872
19911 764
JaroLoĝantoj
20011 750
20142 262
20162 282
20172 284
20182 302
20192 303
JaroLoĝantoj
20202 367
20212 211
20222 261
20232 439

Turismaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Placo de Tomáš Garigue Masaryk[redakti | redakti fonton]

oblonga, iom trapezforma, relative granda. Ĝi estas bordita per burĝaj domoj el fino de la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj kun malfrurokokaj kaj empiraj fasadoj. Sur la placo situas kelkaj statuoj.

Preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria[redakti | redakti fonton]

konstruita en la jaroj 1677 ĝis 1707, frubaroka bazilikeca trinavo kun duopo de turoj en okcidenta antaŭo. La kapflanko kulminas per voluta ŝildo. Sur ĉefa altaro estas statuoj de Sankta Josefo kaj Sankta Johano Nepomuka de la skulptisto I. Rohrbach, kreita proksimume en la jaro 1740, kaj bildo el la jaro 1854 de J. Papáček. Rokokan flankan altaron al Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1758 ornamas skulptaĵoj de J. Procházka. Flanka altaro kun statuoj de Sankta Johano Baptisto kaj Johano Evangeliisto estas el la jaro 1785 de J. Teplý el Pardubice. De tiu skulptisto estas ankaŭ reliefoj sur rokoka predikejo.

Tombeja kapelo de Sepdolora Virgulino Maria[redakti | redakti fonton]

ligna, parte masonita negranda konstruaĵo, ununava kun kvinlatera fermo, post kiu estas sonorilturo. Ala altaro devenas el la dua duono de 18-a jarcento.

Paroĥejo[redakti | redakti fonton]

La paroĥejo devenas el la jaroj 1748 - 1758

Rikolttenejo[redakti | redakti fonton]

La rikolttenejo en areo de bierfarejo estas datita en la jaro 1616.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Sankta Johano Nepomuka sur piedestalo kun figuraj reliefoj situas sur la urba placo kaj estas datita 1739, skulptisto I. Rohrbach.
  • Plua statuo de Sankta Johano Nepomuka situas antaŭ la muelejo kaj estas datita 1746.
  • Sanktaj Venceslao, Barbaro kaj Norberto staras antaŭ la domo n-ro 43 sur la urboplaco kaj devenas de J.A. Devoty el ĉirkaŭ la jaro 1740.
  • Krucifikso kun reliefo kaj piedestalo sur urboplaco estas datita j. 1782 kaj estis renovigita en la jaro 1882.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Muchka I.. - Petříček V.- Neubert L.: Východní Čechy. Eldonis Panorama eldonejo en Prago en j. 1990.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol.- Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.