Johano la Evangeliisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Johano Evangeliisto)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Sankta Johano la apostolo de Jesuo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Sankta Johano.
Sankta
Johano la Evangeliisto
Evangeliisto kaj Apostolo
Persona informo
Naskiĝo 3
en Galileo, Heroda Tetrarkio
Morto 101
en Efezo
Religio kristanismo vd
Familio
Patro Zebedeo vd
Patrino Salomeo vd
Profesio
Okupo evangeliisto vd
Sanktulo
Honorata en Kopta Ortodoksa Eklezio de Alreksandrio
Katolika Eklezio
Orientaj katolikaj eklezioj
Ortodoksa Kristana Eklezio
Anglikana Komunio
Festotago 27-a de decembro (Okcidenta Eklezio); 8-a de majo kaj 26-a de septembro (Orienta Eklezio)
Atributoj aglo, kaliko, volvolibro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Johano la Evangeliisto (antikve-greke Ἰωάννης, Iōánnēs, hebree יוחנן, ĉ. 3 al 101), tradicie konsiderata kiel la juda fiŝkaptisto, kiu estis unu el la Dek du Apostoloj de Jesuo Kristo kaj verkis iun evangelion. Laŭ aliaj teologoj temas pri malsamaj personoj.

Verkoj atribuitaj al Johano[redakti | redakti fonton]

Laŭ tradicio, li estas la aŭtoro de kvin libroj de la Biblio:

Laŭ la ĉi-supra tradicio, Johano estas la ĉefa aŭtoro de la Nova testamento post Sankta Paŭlo, verkinte 20% da ĝi. Iuj el tiuj libroj eble estis verkitaj de liaj sekvintoj, precipe la pli malfruaj leteroj.

Tradicia biografio[redakti | redakti fonton]

Inter la apostoloj, li estis la plej bona amiko de Jesuo. Kiam Jesuo estis mortanta sur la kruco, li donis al Johano la zorgon de sia patrino, Maria. Post la krucumado de Jesuo, laŭ frua tradicio Johano plejparte loĝis en Efezo, centro de la granda kulto de la virga diino — samtempe praa Patrino-DiinoDiana. Li predikis la evangelion tra Anatolio kaj faris miraklojn (inkluzive la revivigo de la vidvino Drusiana). En la 90-oj, li estis ekzilita portempe al la insulo de Patmo en la Egea Maro. Tie li skribis sian apokalipson. Multaj ekzegezistoj tamen pridubas ĉi lastan aŭtorecon, ne nur pro stilistikaj sed ankaŭ pro teologie enhavaj kialoj. El la Dekdu Apostoloj, Johano laste mortis, ĉirkaŭ 97. Li konis Sanktan Polikarpon, kies disĉiplo estis Sankta Ireneo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.