Dětřichov (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dětřichov
Dětřichov
germane Dittersdorf
municipo
Dětřichov, kostel svatých Petra a Pavla.jpg
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
Detrichov SY CZ flag.png
Flago
Detrichov SY CZ CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Dětřichov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Bohemio
Rivero Dětřichovský potok
Situo Dětřichov
 - alteco 505 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 57″ N 16° 32′ 41″ O / 49.79917 °N, 16.54472 °O / 49.79917; 16.54472 (mapo)
Katastro 15,68 km² (1 568 ha) Dětřichov u Svitav
Loĝantaro 358 (2022)
Denseco 22,83 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 568 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577961
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Dětřichov (Svitavy District)
Retpaĝo: detrichov
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Dětřichov (germane Dittersdorf) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en montetaro Třebovské mezihoří, 13 km nordokcidente de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 358 loĝantoj (2022). Parto de Dětřichov estas Víska (germane Stillfried) kaj sudoriente meze de arbaroj domaro Vysoké Pole (germane Hohenfeld).

Historio[redakti | redakti fonton]

  • La unua skriba mencio pri la vilaĝo Dětřichov estas el la jaro 1347
  • 1793 en la vilaĝo forbrulis ok domoj inkluzive de vilaĝestrejo kaj preĝejo

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Kiel paroĥa preĝejo estas kirko de Sanktaj Petro kaj Paŭlo rememorata en la jaro 1350. La turo estis aranĝita en la 16-a jarcento kaj rekonstruita post incendio en la jaro 1793. La preĝejo estas ununava kun senŝtupa, duoncirkle fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj prisma turo kun bulbo antaŭ la ĉeffrontalo kun antaŭĉambro sur suda flanko. La subturejo estas volbita kruce kun krestetoj, la navo kaj presbiterejo estas plattegmentaj, sakristio barele volbita kun segmentoj. Ligna ĥorejo estas subtenata per du kolonoj.

Ekipaĵo estas metiista laboro kompletigita per bildoj kaj statuoj el la 19-a jarcento.

Tombeja pordego[redakti | redakti fonton]

Marna tombeja barilmuro kaj pordego kun reliefoj de mortofalĉisto, surskribo kaj dato 1848.

Ŝtonaj krucoj[redakti | redakti fonton]

  • Post la preĝejo troviĝas ŝtona kruco el la jaro1806, kun reliefoj de sanktuloj sur soklo
  • Ŝtona kruco apud la vojo al Vysoké Pole
  • Ŝtona kruco en Vysoké Pole

Popola arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

  • Estinta paroĥestrejo sub la preĝejo. Simpla teretaĝa domo kun gropa tegmento
  • Pentrinda gastejo el la 19-a jarcento, troviĝanta antaŭ la preĝejo
  • Puto kun rullevilo en Vysoké Pole

Vysoké Pole plejparte post la jaro 1945 neniiĝis kaj el originaj domoj estas semajnfinaj ripozkabanoj. La vilaĝo havis propran lernejon, kaj ankaŭ el ĝi estas ripozejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]