České Libchavy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
České Libchavy
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: České Libchavy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Memorindaĵo Skalka ruino
Rojo Libchavský potok
Situo České Libchavy
 - alteco 355 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 02″ N 16° 22′ 16″ O / 50.03389 °N, 16.37111 °O / 50.03389; 16.37111 (mapo)
Katastro 8,71 km² (871 ha) České Libchavy
Loĝantaro 649 (2023)
Denseco 74,51 loĝ./km²
Unua skribmencio 1360
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 14
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580058
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: České Libchavy
Retpaĝo: www.ceskelibchavy.cz
Portalo pri Ĉeĥio

České Libchavy estas vilaĝo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 7 km norde de la urbo Ústí nad Orlicí, 10 km sudokcidente de la urbo Žamberk kaj 13 km oriente de la urbo Choceň. Vivas ĉi tie 649 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Libchavy, Orlické Podhůří, Hejnice, Žampach, Sopotnice kaj Velká Skrovnice.

Historio[redakti | redakti fonton]

České Libchavy estis sidejo de malalta nobelaro, kiu konstruis en la vilaĝo fortikaĵeton. La unua konata vilaĝposedanto estis Petr Hrb el Žamberk, ĉirkaŭ la jaro 1400 la vilaĝon posedis Jindřich el České Libchavy kaj en kvardekaj jaroj de 15-a jarcento Mikeš el České Libchavy. En la jaro 1543 estas České Libchavy unue nomata kiel parto de sinjorejo Žampach kaj de la jaro 1574 ĝis nuligo de patrimonia reĝimo en la jaro 1848 ĝi estis parto de la sinjorejo Brandýs nad Orlicí.

La vilaĝo ekestis en tempo de frua koloniigo en la komenco de 13-a jarcento, kiun gvidis sinjoro Kojata Hrabišic. En la jaro 1227, laŭ testamento de Kojata, ricevis donace lia grupano Nakaša arbaron "Nalubhave" (Na Libchavě) kun tasko koloniigi la teritorion. Pro tio oni konsideras la testamenton kiel baza akto pri fondo de la vilaĝo. Atributo "České" estis aldonata de la jaro 1360, por diferencigi de same nomata vilaĝo, kiu ekestis iom pri sude de germanaj koloniistoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869842
1880886
18901 001
19001 002
1910881
1921728
JaroLoĝantoj
1930654
1950507
1961546
1970514
1980518
1991475
JaroLoĝantoj
2001458
2014623
2016641
2017640
2018648
2019640
JaroLoĝantoj
2020645
2021606
2022644
2023649

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Postrestaĵoj de fortikaĵeto[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ videbla estas fortikaĵejo sur montelstaraĵo "Skalka" (Roketo) en orienta parto de la vilaĝo. Percepteblaj estas ĉirkaŭanta fosaĵo, iom la remparoj kaj kavoj post konstruaĵoj.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En centro de la vilaĝo troviĝas preĝejo de Sankta Vito, origine gotika el la dua duono de 14-a jarcento. Nova baroka navo estis konstruita en la jaro 1780 kaj turo en 1840, ankoraŭ plialtigita en la jaro 1893. La preĝejo estas ununava kun kvadrata, ortangule fermita presbiterejo sen apogpilieroj, kun sakristio sur norda flanko kaj prisma turo en okcidenta fasado. La presbiterejo estas volbita per unu kampo de kruca volbo, triumfa arko estas malalta iom pinta kun oblikva embrazuro, la navo kaj sakristio estas platplafonaj, en okcidenta parto de la navo estas ĥorejo sur du toskanaj kolonoj. La subturejo estas volbita per ĉeĥa plataĵo.

Ekipaĵo estas el la fino de 19-a jarcento, bildoj de J. Umlauf el la dua duono de 19-a jarcento, la predikejo el la unua duono de 19-a jarcento kun reliefo de Krista kapo, statuoj de Johano Evangeliisto kaj Johano Baptisto el la dua duono de 18-a jarcento. En barmuro de la preĝejon ĉirkaŭanta tombejo estas du pseŭdogotikaj tomboŝtonoj de Vaňous el la jaro 1870.

Statuo[redakti | redakti fonton]

Statuo de Sankta Johano Nepomuka vidalvide de n-ro 65 estas rokoka el la jaro 1765. Ĉirkaŭ la statuo estas sabloŝtona balustrado ornamita per plastikaj rokajoj kaj du statuoj de anĝeletoj.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

La paroĥestrejo estas atestita jam en la jaro 1360.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]